Apenaŭ atingis ĝis Ueno
Mi ĝojas, ke mi povis iri piede ekster la kvartalo Masago, ĉar jam estis proksimume fino de oktobro. Mi enfermis min en ĉi tiu ĉambro de mia apartamento en S-domo dum preskaŭ 3 monatoj. Mi naskiĝis en somero sed mi ne ŝatas ĝin. Mia amikino loĝanta en norda regiono envias min, ke mi loĝas en Ĉiba.
Mia amikino en la urbo Kitami en Hokkaido sendis al mi enirbileton por malferma ekspozicio de konkretaj pentraĵoj fare de grupo "Issuikai." Ĉar tiu estis la lasta tago de ekspozicio, mi devis iri tiun tagon kvankam delonge ne iris eksterdome pro ĵusa resaniĝo. Estis senprobleme, dum mi startis de la stacio K ĝis kiam mi postlasis la moviĝantan pasejon en la stacio Tokio. Por iri al Ueno, mi volis ŝanĝi linion al tiu de Tokaido, sed nerimarkinte, mi iris al elirejo al la kastelo de Imperiestro. Kiel iri al Ueno? Sed iel mi atingis al la stacio Ueno kaj finfine trovis elirejon al Ueno-parko, kiun mi ofte trapasis. De tie, mi povis iri al artmuzeo ne perdinte la vojon, ĉar mi bone konis la itineron.
Kiam mi alvenis al la enirejo de la malferma ekspozicio, mi sciis, ke longa vico troviĝis en maldekstra flanko, kiu estis por la ekspozicio de Van Gogh. Ĉar ties ekspozicia periodo estis longa, mi promesis viziti ĝin poste kun mia amikino. Mi serĉis pentraĵon "Forlasitan kabanon ĉe marbordo," kiun mia norda amikino pentris. Tre multaj pentraĵoj estis prezentataj en ĉi tiu ekspozicio. Kiam mi finfine trovis ĝin, mi jam ĉirkaŭiris ĉiujn ĉambrojn kaj budojn. Bedaŭrinde ĝi estis eksponita sur supra vico. Realisma pentraĵo aspektis kvazaŭ foto por mi, kiu rigardas de malsupre. Ŝi pripentris ĝin per tiel perfekta potenco, ke mi memoris personecon de aŭtoro. Mi agnoskis, ke ŝia fideleco al pntrobjekto des pli fortiĝis. Mi bedaŭris, ke tiu verko ne estis malsupra loko kaj mi ne povis rigardi ĝin per mia kutima alteco. Mi nur observis ĉefe pentraĵojn kun premiita etikedo, ĉar tro multe da pentraĵoj troviĝis tie.
Elirinte artmuzeo, kiel kutime, mi eniris en nacian muzeon. Mi nepre eniras tien kaj paŝas sur la promenada pasejo ene. Estus pli ĝoje, se mi irus kun mia amikino. Revenvoje, mi ne perdis vojon kaj revenis per la linioj Tokaido kaj Keijo. Tiun tagon, mi forte sentis mian malfortiĝon pro ĵus resaniĝinta stato kaj maljuniĝo. Kiam mi alvenis al la stacio K, mi sentis, ke tie jam fariĝis mia "hejmloko."
国際化 上野の山は 秋に入る 翠子
国際化 上野 の 山 は 秋 に 入る 翠子
kokusaika Ueno -no jama-wa aki -ni iru Midoriko
internaciiĝo Ueno<de monteto aŭtuno-n eniris aŭturo
Muzeoj de Ueno montras internacian etoson, aliflanke monteto tie montras jam komenciĝo de aŭtuno.