Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Rememoro pri norda lando Hokkajdo

     Vintro memorigas ion al mi.

     Mi loĝis tri jarojn en Hokkajdo. En la aprilo, 1975, mi surteriĝis sur la flughavenon Ĉitose por la unua fojo. Mi rigardis grizan restantan neĝon, kiu estis amasigita sur ambaŭ flankoj de vojoj kaj ankoraŭ ne degelis, tra la fenestro de vagono, kiu veturis de la flughaveno al Makomanai en la urbo Sapporo. Mi pensis, ke printempo estas malfrua en norda lando pro la pejzaĝo.

     Makomanai situas en suda limo en Sapporo. Antaŭe tie estis paŝtejo, mi aŭdis. Ĝi estis relative nova havante larĝajn vojojn kaj abunda je verdo kaj estis bela kvieta urbo. Sezonaj arboj kiel poplo, siringo, blanka betulo, eriko, akacio kaj japana sorpujo, respektive ĝuigas nin.

     Tie ekzistas la glacia areno de Makomanai, kie oni okazigis vintrajn olimpikajn ludojn en Sappolo." Tiam Janet Lin(naskiĝis en Aprilo, 1953) prezentis pompan glitadon kaj ŝi estis nomata feino sur glacio kaj monde konata..

     "Neĝfesto en Sappolo", kiu malfermiĝas ĉiu februare, havas du prezentejojn. Unu estas la ĉefa granda strato kaj la alia estas en Makomanai. La neĝaj statuoj farita ene de tereno de Memdefendaj Fortoj donis al infanoj multan ĝuon kaj sonĝon.

     Mi memoras en miaj oreloj la ĝojkriojn de infanoj, kiu ludas sur granda glitdeklivo farita de neĝo. La neĝo, kiu altiĝis dumnokte, estis akumuligita de neĝpluga veturilo sur ambaŭ flankoj de la vojo antaŭ tagiĝo. Mi tuj kutimiĝis al la vivo en norda lando, kion mi ne sciis ĝis tiam. Tio estis danke al tiuj homoj, kiuj tenas nin nerimarkite.

     En junio, umeo, ĉerizfloro, persiko, narciso, tulipo kaj hortensio unuanime ekfloras. La siringa festo en Hokkajdo-sanktejo estas ĉirkaŭ tiu tempo. Paŝante en la urbo, mi povis flari aromon de siringo, kiu venas de neniu difinita loko. Dum mi ĝuas ĵus vizitintan printempon, la sezono tuj glitas en someron kaj ankaŭ ĝi haste foriras. En oktobro, japanaj sorpujoj fruktas vere ruĝa kaj rapide profundiĝas aŭtuno. Arboj ardante ruĝiĝas.

     Geedzoj, kiuj laboris ĉe najbara fraŭla dormejo, lavis Seigoin-rafanojn kaj sekigis ilin pendante ĉirkaŭ la dormejo. La pejzaĝo kun pendantaj rafanoj estis bela kiel bildo. Post la piklado de ili, venas vintro.

     Danke al ĉiu tiuj scenoj donis al mi belan memoraĵojn.

     Mi ne havas diamanton nek rubenon en mia juvelujo, ĉiuj kiuj memoraĵoj brilas en mia juvelujo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":