Terura s-ro fulmo
En la 21a jaro de Ŝova(1946), mi rifuĝis de Tokio al la kampara urbo Hitaĉioomija, kiu situas ĉirkaŭ unu horon distance de la urbo Mito per fervoja linio Suigun, kiu ligas la urbojn Mito kaj Koorijama. Mi, kiel knabino, loĝis tie dek jarojn kun familio. Ĉi tiu urbo estas en norda regiono de la gubernio Ibaraki, kaj fulmo estis abunda.
Mi ofte renkontis fulmon survoje de lernejo al hejmo. Ĉirkaŭo subite mallumiĝis kaj fora tondra sono "goro-goro" ekaŭdiĝis. Kiam mi rimarkis mallumiĝon, jam timiga tondrego eksplodis tuj apude. Vidante ĉielen, mi rimarkis, "Ho, nigra nubo kun terura formo fikse rigardas min!" Mi kuris kiel eble plej rapide al la hejmo. Mi apenaŭ atingis hejmen, kiam pluvo de grandaj eroj ekbatis la teron. La fulmo, kiu tondris en fora loko, jam aperis super mia kapo.
Tondro kreskante kaj tondregis kun fulmo. Orelŝiriga sonego minacis min. Mi rifuĝis en la kulvualon kun miaj fratoj.
Baldaŭ ĝi foiris kun sono "goro-goro." Nun mi sentas nostalgian kaj teruran rememoron de knabinaĝo pri fulmo.