Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Renkontinte gravan kormalsanon

 Mi ĉeestas ĉe ekzercoj de koruso du fojojn monate en la komuna kunsidejo de Masago. Gvidanto estas sinjorino, kiu ĵus fariĝis 60 jara kaj ŝi estas diplomito de la arta universitato de Tokio.

 Ekzercantoj estas virinoj de 60 jaraj ĝis 80 jaraj. Kantspertoj kaj aĝoj estas diversaj. Ni kantas en tri partoj de soprano, mezosoprano kaj alto. Membro estas ĉirkaŭ 20.

 Lunde, ni ekzercas du horojn antaŭtagmeze. La instruisto zorge instruas nin foje ĝentile kaj foje severe. Tiu tempo estas kara kaj kontentiga por mi, kiam mi povas renkonti la gvidanto kaj miaj kamaradoj.

 Ni rezignis publikigon de nia koruso du jarojn pro KOVIM-19 sed la instruisto deklaris, ke ni kantos ĉe la halo de Masago en venonta oktobro. Tio instigis nin por la ekzercoj.

Ni ekzercas tiujn 5 kantojn por prezenti, kiuj estas "Ŭarabi-gami(knabo-dio)" (teksto: KOĴA Misako, Melodio: TOSA Kazuja, aranĝo: NACUHARA Akitoŝi), Greensleeves(Verda robo:tradicia angla kanzono, japaniigo:KADOMA Naoe), Bela sonĝanto (muziko:S.C. Foster), Musa basjoo-ŝtofo, malgranda nukso.

 Ni havis severe varmegajn tagojn ankaŭ lastan jaron. Ankaŭ tiun tagon, ni finis ekzercon dum du horoj kiel kutime. Jam estis tempo por tagmanĝo. Kien ni iru hodiaŭ? Ĉar restracio ne estas ĉirkaŭ la 2- ĉome de Masago, ni ekmarŝis al la direkto de la stacio Kemigaŭhama du-, triope.

 Nia grupo iom post iom postiĝis de antaŭa grupo. Tiam mi eksentis doloron en la brusto. Mi anhelis kvazaŭ post centmetra vetkurado. Miaj amikinoj marŝis malrapide kun mi. Tiam estis la unua fojo, kiam mi sentis malfacile spiri. Kio okazis?...mi pensis en mia koro?

 Post tiam mi sentis malfacilan spiradon de tempo al tempo, kvankam dum mallonga tempo, kiam mi purigas ĉambrojn aŭ laboras en kuirejo. La postan tagon, mi ricevis konsilon de mia familia kuracisto kaj vizitis la fakon de interna medicino pri cirkulada sistemo de la hospitalon Kaihin kun letero de enkonduko de mia kuracisto kaj elektro-kardiogramo. Tie mi denove ricevis la esploron de elektro-kardiogramo.

 Mi enhospitaliĝis 3 tagojn ekde la 31a de julio ĉi-jare por esplori detale. La 1an de aŭgusto, kontrolo per katetero al mia koro estis plenumita. Mi estis portita al ekzamenĉambro surlite. La ĉambro estis larĝa kvazaŭ gimnastejo kun alta plafono kaj tie estis 2 litoj. Mi estis transportita al unu el ili. Enirinte de maldekstra mandorso, la katetero projekcias mian koron. Ĉar mi ne estis narkotita, mi povis rekoni la proceson. Ĉefkuracisto kaj ĉirkaŭ 10 staboj atendis min. Ĉiuj krom mi portis veston kontraŭ rentgeno. Mi vestis min per ekzamenvesto de la hospitalo kaj tuj post mi kuŝis surdorse sur la lito, mia antaŭo estis malfermita kaj mi ne povis senti eĉ hontemon dum 30 minutoj.

 Ĉar dum la tuta proceso, la kuracisto anoncis nunan staton, mi povis esti tre trankvila. Nenie en la sangtubo estis ŝtopita kaj operacio ne necesis al mi. Mi elspiris pro malstreĉiĝo. Nur la kuracisto diris, ke moviĝo de la koro estas iom malrapida.

 Rezulte, mia kuracado estis farita per medikamento. Mi devis raporti je la venonta konsilado ĉiutagan rezulton de sangopremo kaj kvanto de salo, kiun mi prenis. Mia sangopremo estis normala en miaj 70aj jaroj sed lastatempe ĝi altiĝis al inter 160aj kaj 80aj. Mi notis tiujn, kiujn mi volas demandi al la kuracisto. Mi elkore dankas pro tio, ke mi estas subtenata de multaj homoj.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":