Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Rememoro de "juna pizguŝo"

     "Iu pluku pizguŝon!" vokas la patrino komencante prepari manĝon. Ĉiam estis mi el 4 gefratoj, kiu plenumis la ordonon.

     Ĉe angulo de ĝardeno de mia domo, estis bedo, kie legomoj de ĉiu sezono kreskis. Kreskigi legomojn estas unu el hobioj de mia patrino.

     Paro da maldikaj bambuaj stangoj staras apogante sin tiel ke pizreboj povas volviĝi tie. Oni ne manĝas pizojn de pizguŝo sed manĝas guŝon mem plukinte ĝin dum ĝi estas ankoraŭ mola. Kiam mi tiris la fadenon de pizguŝo, mi povis facile forigi ĝin. Ingrediencoj de miso-supo je matenmanĝo estis pizguŝo. Kvankam mi estis infano, mi tiam sentis la pizguŝon bongusta kiel legomon pro ties aromo. Tio estis feliĉa tempo, kiam ni matenmanĝis kune kun tuta familio.

     Hodiaŭ mi trovis ĝin sur vendbreto de legomoj en superbazaro Aeon Style, dece kaj bele vicigitaj unu apud alia sur ŝaŭmoplasta telero. Mi tuj aĉetis unu. Pinĉinte finon de la guŝo, mi provis depreni fadenon de ĝi, tamen la guŝo rompiĝis. Ŝajne, ĝi ne havis ties fadenon. Mi ne atendis tion. Sed ili venis tra longa vojo inter kampo de kultivisto, kiu plukis ilin, kaj superbazaro de Masago. Pasis longa tempo de mia infantagoj, pizguŝo devas travivi kelkfojan specplibonigon por fariĝi nuna stato.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":