Radioprogramo kaj filmo en kara rememoro
Mi rigardis en la radiopaĝon de dimanĉa ĵurnalo. Mi rimarkis la programon "Fonto de muziko." Dum mi rigardis la tabelon de radioprogramoj, nebula rememoro de pasintaj tagoj revenis en mi. Tiu programo komenciĝis eble en 20-aj jaroj de Ŝova(1945-1954) kaj ankoraŭ nun daŭras. Mi pensis, ke ĝi komenciĝas kun muziko "Moments Musicaux" de Schubert. Mi miras, ke la programo daŭras tiel longe. Tiutempe mi rifuĝis en norda parto de la gubernio Ibaraki kaj iris al kampara elementa kaj meza lernejo. Distraĵo de tiu tempo en kampara vivo estis nur filmoj, kiu estis prezentita de kinejo en apuda urbo. Radio estis nepra aparato, kiun ĉiu hejmo ekipis, kaj ankaŭ ĝi estis ĉefa distraĵo. Mi supozas, ke malmultaj kultivistoj elektis iri al kinejo por spekti filmon eĉ inter okupitaj sezonoj.
Televidiloj disvastiĝis okaze de Olimpikaj ludoj en Tokio en la 39-a jaro de Ŝova(1964), tiel mi memoras. Antaŭ la evento, radio prosperis sed laŭ la ŝanĝiĝo de la mondo, TV fariĝis populara kaj superis radio. Kiam televidilo estis ankoraŭ nekutima en ĝenerala hejmo, elementa lernejo, kien mi iris, okazigis kinvesperon en lerneja korto dum someraj ferioj. Pro malmultaj okazoj por distriĝi, oni, ĉu geknaboj, ĉu plenkreskuloj, ĉiuj iris por spekti ĝin. Estis multaj filmoj, kiuj temis pri patrino, kiun rolis MIMASU Aiko.
Alie, por geknaboj, la filmo "Kokoni izumi ari" (Ekzistas oazo ĉi tie) estis montrata. Mi rememoras, ni spektis la filmon en lernoĉambro, ŝirmita de kontraŭ luma kurteno. Ĉi tiu filmo estas dramigo de reala historio de la civitana orkestro de Takasaki-urbo, kiu poste kreskas kaj fariĝas la simfonia orkestro de la gubernio Gunma. Reĝisoro:IMAI Tadaŝi, Scenaro:MIZUKI Jouko, Rolantoj:OKADA Eiĵi, KIŜI Keiko, KOBAJAŜI Keiĵu, KATOU Daisuke, SAWAMURA Sadako, TOAKE Hisao, OOTAKI Hideĵi, KUSABUE Micuko, TOUNO Eiĵiro, Muziko:DAN Ikuma, ktp. Nostalgivekaj nomoj viciĝis.
Mi rememoras klare kvazaŭ la afero de hieraŭ, ke, malgraŭ kiel eta knabino, mi tute kortuŝita de multaj elstaraj muzikoj, kiuj estis ludataj en la filmo. Ĝi enhavas 14 muzikojn, ekzemple, "La 9-a simfonion" de Beethoven, "Romancon" el tri grandaj violonaj konĉertoj, "Pianokonĉerton n-ro 1" de Ĉajkovskij, "La Improvizan Fantazion" de Chopin, "Pianokonĉerton en a-minora" de Grieg, kaj "Ruĝa libelo" de JAMADA Kousaku, "Rosamunde" de Schubert ktp. Miaj plej amataj muzikoj estis ludataj.
En la gubernio Gunma, oni kreis "Movantan klasĉambron de muziko" en 1937, kaj geknaboj povas aŭskulti ludon de la simfonia orkestro de Gunma unu fojon ĉiu trijare dum ili lernas de elementa ĝis alta lernejoj. Kaj oni daŭre evoluigis unikan sistemon de muzikedukado ĝis nun.
Ankaŭ en la kampara loko, kiu situas pli norde de la ĉefurbo Mito, kien mi rifuĝis, maturuloj okazigis kinkunveno por geknaboj, malgraŭ tio, ke preskaŭ ruino de post la Dua Mondmilito. Pupiloj de geknaboj estis brilantaj, kvankam ĉiuj surmetis flikitajn vestaĵojn. Geknaboj neniam molestis tiujn, kiuj rifuĝis el urbo kaj ni tuj amikiĝis. La situacio estis tute malsama al nuntempo, kaj knaboj kaj knabinoj estis viglaj kaj bonkoraj, kaj koroj estis brilantaj kurante tra kampoj kaj montetoj. Ni plenforte ludadis. Baldaŭ, komerca dissendado komencis en radio kaj muzikaj programoj aperis subtenate de kompanioj. La muzikprogramo nomata "Fuĵi-ŝtala koncerto" aŭ "Hitaĉi Muziko en Haifoniko" aperis. "Haifoniko" estas komerca nomo de transistor-radio-aparato, kiun la kompanio Hitaĉi vendis. Mi ĝuis aŭskulti ankaŭ tiun programojn.
Kiam mi eklaboris, mi aliĝis al Laborista Muzika Konsilion, kiu estas asocio por ĝui muzikon, kaj mi havis ŝancon iri koncerton regule. Mi vizitis Sankei halon, Hibija publikan halon, Bunkjo publikan halo ktp. Tokio Kultura Salono en Ueno regiono malfermiĝis en aprilo de 1961. Ĝi havas grandan halon por 2 303 aŭdantoj kaj malgrandan por 649. Ĝi situas tuj fronte de la parkflanka biletpordo de la stacio Ueno. Mi rememoras, ke mi iris al la solludaj violinaj koncertoj de CUĴI Hisako kaj SUWA Neĵiko. 20-aj jaroj estis plenĝojaj jaroj por mi eble duone pro juneco.