Bondancado*1 ... Mi rememoras kiam Obon venas.
Mi transiĝis al nacia baza lernejo en norda regiono de la gubernio Ibaraki, en la 21a de Ŝoŭa(1946), unu jaron post la finiĝo de la Dua Mondmilito. Mi disiĝis for de Tokio kaj eniris en la nacian lernejon, kiu estis en la urbeto Oomija en Naka distrikto, kie mia patro neskiĝis. Mi pensas, ke, en la sekva jaro, la 22a de Ŝoŭa(1947), la nacia lernejo renomiĝis al elementa lernejo.
Ankaŭ la urbeto Oomija fariĝis parto de la urbo HitaĉiOomija, kiu kunfandiĝis kun najbaraj 5 urbetoj kaj vilaĝoj en la 16a de Heisei(2004). Tiuj kunfandiĝo okazis multe kaj tio estis nomata kunfandiĝo de Heisei(1989-2019).
Ĉi tiu urbo distancas ĉirkaŭ 50 minutojn da veturado per trajno de la stacio Mito laŭ la fervoja linio Suigun*2, kiu ligas la staciojn Mito en la gubernio Ibaraki kaj Koorijama en Fukuŝima. En la 20-aj jaroj de Ŝoŭa(1965-1974), mi veturis de Mito al Tokio en vagonaro tirita de vapora lokomotivo veturante 4 horojn, kvankam tio jam ne estas klara sed mi rememoras tiun trajnvojaĝon nostalgie, ĉar tiam mi estis ankoraŭ infano.
Kiam mi estis ankoraŭ en elementa lernejo, ĉiuvespere aŭdiĝis tamburado kaj fajfado de akompana muziko por bondancado el apuda urbo portite de vento. La jukatao(simpla kimono por somero), kiun mi surmetas nur unu fojon ĉiujare. Tial ĝi jam fariĝis cuncurten(tro malgranda kompare kun kreskinta korpo). Mi ne zorgis pri tia afero, miaj amikoj kaj mi kune supren iris deklivon al la sanktejo, kie bondancado okazas.
La rememoro de unu sceno en somera vespero reviviĝas kvazaŭ hieraŭa afero. Kiam mi proksimiĝas al la eventejo, bona odoro de rostita sepio tiklas la flarsenton kaj forte allogis min. En la tereno de la sanktejo, homoj amasiĝis plene. Laŭ la melodio de kanto de karbominejo*3, junuloj kaj maljunuloj, viroj kaj virinoj ĉiuj dancadis.
月が出た出た月が出た ヨイヨイ
三池炭鉱の上に出た
あんまり煙突が高いので
さぞやお月さん けむたかろ サノヨイヨイ
Luno leviĝis, leviĝis jam, joj-joj,
Ĝi leviĝis super la karbominejo de Miike*4
Ĉar la fumtubo tiel alta,
ke la luno ja ĝenus de la fumo, sa-no-joj-joj.
Sur la revenvojo, ni kantis la kanton ŝanĝante la tekston de la karbominejo de Miike al tiu de Ĵoban*5. Tiuj tagoj estas jam for.
Rimarkoj de tradukinto;
'Bon' estas japana tradcia festo, kiun ni festas kun nia prauloj. Tio okazas en ĉirkaŭ meze de Julio laŭ luna kalendaro. Sed nuna kalendaro, ni festas ĉirkaŭ meze de Aŭgusto. Dum tiu festo, okazas dancado. Ĉe centro de palaco, oni starigis altan scenejon kaj tie kantisto kantas kun gaja akompana muziko. Akorde al la kanto, homoj dancas ĉirkaŭ la scenejo. Multaj homoj portas simlan kimonon por somero nomata 'jukata'.
Lokaj fervoja linio estas nomata prenante unuajn ideogramojn de ambaŭ finstacioj. Mito havas ideogramon, kiu montras akvon, kaj la litero ankaŭ legeblas 'sui,' same Koorijama 'gun.' Tial la linio estas nomata 'Sui-gun linio.'
*3 kanto de karbominejo *4 la karbominejo de Miike *5 Ĵoban
Multaj famaj lokoj havas katon por si. la karbominejo de Miike estis konata minejo. Tial ĝi havis kanton. Ankaŭ proksime al aŭtoro de ĉi tiu eseo, ekzistis la karbominejo de Ĵoban. Sed ĝi ne havis sian propran kanto. Tial oni kantis kanto de Miike. Sed geknaboj ne estis kontenta pri tio. Tial ili ŝanĝis la nomon al Ĵoban.