Rememoro de somero
Floroj kiel dalio, kanao, gladiolo, portulakao(nepereherbo), netuŝmino kaj zinio. En someraj tagoj, ili pompe floris sub flamanta suno en la ĝardeno apud engaŭa*1 de mia domo.
Kiam mi renkontas ĉi tiujn florojn, mi rememoras la somerajn tagojn de mia infanaĝo. Kiam mi fingrofrapetas la frukton de pajlsaka formo, ĝi subite rondiĝas kaj elfalis semoj el ĝi. Okazis nur tio sed mi simple amuziĝis pri tio.
Karesante krestofloron, mi sentis ĝin kvazaŭ mantelon el felo kaj simila aspekto al kresto de koko. Mi estis eble knabineto en malaltgrado de elementa lernejo. Somera tempo malrapide fluis rigardante tiujn florojn sidante sur la engaŭa.
Ankaŭ tiun tagon, la suno rigardis nin per girari-girari-e*2 bruligaj okuloj ekde frumateno. La tago estis unu el vizitendaj tagoj al lernejo en somerferioj*3. Reflektante senkompate radiantan sunlumon, gruzoj tegitaj sur vojo pika-pika-e*4 kaj gira-gira-e*5 brilis. Ĝi estis varmega, kiu kaŭzus brulvundon. Ŝvito ŝprucis el vizaĝo kaj mia gorĝo kara-kara-e*6 soifis.
Preterpasonte unu kultivistan domon, ni ĉiuj unuvoĉe kriis, "Donu akvon, ni petas!" El la domo aŭdiĝis ĝentila voĉo kaj ni elspiris trankvilige. Ni povis akiri akvon de puto.
Pulio knaris kaj pendsitelo*7 malleviĝas ĝis la akvosurfaco. Levinte la pendsitelon kaj metis ĝin ĉe la rando de puto, ni trinkis la akvon de la sitelo unu post la alia. Kiel bongusta la malvarma akvo estis tiutempe! Mi viŝis mian buŝon per la mandorso kaj verŝis iom sur mia brusto.
Vizaĝo, vizaĝo kaj vizaĝo de amikoj. Malvarmeta vento kovris tutan mian korpon. Polvkovrita zinio floris antaŭ miaj okuloj.
En somero mi ankaŭ rememoras fulmon. Mi loĝis en la urbo Hitaĉi-Omija, kiun oni atigas per la Suigun-linio de JNR*8(loka fervojo, kiu ligas la urbojn Mito kaj Koorijama). Tie estis regiono, kie abundis je fulmoj.
Kreskuloj nomis fulmon "s-ro Fulmo" aŭ "s-ro Goro." Timiga estis s-ro Goro, kiu subite aperas posttagmeze de somera tago. Unue ĝi sonoras "goro-goro*9" fore. Kiam mi supren vidis, nigra nubo, kiu havas teruran formon, fiksrigardis nin. Mi kuris kontraŭrigardante la njudo-gumo-on*10 (kumulnimbuso). Mi kuris kaj kuregis. Mi atingis mian domon kun hardika marĝeno al mia perea momento*11.
Malgraŭ taga tempo, la strato estis ne luma kaj etoso estis timiga. Tra la niĉo de fermitaj pluvobturiloj, tuj post kiam fortega fulmlumo pika-pika-e invadis en la domon, surdiga tondro sekvis. Dum mi premas mian spiron, fulmas refoje. Tersibligaj tondroj sinsekve sonoras. Pluvo komencas forte batadi la teron.
Mi rememoras, ke mia patrino kuniĝis sian manplatojn kaj preĝis dirante "kuŭavara kuŭabara,*12" kiu estis la mantro por eviti fulmon. Post kiam tondro kaj forta pluvo ĉesis, fulmo kaj tondro foriris dirante "goro-goro goro-goro."
Malvarmeta vento trairas tutan ĉambron, kiam ni malfermas pluvobturilojn. Iam ĉielarko pentris sepkoloran arkon en la postpluva ĉielo. Someraj tagoj de infanaĝo instigis mian koron danci kun freŝa sento, kiu sentigas min ŭaku-ŭaku-e*13 kaj doki-doki-e*14.
Cukucukuboŝi*15 kantas. Ĝi lamentas la finon de somero dirante, "Ooŝicukucuku ooŝicukucuku*16" Tiu voĉo memorigas al mi fore foran someran tagon de infanaĝo kvazaŭ ĝi estus okazinta hieraŭ.
Rimarkoj de tradukinto
Engaŭao estas verando simila parto de domo. Kutime ĝi estas metita ekstere de japanstila ĉambro sed ankoraŭ sub tegmento kaj farita de ligno. Dumtage ĝi estas malfermita kaj ene de engaŭao estas ĉambro dividita de ŝoĵio(papera pordo).
