Ĵuĵu-kreamo, Floro de persiko kaj buksa kombilo
Oni bezonis 4 horojn por veturi inter stacioj Ueno kaj Mito sur Ĵoban-linio en la 21a jaro de Ŝova(1946), kion nun oni povas fari en ĉirkaŭ 1 horo per speciale rapida trajno. La stacio Hitaĉioomija troviĝas ĉe 50 minutoj da veturado plu de Mito sur Suigun-linio. Mi ekloĝis en la urbo Hitaĉioomija kaj eniris en la dua klaso de nacia lernejo, kies nomo ŝanĝiĝis al elementa lernejo 2 jarojn poste. Estis tia epoko.
La socio ankoraŭ ne estis trankvila kaj ni estis malriĉa je vestado, manĝado kaj loĝado, mi memoras, ĉar tio estis sekva jaro de finiĝo de la dua Mondmilito. Tamen infanoj senĝene brilis eĉ en tia stato. Neniu molestis min, kvankam mi estis transiĝinta lernanto, kaj mi ŝatis vizitadi lernejon aliĝinte en geamikojn.
Tiutempe, estis malvarme ne kompareble ol nun, mi sentis, en nordorienta regiono de la gubernio Ibaraki, kvankam nun estas varme laŭ onidire 'Tutmonda Varmiĝo.' La situacio estis tre malsama ol nun, ĉar tiutempe, domoj ne konstruita precize kaj enŝoviĝis vento tra fendoj. Ni nur havis unu kotacuon*1 kaj malnovan fornon kiel varmigilon dum vintro.
Mi suferis duoble pro 'fendetoj' aldone al 'pernioj' sur miaj mandorsoj en mavarmega vintro. Sed mi ne vizitis hospitalon sed eltenis ŝirmante per mana kremo nomata "Floro de persiko" kontraŭ malvarma vintro. Mi tre ĝoje bonvenigis varman sezonon adiaŭinte la duoblan suferon.
"Floro de persiko, Ĵuĵu-kremo kaj buska kombilo" estis triope sur tualetotablo de mia patrino. Ŝi ŝirmis siajn manojn per Ĵuĵu-kremo ĉiumatene kaj poste kovris mian vizaĝon apudan per la manplatoj, kie ankoraŭ restis la kremo. Mi rememoras, ke mia humoro fariĝis agrabla per aromo dum mi iras al lernejo kaj eĉ en klasĉambro. Ŝi ankaŭ kombis mian hirtiĝintan hararon per buksa kombilo.
Iun tagon, mi trovis viciĝintan Ĵuĵu-kremon sur breto, kiam mi trapasis de sekcion de kosmetikaĵon de superbazaro. Mi miris pro longviveco de la varo. Kaj samtempe, mi estis kortuŝita rememorinte la tagojn kaj okazintaĵojn, kiuj jam delonge pasintaj.
Rimarko de tradukinto:
Kotacuo estas Japana varmigilo. Kiel ilustraĵo en la artikolo, oni metas varmiga fonto en la kovrita tablo kaj sidante varmigas sin. La varmiga fonto estas nuntempe plejparte elektra hejtilo aŭ farante kadron sur la planko, oni metas karbona varmfonton sub planko.