Rememoro de iu somera tago
En somera tago dum irado survoje, mi renkontas florojn, kiuj fiere pavas sin sub bruliganta sunradio. Je tia okazo mi rememoras la somerajn tagojn de mia junaĝo kvazaŭ hieraŭan aferon. Pomponaj dalioj, kiuj kreskis ĝis alteco de maturulo, estis proksima flanko al la domo en la ĝardeno. Kiam la tempo venis, diverskoloraj floroj de ruĝaj, flavaj kaj ruĝaj kun pipro-salaj-makuloj, floris unu post alia. Apude floris kanaoj, kies ruĝaj kaj flavaj koloroj estis belaj kaj la folioj ankaŭ estis viglaj bone nutrite.
Mi ŝatis rigardi senĝene sidante sur engaŭao*1 efemerojn kaj papiliojn, kiuj flugis de floro al floro. Ĉe la piedo de tiuj floroj, malaltaj floroj, kiel balzaminoj kaj ĝardenaj portlakoj prosperis havante profunde ruĝaj kaj flavaj koloroj. Malantaŭ la domo, kie estis humida kaj iom ombrriĉa loko, floris irisoj. Kvankam malvasta ĝardeno, tie abundis je purpuraj kaj blankaj belaj floroj. Balzaminoj, post floroj, ekhavas ovoformajn fruktojn. Kiam mi pinĉis kaj premis ĝin, la ŝelo envolviĝas kaj etaj nigraj semoj elfalis*2. Nur tia bagatelaĵo amuzis min kaj mi ludadis per tio.
Dum someraj ferioj, taskoj de geknaboj post ellitiĝo estis faldi moskitoŝirmilon kaj malfermi ŝirmpordojn. Estis malfacile faldi moskitoŝirmilon, sed mia frato kaj mi luktis fari ĝin kaj apenaŭ plenumis.
Mi eniris en nacian lernejon en la 20a jaro de Ŝoŭa*3(1945), kiam la Dua Mondmilito finiĝis. Ni iris al la lernejo portante getaojn*4. La norda regiono de la gubernio Ibaraki*5 abundis je fulmoj en somero. Posttagmeze, survoje de hejmeniro el la lernejo, ĉirkaŭa pejzaĝo subite malpli lumiĝis. Levinte mian rigardon ĉielen, mi trovis bonzo-forman nubon*6 grizan kaj nigran fikse rigardas min. Mi ne volis vidi tiun teruran nubon, kiun plene kovris ĉielon, sed momenton post momenton ĵetante mian rigardon ĉielen, mi haste kuris nudpiede kun getaojn enmane. Gruzoj de la vojo ege doloris al mi la plandojn sed mi ne povis ne kuri ignorante ĉion.
Ĵus mi atingis hejmen, kiam surdiga tondro kaj grandaj pluveroj ekatakis nin. Plue mia patrino forte riproĉis min. Tondro de la patrino ankaŭ estis terura por mi, la knabineto.
"Se vi estus batita de la fulmo!"
Mi tute ŝrumpis pro la dua fulmo de mia patrino kun longa prediko. Nun, ankaŭ mi estas patrino, tial mi plene komprenas mian patrinon de tiu tago. Mi ankoraŭ nun rememoras la vizaĝon klare. Ŝi antaŭlonge forpasis. Mi diras elkore, "Dankon!".
Rimarkoj de tradukinto
Engaŭao estas parto de domo subtegmento fronte al ĝardeno. Ĝi aspektas kvazaŭ parto de mallarĝa ligna koridoro, sed ĝi estas sub la tegmento de la domo kaj tiel alta ol ĝardena tero kiel oni povas konforte sidi metante piedojn sur tero.
*2 la ŝelo envolviĝas kaj etaj nigraj semoj elfalis
Plejbone estas vidi filmeton de supran adreso.
Ŝoŭa estas japana metodo indiki jaron. Japanlingve "ŭa" aŭ "uo" povas stari kiel unu sendependa silabo.
Ŝoŭa estis ekde la 25a de decembro en1926 ĝis la 7a de januaro en 1984, kiam la imperiestro de Ŝoŭa surtroniĝis.
*4 getaoj
Getaoj estas unu el specoj de japanaj ŝuoj. Vidu bildon de supra retejo.
Ĝi similas al "zorio". Sed ĝi estas ligna plato kun "dentoj", kiu levas piedojn kelaj centimetrojn super la tero kaj kun rimenoj, kiuj tenas dikan piedfingron kaj aliaj piedfigrojn.
Ĝi estas tre agrablaj ŝuoj precipe en japana somero, kiam varmega kaj humida. Nuntempe, ĝi ne taŭgas por ĉiutaga uzo. Ĉar jam ĉiuj vojoj estis pavimitaj, ĉiufoje oni metas piedon surtere, laŭta kaj alta sono sonoras. Se multaj homoj paŝus portante ŝuojn, tie estus tre brua.
Tio estas unu el japanaj prefektujoj. Ĝi situas nordorienten de Tokio. Ĝi frontas al Pacifika Oceano oriente.
Bonzo-forma nubo estas kumulusnimbuso. Post tagmeze de somero, kiam estas tre varmege, itu nubo rapide kreskas supren kaj formas japanan budhisman bonzon. Poste ĝi kaŭzas subitan pluvegon kaj fulmon.