Ĉokolado de HERSHEY
Tio estis okazaĵo en mia infanaĝo ĵus post la Dua Mondmilito.
Iun tagon, mi envagoniĝis en la trajno de la linio Jamate*1 manenmane kun mia patrino. Mi ĉirkaŭrigardis la vagonon kaj trovis 5, 6 jaran knabeton ankaŭ kroĉanta sin sur mano de sia patrino kaj personon, kiu portis kakian jakon kun volvita gamaŝo sur sia pantalono kaj handikapitan soldaton, kiu perdis unu kruron, apogante sin sur lambastono ktp. La vagono estis plena de homoj. Ĉar mi subiĝis sub homa muro, mi piedpinte staris kaj trovis du usonajn soldatojn, kiu staris apogante sin sur la tenilo ĉe elirejo de ne malferma flanko.
Ĉe la stacio Ŝinbaŝi aŭ Jurakĉo, mi ne memoras bone, multaj homoj elvagoniĝis kaj homoj malpliiĝis. Ĉiu usonaj soldatoj vestis sin per ĝusta dimensia armea uniformo por sia korpo kaj portis ĉapon oblikve. Profunde ĉizita vizaĵo, bluaj pupiloj, orkolora hararo, kiu vidiĝis desube de la ĉapo...ĉio estis ne kutima kaj mia rigardo fiksiĝis sur ili. Mi ne vidis alilandanon antaŭe. La soldatoj ekmanĝis ĉokoladon.
Tiam unu el iri venis al mi kaj prenis mian manon kaj metis unu ĉokoladon sur ĝi. Mia koro bategis momenton sed mi respondis "Dankon!", tiel mi memoras. La soldato ridetis al mi. Kiam ni venis hejmen, mi transdonis la ĉokoladon al mia patrio. Sed mi ne memoras, ke mi manĝis ĝin. Unu infanaĝa sceno, kiu forflugis de mi jam delonge, subite revenis kvazaŭ okazaĵo de hieraŭ.
Nun mi rememoras, ke, tuj post la Dua Mondomilito, mi vidis multajn usonajn soldatoj, kiuj surteriĝis sur japanlandon, veturantaj sur ĵipo. Ĉu ili vagadis ankaŭ en nia loĝkvartaloj en iliaj feriaj tagoj?
La ŝtata vojo de Tokio-Jokohamo estis kvazaŭ inundo da ĵipoj. Mi forgesis demandi, kien iris la ĉokolado, kiun mi donacprenis de la usona soldato kaj transdonis al la patrino, kiu jam delonge ekvojaĝis al Jomi-mondo(mondo de mortintoj)*2.
Mi loĝis en la regiono nomata Minami-Ŝinagaŭa. La loĝloko en transa flanko de la ŝtata vojo estis bombita kaj fariĝis monto da detruitaĵoj. Kotkovrita ceramika lavujo kuŝis, vitroj de fenestro estis tute erigitaj kaj pladoj kaj aliaj mangilaroj disfalis en la koto.. Estis mizera pejzaĝo. Mi ofte rigardis, trans la ruino, la trajno de Keihin-linio*3 kuradis.
Iun tagon, mi parolis al s-ino T, mia amikino, pri la ĉokolado. Ŝi tuj respondis, "Ĝi devas esti ĉokolado de Hershey*3." S-ino T naskiĝis kaj kreskis en Tokio. Ŝi loĝis siatempe en la regiono Ŝinbaŝi kun sia familio. Ŝi estis 5, 6 jara, mi aŭdis.
Ŝi rakontis la scenojn, kiujn ŝia memoro projekciis sur ŝia koro, unu post la alia, ke ŝi iris vidi Generalon MacArthur al la konstruaĵo de Daiichiseimei*4, kiun GHQ okupis, ke usonaj soldatoj venis vendi ĉokoladojn kaj fritpastaĵojn, kaj ke ili fuĝis ĉiudirekten kvazaŭ dispelitaj araneidoj*4, kiam MP lumigis ilin per limigiloj de ĵipo.
Mi iris serĉi ĉokoladon de Hershy al la superbazaro Izumija, kiu ankoraŭ ne retiriĝis. Mi serĉis sur la ŝrankoj de varoj kaj korboj.
"Mi trovis!" La kovraĵo estis pli ruĝa kaj pli kvadrata ol tiuj de Morinaga*5 kaj Meiĵi*6. Mi nomas ilin "platĉokoladon." Mi sentis la senton kvazaŭ mi renkontis karan homon postlonge. Mi nostalgie rememoras la foran okazaĵon kun mia vango pufante de ĉokolado.
Rimarkoj de tradukinto:
La linio Jamate estas fervojlinio kuras ĉirkaŭ centra parto de Tokio.
*2 Jomi-mondo(mondo de mortintoj)
Jomi-mondo estas mondo, kien mortinto iras. "Jomi" signifas akvofonton, kiu ekzistas sub la tero. Diino, kiu naskis japanlandon kaj ĉiujn japanajn estaĵojn sed kiam ŝi naskis dion de fajro, ŝi estis brulvundita kaj mortas kaj iras en la Jomi-mondon. Sia edzo Izanagi iras tien por repreni ŝin. Ŝi petas, ke li neniam vidu ŝin ĝis ili revenas hejmen. Sed survoje ne povis ne vidi ŝin .... oni ofte legas ĉi tiun specan rakonton, ĉu ne?
Keihin-linio estas antaŭa nomo de Keihin-tohoku-linio. Tiutempe, ĝi estis fervojo, kiu ligas la stacio Tokio kaj Sakuragiĉo en Jokohamo. Nun ĝi ligas staciojn Oomija(Saitam) kaj Jokohamo.
*4 la konstruaĵo de Daiichiseimei
La konstruaĵo situas fronte al Hibija-fosaĵo de la japana imperiestra palaco en Tokio. Ĝi estas ĉefsidejo de Daiiĉi viv-asekura kompanio kaj post la Dua Mondomilito, ĝi estis uzata ankaŭ kiel sidejo de GHQ.
Morinaga kaj Meiji estas ambaŭ japanaj kuk-kompanioj.