Horizontala stango kaj raŭpo kaj fulmo
Iun tagon, kiam mi estis preterpasonta la parkon, tie estis horizontala stango. Mi ne tuŝis ĝin dum longa tempo. Mi rememoris, mi ludis per ĝi en korto de elementa lernejo. Mi levis min supren antaŭen rondirinte, mi levis mian korpon kroĉinte unu kruron al la stango. Kian ĝojon mi sentis, kiam mi finfine sukcesis post ripetado de penaj provoj!
Mi forte tretis la teron ambaŭpiede, firme prenis la stangon kaj levis min per reaga forto, kiam mi subite faldas la streĉita korpo. Por antaŭen rondiri supren, mi rapide portas miajn krurojn kaj treti la teron por levi ilin kaj samtempe mi levas mian kokson proksime al la stango ĝis miaj kruroj falas trans la stangon. Kaj mia korpo nature staras. Aŭ kroĉante unu kruron al la stango, svingante la alian kruron kaj per tiu movforto, mi levas mian korpon supren. La vidaĵo de alta loko donas al mi momentan ĝojon. Kaj prenante dorse stangon ambaŭmane, piedbatas la teron forte kaj kroĉas levintajn krurojn al stango.
Mi memoras, ke la afero estis kiam mi eniris 50 jaraj aĝoj. Mi impulse provis supren rondiron antaŭan kvazaŭ mi estus infano. Mizere mi malsukcesis. Mi kelkfoje provis sed mia peza postaĵo ne leviĝis. Mi sentis, ke mi forlasis ie mian flekseblan korpon kaj senkulpan koron de infanaĝo.
Paralele al la horizontala stango, staris kelkaj ĉerizarboj en la korto. Dum mi dediĉis min al la ludo, foje raŭpo falis de la arbo kaj rampis sur mia dorso. Ankaŭ tiu ĉi estas unu el la neforgesebla rememoro. Miaj manplatoj havis malmolajn kalojn tiutempe.
En varmega somero, ĉerizarboj ŝirmis nin per la densaj folioj kaj en printempo, kompreneble, bela floro ĝojigis nin. Sed raŭpoj ŝatas ĉerizarbon kaj prunarbon, kaj ĝenis nin falante antaŭ niaj okuloj aŭ sur niaj dorsojn. Sed tamen ni ludis la horizontalan stangon malgraŭ la atakoj de falantaj raŭpoj.
Mi centriĝis al la ludo kaj ekscias, ke jam vesperiĝis. Tiam mi revenis hejmen rigardante vere ruĝiĝantan ĉielon. Foje, en someraj tagoj, kumulusnimbuso subite ekstaris kaj postkuris min. Timigite, mi fuĝis plenkure. Kaj apenaŭ alvenis hejmen nekaptite. Tuj sekvas terura tondro, fulmo kaj pluvbruo kaj ili pasis foren ĝemante goro-goro goro-goro. Duonlumo lumiĝis pro sunradio inter dika nubo kaj malvarmeta vento karesis miajn vangojn.
Mi nostalgie rememoras ĉiun scenon de iu somera tago.