Kanto kaj mi
Rabbit
Kanto kaj mi:
Mi apartenas al la societo de kanto-amantoj en la organo Kusunoki, kie mi renkontiĝas kun bonegaj kamaradoj du fojojn monate kaj mi senpacience atendas por ĝui la tagojn.
Mi ankaŭ partoprenas "karaoke"-klubon kaj kantas nostalgian popularan kanton de antaŭ 50 jaroj. Plue mi ĉeestas ĉe regiona kanto-societo "floral*1" po du fojoj en ĉiu monato. La gvidanto estas sinjorino, kiu estas en la dua duono de 50jara kaj diplomiĝis de arta universitato. Ni, lernantoj, estas diversspecaj en kaj la jaroj kaj la kapabloj por kanti. Ŝi nomas nian grupon "koruso de maturuloj" kaj gvidas nin aŭ severe aŭ karese.
Mi estis kantema, kiam kamarado por kanti estas kune. Mi ŝatis kanton ekde la infanaĝo kaj mi havas multajn strangajn rememorojn pri kanto por pruvi, "Ju pli volonte, des pli lerte.*2"
En la 20 jaraj de Ŝova*3" post la milito*4, ni havis malmulton sed ĉiam elfluis kantojn el radio. Mi memoras, ke popularaj kantoj, infankantoj kaj lernejaj kantoj aŭdiĝis. Mi memoris "Dezerto sub la Luno*5" kaj "Monteto kun floro de oranĝo*6," kiujn kantis la fratinaj kantistoj de infankanto KAVADA Masako/Takako. Oni bone heredis la kantojn, ĉar ili eĉ nun estas kantataj en la societo de Kanto-amantoj.
Gvidantoj MACUDA Toŝi kaj ANZAI Aiko, kiuj estis nomitaj "Onklinoj de Kanto," instruis kantojn al infanoj ĉirkaŭ la 22a de Ŝova*7. Mi ne forgesas la kantojn instruitaj tie.
Tuj post la milito mi translokiĝis pro manko de manĝaĝoj*8 al kampara urbo de la gubernio Ibaraki kaj loĝis tie ĝis la fino de altlernejo.
Mi rememoras, ke mi paŝas laŭte kantante vojo en kamparo survoje de la lernejo. Aŭskultantoj estis bovoj kuŝantaj sur la digo kaj korvoj kaj paseroj sur la branĉoj. Ĝi estis la idilia piedvojo, kie tempo fluis malrapide. Kaj iun tagon survoje hejmen, Kazumi-ĉan*9, Joŝiko-ĉan kaj mi kantis ronde "Kanton de kukolo*10."
静かな湖畔の | ŝizuka-na kohann-no | kviet-a lagobordo<de |
森の陰から | mori-no kage-kara | arbaro<de malantaŭ<el |
もう起きちゃいかがと | mou okiĉa ikaga-to | jam vekiĝu rekomendas-tiel |
カッコが啼く | kakko-ga naku | kukolo vokas |
カッコラ/カッコウ | kakko kakko | kakko kakko |
De la kvieta lagobordo
Malantaŭ la arbaro
Jam la tempo de vekiĝo
Alvokas kukoloj dirante
Kakko kakko...
Iun tagon, mi balais la korton. Mi zumkantis kun la balailo enmane, sed ŝajnis, ke la voĉo senkonscie laŭtiĝis. Kiam mi iris al la lernejo la sekvan tagon, klasanoj babilis pri mia kantado kaj unu el ili diris, "Hieraŭ Sec-ĉan kantis, ĉu ne?" "Ankaŭ mi aŭdis!" Pro honto, mi postkuris ilin en la lerneja korto. Kara rememoro!
Kazue-ĉan, kiu venis el Tokio, estis bona je kantado. En la klaso de muziko, ŝi staris apud la piano, kiu ludis la instruisto, ŝi kantis "Kanto de marbordo." Mi estis tute ĉarmita de ŝia bela voĉo de soprano, malgraŭ ke ŝi estis ankoraŭ bazlernejano. Mi sentis profunde la tonon kaj la meloditurnon, kiu estas aŭ leviĝanta aŭ malleviĝanta kvazau ondo. Post tiam mi havis ŝancon aŭdi la kanton multfoje sed la kantado de la Kazue-ĉan de tiu tago reviviĝas kun sepia koloro*11.
Kantado subtenas miajn aĝajn tagojn. Dankon al kantoj.
Eseo-klubo (2023.4.2)
Rimarkoj de tradukinto
Kvazaŭ floro aŭ flora odoro.
*2 Ju pli volonte, des pli lerte.
Citis el Esperanta proverbaro de Zamenhof. Sed en Japanujo, ekzistas ĝuste sama proverbo. Ĝi diferencas nur vorto "volonte" al "ŝatante."
Ekde la 25a de decembro, 1926 ĝis la 7a de januaro, 1989. Dum la periodo, la imperiestro Hirohito tronis.
"La milito" signifas ĝenrale "la Dua Mondmilito" en Japanujo. Mi deziras la signifo ne ŝanĝu por ĉiam.
Unu elpopulara kanto por infanoj.
En 1923, japana pentristo kaj poet KATO Masaŭo(1897-1977) verkis la tekston kun ilustraĵo kaj SASAKI Suguru(1892--1966) aldonis melodion.
KATO kelkfoje loĝis en la urbo Onĵuku en la gubernio Ĉiba. Onĵuku-ano konstruis "rememorejo de Dezerto sub la luno." Sed ne estas certe, ĉu la "dezerto" estas la marborudo de Onĵuku.
*6 Monteto kun floro de oranĝo
Unu el populara kanto por infanoj. En 1946, KATO Ŝogo (1914-2000) verkisa la tekston kaj KAINUMA Minoru(1909--1971) aldonis la melodion.
La jaro 1947.
*8 translokiĝis pro manko de manĝaĝoj
En la lasta etaĝo de la Dua Mondo-milito, la ĉefurbo Tokio estis unu el celo de aviadila atako. Tial multaj loĝntoj translokiĝis al la kamparaj urboj. Sed ankaŭ post la milito, Tokio suferis serioza manko de manĝaĵo, tial iuj daŭre loĝis aŭ denove iris al kampara urbo. Ĉi tiu aŭtoro ŝajnas felice pasigis kamparan vivon.
Multaj urbanoj parolas malbonan rememoron pri tiu tempo. Sed kamaranoj ĝenerale vivis malpli altnivele ol urbanoj eĉ en normala tempo. Ili ne povis doni pli bonan loĝkondiĉon ol si al kromaj loĝantoj. Kelkaj el la familioj eĉ lasis maljunulojn kaj neniam venis por repreni ilin hejmen. Tial la apogantoj de tiuj homoj metis tombojn por ili en sia tombejo.
"-ĉan" estas finaĵo por ina nomo. Oni uzas por intima knabino. Post maturiĝo, ĝenerale ĝi ŝanĝas al "-san" sed kiam intimeco de junaĝo daŭras, ĝi restadas "-ĉan."
*10 Kanto de kukolo
JAMAKITA Takihiko(1908--1968) verkis la tekston. Melodion oni prenis el eksterlanda popolkanto sed pri origino kelkaj klarigoj ekzistas.
Sepia koloro estas simbolo de nostalgio en Japanujo. Nigra parto de malnova monokromata foto ŝanĝiĝas al sepia koloro. Tial vidinte sepian koloran foton, oni rememoras pasintan jaron.