Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Hejmloko, ŝanĝanta 

     Renkontante survoje daliojn kaj kanasojn sub forta somera sunbrilo, mi rememoras knabinajn tagojn kvazaŭ la afero de hieraŭ. Jena estas rememoro de iu somera tago de fora pasinteco en la 20aj jaro de Ŝowa(1926-1989).

     Malferminte la pluvŝildon de verando, mi trovis ekflori pompona dalio(globforma dalio), kiu kreskis ĝis alteco de matrulo. Blanka koloro miksiĝas en ruĝa, duoble-flora dalioj kun pipro-kaj-sala koloro. Nun ili ekprezentas sin. Ankaŭ apude de ili, altaj libere kreskantaj kanasoj ekfloris en grupoj de ruĝa kaj flava kololoj. Ili gaje kaj bele kolorigis ĝardenon matenan. 

     Ĉe piedo de ili, netuŝminoj kaj zinioj estis iom nepompa sed la figuroj firme staranta sur la tero aspektis bela kaj kuraĝa.

    Netuŝminoj faras malgrandan saketon de ova formo post kiam la floroj falis. Kiam mi metis tiun saketon sur la manplato kaj fingrobatis ĝin, la saketo sinvolviĝis kaj disverŝis fajnaj nigraj semoj.

     Pasinte urba parto de Hitaĉi-Oomija kaj suben irinte laŭ la deklivo, mi trafis la riveron Kuĵi. La fluo estis milda kaj la akvo estis pura. Mi prenis platan ŝtonon sur la riverbordo kaj ludis ŝtonsaltado ĵetante malgrandan ŝtonon. Ĉar estis interesa vidindaĵo, ke peza ŝtono saltadas sur la surfaco de akvo, mi daŭrigis ĝin de fojo post fojo. 

     Tiutempe, geknaboj kreis ludojn mem. Estis bagatela ludo, sed mi pasigis ĝojan tempon. Kvankam ni, lernantoj de elementa lernejo, estis malpermesate naĝi en rivero, knaboj de mez- kaj alt-lernejoj naĝis ĉirkaŭ la ponto. Sed tiu rivero, jam en dekkelkaj jaroj, amikino de la hejmloko parolis, ke grandaj kamionoj komencis forpreni gruzoj kaj sabloj. Nun neniu naĝas tie, ĉar la fundo de la rivero Kuĵi fariĝis profunda kaj danĝera.

     Nun elementa lernejo havas propran naĝejon kaj la situacio malsamas kun nia epoko, tiel ŝi diris. Mi jam delonge estas for de la urbo Hitaĉi-Oomija, sed ial lastatempe de tempo al tempo pasas mian koron nostalgian senton al hejmloko.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":