Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Ruĝa kaj nigra tornistroj

     "Jen! jen!" returninte pro la voĉo, mi trovis tiun Tomnjo rajdantan sur novan rozkoloran unuciklon, kiu loĝas sur la 12a etaĝo de domo D de K-domaro. Ŝi fiere sidas sur unuciklon dirante, "Mi sukcesis rajdi ekde hieraŭ." Mi sentis ŝian naivan ĝojon. Mi frapis miajn manojn iom troe kaj responde tio, ŝi fiere montris ekvilibron kun liberaj brakoj. Tiu figuro estis ĉarma.

     Tio okazis en lastaj tagoj de Marto en la jaro 1981. Mia familio transloĝiĝis de la urbo Sendaj de la gubernio Mijagi al K-domaro en Masgo, Mihama kvartalo en la gubernio Ĉiba. Kaj metis nin en apartamento sur la 10a etaĝo de konstruaĵo-D. En ĉi tiu urbo, staris multaj altaj domoj kaj mi povis rigardi la monton Fuĵi de la 10a etaĝo. Siatempe, la fervoja linio Keijo ankoraŭ ne malfermiĝis. Sed baldaŭ, ĝi kompletis kaj tio pli faciligis al ni atingi la urbon Tokio.

     En ĉambroj disiĝis kartonaj skatoloj, kiujn mi ankoraŭ ne malfermis post transloĝiĝo. Mi rememoras, ke el tiuj skatoloj, mi elprenis ceremonian vestaĵon kaj partoprenis enirejan ceremonio de mia dua filo, kiu eniris en la elementan lernejon M-4a.

     Fraŭlino J estis juna instruistino, kiu estis responcecis la klason de mia dua filo. Ŝi diris, “Amikiĝu kun klasanoj. Kaj verve venu al lernejo kune kun najbaroj,” en la tago de inireja ceremonio de M-4a lernejo en Mihama kvartalo.

     La sekvintan tagon, Tomnjo, kiu loĝas sur la 12a etaĝo, tuj efektivigis la konsilon de la instruistino per tio, ke ŝi venis preni la duan filon. Tiam li reagis per neatendita vorto “Aj!” Tomnjo atendas kun brilanta ruĝa tornistro en la vestiblo. Baldaŭ mia filo venis, kie Tomnjo atendas, kun nova nigra tornistro. Li mienis iom timeme. Ŝajnis, ke la tornistro sur lia dorso estis granda kaj peza.

     En miaj okuloj, estis eternigita la imago de la du figuroj de Tomnjo kun ruĝa tornistro kaj la filo kun nigra.

     Poste, la familio de Tomnjo iam transloĝiĝis ien for de Masago regiono. Tamen ankoraŭ klare reviviĝas en mia koro la ĉarmaj figuroj kun tornistrojn de tiu tago.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":