La dua hejmloko
En Marto de la 56a jaro de Ŝowa(1981), mi aniĝis al la loĝantoj de K-domo. Post tiam jam pasis 44 jarojn. Mi venis ĉi tiu marborda urbo, en kie mi eĉ ne konis direkton, kaj mi kreskigis miajn idojn. Pro tio, mi havas tiel sufiĉan rememoron ĉi tie, kiel mi povus nomi la lokon la dua hejmloko de mi.
Unue mi miris, ke ĉi tie viciĝis altaj loĝantaj konstruaĵoj kaj vojoj estas pavimitaj de asfalto kaj ni ne tretas teron. Al miaj okuloj ŝajnis, ĉi tie estas bela, nova kaj moderna pejzaĝo de stratoj, kiun mi neniam spertis ĝis tiam. Ankaŭ loĝejo estis unu apartamento de 14 etaĝa konstruaĵo, kiun oni nomas "manŝon (domo kun apartamentaro)." Elirinte al verando de mia apartamento, kiu estas sur la 10a etaĝo, mi sentis miajn krurojn tremetadi. Sed nun mi senĝene plenumas mian taskon sur la sama verando.
Mi kredis, ke hejmloko devas havi kampoj kaj naturaĵoj kiel montoj kaj riveroj. Kiel pensas miaj du filoj pri tio? Mi neniam demandis tion al ili.
Mi povus imagi iliajn respondojn ....
Eble nur mi havas specialan imagon pri hejmloko sed por ili la respondo povas esti "nenio aparte."