Nokte kaj pluvajn aŭ ventegajn tagojn, oni povas protekti ĝin per pluvobturiloj, kiuj kutime estis enmetita en la provizskatolo, kiu estis almetita ĉe la fino de engaŭa.
*3 vizitendaj tagoj al lernejo en somerferioj
Kiam la aŭtoro de ĉi tiu artikolo estis lernejano, en japana lernejo instruistoj devigis anojn veni al lernejo unu aŭ du fojojn dum somerferioj. Tiam instruistoj certigis, ĉu siaj klasanoj fartas bone kaj avertis ilin por pasigi sekure restantajn feriojn.
Ĝis antaŭ ĉirkaŭ 60 jaroj, multaj kamparanoj uzis puton de sia propra domo. Por levi akvon, oni uzis pulion kaj du sitelojn aŭ pli poste akvosuĉan pumpilon, kiun oni ripete movis tenilon suben kaj supren. Okaze de pulio kaj du siteloj, oni ligas du sitelojn (plejpare farita el ligno) per dika kanaba ŝnuro kaj pendigas ilin al pulio. Kiam unu sitelo estis levita la alia estis en la akvo. Ni nomis tiujn sitelojn "Curu-be (pendanta-sitelo)" kaj tian puton "Curu-be-ido(pendanta-sitelo-puto)."
Multaj aĝuloj nostalgie rememoras tiujn putojn.
Tiutempe la fervojo apartenis al Japana Nacia Relvojo kaj ĝi estas nun JR(Japana Relvojo). En 1987, la ŝtata fervojo estis dividita al 11 privataj kompanioj inkluzive de ordiga kompanio, kiu rolis solvi problemojn pri ŝuldo kaj dungitoj aŭ aliaj aferoj, kiun ŝtata fervojo-kompanio restigis.
Ĝi estas "njudo-gumo(monstro-nubo = kumulusnimbuso)." "Nju-do" signifas nobluloj, kiuj forĵetis laikan vivon por ricevi trejnadon por fariĝi Budho. Ili unue forigas tutan hararon kaj vestas simple. Ilia aspekto estis terura por infanoj, kiuj fojfoje pensis ilin monstroj.
*11 kun hardika marĝeno al mia perea momento
Ĝi estas rekta traduko de Japana frazparto "ki-ki-ipp-hacu(pereo-momento-dikeco-haro)." Ĝi esprimas, ke pereiga danĝero alproksimiĝis al la homo ĝis la distanco de dikeco de haro, tre proksime.
Onidire, fulmo ne falas en "kuŭa-bara(moruso-kampo)." Sed morusa kampo ne ekzistas ĉie. Tiam la mantro "kuŭabara-kuŭabara" anstataŭas tiun kampon. Antaŭe ne malmultaj kultivistoj kreskis silkraŭpon ĉe subtegmenta ĉambro. Oni ankaŭ kreskis moruson kiel manĝaĵon de tiuj raŭpoj.
Onomatopeoj
Japanoj ofte uzas onomatopeojn. Plejparte ili distingas nuancojn de verboj. Tio kongruas al spirito de Esperanto, ĉar oni povas esprimi multajn nuancojn per limigitaj nombroj de verboj. Sed bedaŭrinde, ŝajnas, ke la sento, kiun oni ricevas de difina kombino de sono, ne estas internacia.
Multaj onomatopeoj ripetas dufoje samajn sonojn sed ne ĉiuj. Ni aŭdas ilin kiel vortojn. Pureco, pezeco, longeco kaj aliaj elementoj de sonoj havas signifon.
*2 girari-girari-e *5 gira-gira-e
kiratt(pli malforta) --> giratt (pli forta) : momenta brilo
kira-kira -> gira-gira --> girari-girari :daŭra brilado
temas pli stato de surfaco : tre glata kaj pura, reflektiva
Ĝi montras tute sekan staton. Ĉi tie oni estas tre soifa.
Ĝi devenas el sono kiam oni ruligis pezan rondaĵon. Tondro sonoras kvazaŭ tia sono. Tiu sono ankaŭ fariĝis nomo de tondranto. La aŭtoro diras "s-ro Goro," sed en alia regiono oni nomas ĝin "s-ro Goro-goro."
ŭaku-ŭaku esprimas, ke la koro saltetas atendante ion bonan aŭ neatenditan surprizon. ŭa-ku eble esprimas, ke la koro ŝvelas dirante "ŭa" kaj malŝvelas dirante "ku."
doki-doki devenas de sono de batado de la koro.
*15 Cukucukuboŝi *16 Ooŝicukucuku ooŝicukucuku
Cukucuku-boŝi(cukucuku-pastro) estas unu el cikadoj, kiu aperas malfrua somero en Japanujo. Ni ofte nomas cikadojn per la sonoj de cikadoj.