Ponto Tomioka
Rabbit
La stacio "Hitaĉi-Oomija" estas sur la loka fervojo nomata Suigunsen, kiu ligas la urbojn Mito kaj Koorijama. Tipa kampara urbo Hitaĉi-Oomija situas sur alteta grundo kaj havas rustikan aspekton, kiu ne tiom malsama ol antaŭe.
Granda rivero fluis ĉe la piedo de la dekliva vojo, kiu descendas de la urbo. La rivero estas Kuĵi. Siatempe, la rivero estis tiel diafanta, kiel ni povis vidi multajn dolĉfiŝojn naĝantajn eĉ de sur la ponto Tomioka.
Agrable larĝa kamparo etendiĝis trans la ponto Kuĵi.
Mia familio loĝis portempe en tiu regiono ekde la marto de jaro 1946. Mi eniris altlernejon en marto, 1954 kaj iris tien per vagonaro tirata de vaporlokomotivo D51*1, kiun oni nun rememoras kun nostalgio. Mi memoras, ke la stacio Hitaĉi-Oomija distancis ĉirkaŭ 30 minutoj da paŝado de mia hejmo. Mi piediradis. Iun tagon de mia 3a grado, ĉar la lernejo iom malfrue finiĝis, mi devis preni la sekvantan vagonaron ol kutiman. Mi alvenis al la stacio Hitaĉi-Oomija kaj mi paŝis sola ne vigle. Tiam unu studento de universitato Ibaraki alvokis min. Li puŝis sian biciklon. Li diris, ke la pneŭo senaeriĝis. Biciklriparejo troviĝis ĉe la loko trans la ponto Tomioka, kiu estas sube de la deklivon. Ni akompane paŝis ĝis la riparejo.
Ni descendis la deklivon kaj ripozis sur la ponto, kiu transiras la riveron. Ni serĉis dolĉfiŝojn kune kaj gajigis sin. Ekde tiam ni renkontiĝis aŭ survoje de deklivo aŭ proksime al la ponto. Mi estis nekontenta kiam mi ne vidis lin.
Mi ŝatas lin paroli pri klasikaj muzikoj. Ankaŭ mi ŝatis ilin sed nia familio ne havis gramofonon. Tial mi nur aŭskultis muzikojn per radio-elsendo. Ankoraŭ nun la programo ekzistas, kiu komenciĝas de la 8-a kaj 5, kies titolo estis "Fonto de muziko," laŭ mia memoro. La tempo kun li estis kvazaŭ la etoso, kie "Clair de lune" de Debussy aŭdiĝas.
Mi nun pensas, ke ĝi estis mia unua amo. Poste, mi eklaboris en Tokio. Tiam ne ekzistis saĝtelefono, kompreneble, eĉ hejma telefono ankoraŭ ne estis populara. Estis tia epoko. Mi forlasis la urbon ne dirinte eĉ unu vorton al li, mi ne adiaŭis lin.....
rimarko de tradukinto
Ĝi estas unu el japana vaporlokomotivo. Ministerio pri Fervojo (antaŭa organizo de Japana ŝtata fervojo) desegnis kaj produktis ĝin. Ĝi estis unue produktita en 1935 kaj ĝi estas la plej multe farita lokomotivo. Ĝi estas populara inter fervojamantoj ankoraŭ nun.