Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Hordeo-tretado

     Mi rememoras pejzaĝon, ĉiufoje sezono de malvarma mateno revenas. Tio estas pejzaĝo de "hordeo-tretado," kiun mi vidis iun tagon en februaro. Mi translokiĝis en la urbo Hitaĉioomija, kiu situas en la nordokcidenta regiono de la gubernio Ibaraki. En aprilo de la 21a jaro de Ŝova(1926-1989), sekvanta jaro, kiam mi eniris en la nacia lernejo, kiu fariĝis nun elementa lernejo. La urbo estis en kampara regiono, kiu etendiĝas trans la rivero Kuĵi. Mia patro devenas de iom pli alta loko ol tiu urbo.
     La gubernia vojo laŭ Kuĵi-rivero kuris tra la urbeto. Siatempe, ankoraŭ ne venis aŭtomobila socio. Nur bovoj tiris ŝarĝitan ĉaron malrapide. Homoj uzis biciklon por veturi. Kaj ni, geknaboj, piediris al kaj de nacia lernejo sur kultiveja vojo. Mi memoras, ke tiu distancis ĉirkaŭ 20 minutojn da nia paŝo. Kampo kaj rizakvokampo abundis je ranoj, akridoj kaj mantoj. Mi trovis forlasitajn legomojn kaj palrozkolora floro ĝermis el rafano, kiu estis duone velkinta kaj koto makulita. Mi adoris la amindan floron kaj foje senkompate plukis ilin por ornami la lernoĉambron.
     Tiel miaj knabinaj tagoj pasis. Iun tagon malvarmegan en februaro, mi renkontis la scenon, en kiu kultivistinoj tretadis hordeon. Ili kovris kapon kaj vangojn per mantuko, metis siajn manojn sur sia malantaŭa talio kaj surmetis tabi-ŝtrumpetoj --- kultivistaj ŝuoj de ŝtrumpa stilo --- kaj elspiris blankan spiron. Hordeo, kiun ili semis en lasta decembro, ĝermis kaj jam havis verdajn foliojn, kiu ŝanceliĝis blovate de vento. 4, 5 virinoj staris ĉiu sur unu kreston el kampaj sulkoj kun supre dirinta figuro, kaj ritme tretis la hordeajn foliojn. Tiu figuro estis bonstila kaj bela pejzaĝo de kampara mateno. La laboro estas necesa por bone radikigi la hordeon, mi aŭdis. Poste, tigoj staris kaj fine spikoj etendiĝis vigle al la ĉielo.

     En majo, oni rikoltis la hordeojn kaj sekigis ilin surloke metante ĉevaligante sur "odagake" --- sekiga trabo bambua, metita sur teniloj, ĉiu farita el du stangoj x-forme ligitaj per ŝnuro. Mi vidis tion survoje inter kampoj. Kultivistoj etendis pajlmatojn sur la kampo kaj falante draŝitajn hordeojn en la maŝino nomata "toumi", kaj forblovis pajlerojn kaj senfruktajn ŝelojn el hordeoj. Por akiri finan rikoltaĵon, oni devas fari diversajn taskojn. Dum la malvarmega periodo de vintro, estis tiu de ripozo por kultivistoj.

     Antaŭ nelonge, mi aŭdis de malnova amikino en hejmloko, ke troviĝas multaj nekultivitaj kampoj, kiujn oni heredis de generacioj post generacioj, ĉar junuloj ne fariĝis kultivisto.

     Lastatempe, se oni petas konsilon de agrikultura kooperativo, ili faras diversajn kultivistajn laborojn laŭ postulo uzante maŝinon, ekzemple rizplantado, herbosarkado, ktp. Kompreneble ili kostas tiom, kiom laŭ la tasko.
     Ankaŭ mi spektis en televido, ke homo manipulis maŝinon por fari kultivadon. Antaŭ nelonge, venos la tago, kiam ĉion roboto faras, mi pensis. Tio sentigas min iom da malgajo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":