Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Piediri postlonge

     Mi vekiĝis. Je kioma horo nun estas? La tablohorloĝo montris baldaŭ la sesan antaŭtagmeze. Malferminte kurtenon, mi trovis ekstere estas ankoraŭ nelume. Subite mi ekpensis, ke mi piediru. Mi ekiris post lumiĝo. Irado piede kun malplena stomako okazigas akcidenton, tiel mi aŭdis, ke mi enbuŝigis peceton da pano kaj prenante botelon da teo. Kaj mi ekiris. 

     Mi ekiris decidinte iri al piedo de la superpasejo de Kemigawa kaj reveni. Altlernejanoj rajdantaj biciklon kaj gejunuloj kun oficista aspekto rapidpaŝe celas la stacion Kemigawahama. Vigla pejzaĝo de mateno sur ĉefstrato de Masago. Mi vidis postlonge matenan iradon al laborejo aŭ lernejo kaj mi ŝatas tiun sinpretigan etoson de mateno. Reveninte hejmen mi kontrolis paŝnombron de poŝtelefono, kiun mi metis en la poŝo dum promenado. Ĝi estis ĉirkaŭ 4 mil paŝojn, kiu estis malpli ol mi atendis. En tiu tago, mi iris ĝis la superpasejo de Kemigawa kaj revenis hejmen ne ripozinte eĉ unu fojon.

     Sed mia forto malpliiĝis kaj mi pensis unu fojon, ke mi volas ripozi. Benko troviĝas iom ene de centra parko sed ne sur la trotuaro nek bushaltejo flanke de Mc- kaj Mb-domoj. Sed kiam mi venis D-konstruaĵo de S-domo, mi trovis unu ĉe kontraŭa flanko de banko de Ĉiba. Estis la mateno, kiam mi trovis, ke mi maljuniĝis responde al mia aĝo kvankam mi pensis min ankoraŭ vigla. Ĉar ĝis tiam, mi neniam pensis, kie kaj kie sur la trotuaro benko estas instalita.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":