Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

"Vigliĝu plene, Bebo!"

     Estis la printempo de aprilo, en 1981.

     Mia dua filo, kiu naskiĝis en 1975, eniros la elementan lernejon MD4. Do ni haste transloĝiĝis de la urbo Sendai al SK-domo en kvartalo M en Chiba-urbo. Kartonaj skatoloj plenaj de posedaĵoj kuŝis en la ĉambro. Mi prenis nigran formalan veston el unu el la skatoloj, por la enira ceremonio. Mi memoras ĉion klare kvazaŭ aferojn de hieraŭ. Mi aŭdis, ke ĉi tiu urbo estis kreita ŝtupante sablon en malprofundan maron, kaj ĉio estis freŝa. La maro vidiĝis bele de la verando nia loĝejo en la 10-a etaĝo.

     Mi surpriziĝis pro la densaj altaj loĝkonstruaĵoj. Komence, eĉ eliri al la verando estis iom timiga, sed post alkutimiĝo, nun mi sentas nenion. La Keiyo-linio de JR ankoraŭ ne estis malfermita, do ni uzis buson ĝis la stacio Shin-Kemigawa, sed ni ne sentis ĝin malkomforta. Supervazaro ankaŭ malfermiĝis. Nun mi pensas, ke mi ekzistas hodiaŭ danke al la najbaraj amikoj, kiujn mi konis pere de la infanoj.

     Mia dua filo eniris elementan lernejon, kaj mi havis pli da tempo por mi mem. Iun sabaton, kiel kutime, mi sendis miajn du filojn al la lernejo dirante "bonan tagon." Poste, mi ekpensis baki panon, kion mi estis ĉesinta ­dum iom da tempo. Mi metis fortikan farunon, giston, lakton, sukeron ktp. en grandan bovlon kaj kneadis. Post la unua kaj dua fermentado, mi formis ilin kaj bakis en la forno. Buteraj rulaĵoj, panoj kun dolĉa batato aŭ kukurbo, aŭ mia stila pano kun cinam-pulvoro, kaj foje blanka pano bakita en formujo. La tuta ĉambro estis plenigita de apetitveka odoro. Feliĉa momento.

     Tiutempe, lernejo finiĝis frue en sabato. Ĉirkaŭ la tagmezo, voĉoj de la infanoj estis aŭdeblaj de la korto ĝis la 10-a etaĝo. En tiu tempo en SK-domo, loĝis multaj infanoj, kaj de la verando oni povis vidi ilin ludi en la korto — brue kaj vigle.

     La amata SK-domo! Lastatempe la voĉoj de infanoj estas malmultaj. Iun tagon, hazarde, mi aŭdis bebon plorantan. La bebo longe ne ĉesis plori. En mia koro, mi kuraĝigis tiun viglan plorantan bebon, kiu portos la venontan generacion. Estis longe depost mi lastafoje aŭdis ploron de bebo. Aŭti ĝin stas tre bona. "Vigliĝu plene, Bebo!"

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":