Iu somera tago kaj fulmotondro
Mi havas aferon, kiun mi rememoras kiam somero revenas. Tio estas rememoro de fore pasintaj tagoj.
En la 21a jaro de Ŝowa(1946), mi staris por la unua fojo sur la tero de la urbeto Hitaĉioomija en la gubernio Ibaraki. Tiu lokiĝas sur la linio Suigun, kiu estas fervojo inter stacioj Mito kaj Koorijama, kaj distancas 50 minutajn veturado de Mito, kiu estas sur Ĵoban-linio el Ueno. Tio estas lirika kampara urbo. Mi fariĝis tiam la dua klasa lernanto de elementa lernejo.
Hitaĉioomija fariĝis de urbeto al urbo per granda fuzio de municipoj en Hejsej, kiu okazis en la 16a de Heisej(2004). Mi pasigis knabinajn tagojn ĉi tie kun mia familio dum la 20aj jaroj de Ŝowa(1945 - 1955). Tie estis senstreĉiga regiono sed fulmo kaj tondro en somero estis teruraj. La norda parto de Ibaraki abundis je fulmotondroj en somero.
Tio okazis en la tago de Aŭgusto, kiam ni estis survoje reveni hejmen post kunvena evento de lernejo dum someraj libertempoj. Kiel kutime, kun kelkaj geamikoj, mi paŝis ludante tie kaj tie sur gruza vojo. Kredeble, mia hejmo distancis ĉirkaŭ 2 kilometrojn de lernejo. Gruzoj brilegis pro forta radio de somera suno. Ni paŝis plene ridadante aŭ eltirante herbojn kvankam aŭdiĝis foran tondradon. Dume ĉirkaŭo komenciĝis perdi lumon. Mi timeme rigardis supren. Ho, ve! Nigraj nuboj stariĝis ŝvelante unu post alia plenigante tutan ĉielon kaj aspektis kiel feroca tondro-dio rigardis suben. Baldaŭ fulmis kaj tondris tute ĉirkaŭe. Ni ekkuris dise. Ankaŭ mi ekkuris nudpiede prenante enmane miajn getaojn, kies rimeno rompiĝis.
Kaj grandaj gutoj de pluvo ekfalis kaj malsekiĝis mian vestaĵon. Mi plenforte kuris en nigriĝinta vojo. Miaj plandoj doloriĝis. Fulmoj sagis kaj sekvis laŭta tondro, kaj grandaj pluveroj bate kolizias kontraŭ varmigita tero. Post sovaĝa tondrado kaj fulmado, ĝi foriris foren foren muĝante "goro goro .... ." Poste, malvarmeta vento trapasas ĉambrojn. Rigardante okcidentan ĉielon, mi trovis belan sepkoloran ĉielarkon. Rememoro de ĉielarko, kiun mi rigardadis kun mia patrino, kiu estis en la ĝardeno.