Rememoro de vivo en norda lando kaj panja amiko
En aprilo de la 50-a de Ŝowa (1975), mi tretis la teron de la aerohaveno Ĉitose. La pejzaĝo, kiun mi spektis tra fenestro de trajno, kiu celas de la aerohaveno al Makomanai en la urbo Sapporo, estis tia, kia grize malpurigita neĝo nedegelita estis amasigita ĉe flanko de vojo. Rigardante tian pejzaĝon, mi supozis, ke printempo de norda lando estis ankoraŭ malproksima. Makomanai estas suda antaŭurbo de Sapporo. Ĉi tie estis iam paŝtejo, tiel mi aŭdis.
Sezono ŝanĝiĝinte en junio, floroj sinsekve ekprezentis sin. Siringo (alinome Lila) estas foliarbedo, kiun oni plantas en la ĝardeno, kaj malfermas sian palpurpuran floron en majo kun bona aromo. Tio venas portite de vento el nenie kaj tentas homojn agrable, kiuj paŝas en la urbo. Akacio kaj betulo, kiujn mi ne vidis antaŭe, estis fremdaj por mi kaj freŝigis mian senton.
En oktobro, malvarmo aldoniĝas. Fruktoj de sorpo fariĝas vivece ruĝa. Mia koro varmiĝis pro okulfrapa koloro de aŭtunaj folioj, kiuj ne same kiel Kanto, en kie mi kreskis. Najbare, troviĝis "Graciejo," kie oni okazigis Vintrajn Olimpikojn en Sapporo.
Tio estis la unua vintraj olimpikoj en Azio. Tie estis ankaŭ la loko, kie Janet Lynn, kiu estis monde konata kiel 'feino sur glacio,' brile prezentis sian arton. Tiam estis ne postlonge de la afero, oni parolis pri tio de tempo al tempo.
Kaj la prezentejoj de "Neĝa Festivalo de Sapporo," kiu okazas en februaro, estis Ĉefstrata Parko kaj Makomanai. Neĝaj statuoj, kiuj estis konstruita en tereno de Sindefenda Armeo, estis populara inter geknaboj kaj donis al ili multan plezuron. Larĝa glitadejo, kiun oni faris preminte neĝon, estis duoble granda ol tiu de parokoj en la urbo. Mi rigardis infanojn de antaŭlerneja aĝo, kiuj ankaŭ ĝojkriegis sur la glitadejo portante tutvesto. Gvidate de panj-amikino, kiel ni nominis patrinojn, kiuj sendas sian infanon al sama infanĝardeno kaj amikiĝis, mi ankaŭ vizitis Hicuĵigaoka-parkon. Kvankam fremda vivo en norda lando, estis ĝojplena danke al panj-amiko kaj mia juneco.
En mia juvelskatoleto, ne troviĝas diamanto nek safiro, la amkeco, kiu estis tiel naskiĝis, estis konservata sekure.