Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Sintezita dolĉaĵo Sakarino*1

Tiu momento estas ĉiam ĝoja kaj feliĉa, kiam mi malfermas la pakaĵon de mia bento-o*2, malgraŭ tio, ke mi jam ne estas juna.

Kiam mi eniris en altlernejon, mi portis bento-on, ĉar altlernejo ne havis sistemon provizi tagmanĝon. Iun tagon, la enhavo de mia bento-o estis du tavoloj da rizaĵo apartigita de nori-folioj*3 kun sala rostita salmo kaj tekka-miso*4. Tekka-miso viciĝas sur la breto de flankpladoj en superbazaro. En ĉi tiu gubernio, ĝi estas aparte bongusta, ĉar oni kuiras ĝin el ternukso kaj Ĉiba estas fama produktejo de tiu nukso.

Tiutempe, ĉe mia hejmo, ni faris tekka-mison el sojfabo. Mi fritas ĝin kun oleo turnigante fabojn. Kiam la faboj krevis kun klakantaj sonoj kaj iom bruniĝis, mi aldonas iom da akvo por vaporkuiri. Atendante ĝis la faboj fariĝas ĝusta moleco, mi spicis ilin. Mi rememoras, kvankam jam pasis ĉirkaŭ 10 jaroj post la milito*5, sukero estis valoraĵo. Eĉ sanontoo*6 estis uzata kiel donaco. Mi nebule memoras, ke ni uzis sakarinon por kuirado. Sed en la jaro 1960, ĝi estis malpermesata uzi pro dubo, ke ĝi estas kancerogena materialo.

Sakarino estas sintezita dolĉaĵo farita el petrolo. Ĝi estas 200 - 700 oble pli dolĉa ol sukero. Ĝi havas bonan karakteron, ke ĝi ne havas multan kalorion nek kaŭzas dentan karion. Sed, en Usono, oni trovis per eksperimento dozante sakarinon al bestoj, ke ĝi havas kancerogenan karakteron. Pro tio ĝi estis malpermesata en multaj landoj en la mondo, inkluzive de Japanujo. Poste la rekontrolita eksperimento montris, ke la kancerogena karaktero de sakarino ne estis trovebla. Rezulte, ŝtatoj denove permesis uzadon de tiu materialo. Ankaŭ en Japanujo nun oni povas uzi ĝin. (Japana Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto malpermesis uzi sakarinon en Aprilo de 1973 kaj nuligis ĝin en Decembro.) Ĝi estas uzata por prilaboritaj manĝaĵoj kiel ladfiŝaĵo, fiŝa kolbaso, fermenta rafano kun koĵi*7, aŭ laktaĵoj kaj dentpasto ktp.

Uzo de sakarino estas limigita po 5 miligramoj en kilogramo da manĝaĵo konsiderante bonfarto. (Cetere mi kontrolis miajn konservitajn manĝaĵojn kaj trovis, ke ladfiŝaĵo ne enhavis sakarinon sed sukeron, nek dentpasto nomata "Ŝumitekto" sed "Nonio" uzis ĝin kiel freŝsentigan agenton.)

Mi aŭdis, ke Japanujo uzas multajn manĝajn aldonaĵojn el tuta mondo, mi ne povas ne esperi, ke oni uzu sekuran manĝaĵon por niaj gefiloj, kiuj havas longan estontecon.

rimarkoj de tradukinto

*1 sakarino

Ĝi estas sintezita dolĉaĵo por uzi aldonaĵo de manĝaĵo. Permeso kaj malpermeso, aŭ kondiĉa permeso varias laŭ speco de sakrino kaj celmanĝaĵo. Maljunuloj memoras, ke ili uzis en sia hejmo kiel unu el kondimento, sed ni ne longe vidis ĝin. Tial ne multaj homoj scias, ke ĝi estas uzata en prilaboritaj manĝaĵoj.

*2 bentoo

Japana portlunĉo. Pri bentoo, mi klarigis antaŭe sed ĉi tie mi parolu pri ĉiutaga afero. Kiam oni pasigas unu tagon eksterhejme, oni bezonas manĝi tagmanĝon. Plej parto de altlernejanoj portas bentoon, kelkaj aĉetas ĝin. Kiam patrino aŭ filino aŭ filo faras bentoon, multaj el ili ankaŭ pretigas ĝin por patro kiel ceteraĵon aŭ ĉefe por patro, ĉiuokaze la rezulto estas sama. Tiam estas la plej feliĉa momento de tiu tago, kiam oni malfermas bentoon. Tia rememoro restas longe en la koro de Japanoj.

 

*3 nori-folio

Norio estas manĝaĵo de Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo. Oni faras ĝin el kelkspecaj marherboj. En Japanujo, oni prilaboras ĝin kvazaŭ konfitaĵo aŭ seka paperfolio, nome nori-folio. Nori-folio estas bongusta kune kun rizo kaj oni faras nori-maki, envolvinte rizon kaj kelkaj legomoj. Aŭ onigiri kaj nori-ben estas populara manĝaĵo en Japanuo.
Vidu ankaŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Nori.

*4 tekka-miso

Ĝi estas unu el bonaj aldonaj manĝaĵoj al rizaĵo. Oni kuiras ĝin fritante sojfabojn kaj skrapitan lapon, aldonas misoon, sojsaŭcon, mirinon kaj sukeron.

*5 post la milito

Oni simple diras "post la milito" indikante "post la Dua Mondmilito." Onidire, loĝantoj de Kioto indikas per tiu vorto "post interna milito de Oonin(1467-1477)," kiu iniciatis la epokon Sengoku en Japanujo.

*6 sanontoo

Oni centrifugas sukeran akvon kaj unue akiras erigitan sukeron. Poste boldensigas restantan akvon kelkajn fojojn kaj akiras san-on-too(trifoe-varmigita-sukero)-n. Ĝi aspektas bruna pro kelkfoja varmigo, sed ĝi estas pura sukero. Ĝi estas pli kosta ol blanka sukero.

*7 koĵi

Unu speco de fermento, kiun oni uzas por fermentigi legomon. Fermentaĵo de diversaj legomoj estas unu el japanaj tradiciaj manĝaĵoj.



Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":