Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Berabou

     La vorto berabou-me*1! (stultulo, kreteno ks) estas la vorto, kiun Edo-anoj*2 insultas aliulon, laŭ japana vortaro. Ĝi estas uzata kiel titolo de taiga-dramo*3 de NHK*4. Spektante ĉi tiun dramon, mi ne komprenas, kio montras stultecon en ĝi, sed ŝajne tiu vorto estis ofte uzata en Edo-epoko. Mi spektas iom dubeme, ĉu la titolo taŭgas la enhavon de la dramo. Okaze de dramo pri malnova epoko, mi ofte perdas fluon de la rakonto, kiam la sceno ŝanĝas. En historio de Japanio, naskiĝo de libro per ksilografia presaĵo sendube faris novan epokon. Gravurinte sur ligna tabulo literojn kaj pentraĵon farita per peniko kaj inko, oni presas ripete pro akumuli plurajn kolorojn. Mi eksciis, ke tiu arto estas japana propraĵo.

     Antaŭ nelonge, merkrede, mi vizitis Tokio-muzeo en Ueno. En la parko kun fontano kutime viciĝas vendejoj en blankaj tendoj, sed tiam eĉ unu el ili ne staris kaj tie estis vasta kaj ankaŭ homoj estis malmultaj, tiel mi sentis. Sed antaŭ la celanta muzeo du vicoj da multaj homoj staris kaj atendis movon de antaŭa vico. Ene, spektantoj viciĝis pli dense kun neniu spaco. Ĉar verkoj estis malgrandaj ksilografoj, plue ili estis eksponitaj trans la vitra vando, mi spektis pintpiede streĉinte mian kokon tra aperto de antaŭaj altaj homoj. Klarigo estis ĉirkaŭ samgranda kun la verko mem, tion oni legas kaj ŝoviĝas al la sekva, do multe pli bezonas tempon por vidi ol spektado de okcidentaj pentraĵoj.

     Mi interesiĝis pri nigra konturo de la bildo. La dikeco de la linio estas tute konstanta. Ĉu ĝin oni desegnis per peniko, aŭ liniis laŭ iu speca liniilo? Min interesis ĉi tiun konstanta linio. Al mi plej impresiga verko estis ĉi tiu ksilografo kun mallarĝa nigra konturo sed mi ne rememoras la titolon. Kiel tiuj konturo estis esprimita sur ligna tabulo? Arto de gravuristo de ksilografo estas eminenta! Ne ĉiuj verkoj havas konturon, sed la nigra linio plej impresis min. Mi bedaŭras, ke mi eĉ ne memoras la titolon, tiel mia observado estis ne detala.

     Ĉe loko proksime al la elirejo, oni prezentis proceson por fari ksilografian verkon. Sed en la filmo, neniu klarigo pri konturo troviĝis nek en verkaro mi trovis verkon kun nigra konturo. Mi ofte pensas, ke mi tro atentas pri tekniko de japana pentraĵo kaj ksilografio. Multaj verkoj ne havas konturan linion. Unue oni gravuras nur konturo de bildo. Sekve, oni gravuras unu kolora presaĵon po unu koloro. Tiuj kolora presaĵo foje fariĝas pli ol 20. La originala bildo estas unika sed ĝi restas nenie.

 

木版画 馬棟(ばれん)を通る春雨絵 翠子

木版画 馬棟(ばれん)を 通る 春 雨 絵 翠子
mokuhannga baren-ŭo toru     haru        -same -e                Midoriko
Ksilografio     presilon   pasas printempa pluvo -bildo          aŭtoro
En ksilografio, multaj mallarĝaj linioj, kiuj esprimas printempa pluvo, pasadas tra la bareno*5(presilo por ksilografio)

 

Rimarkoj de tradukinto:

*1 berabou-me

"Berabou" havas signifon ekserordinara,kaj "-me" estas finaĵo, kiu montras malestimon.Tiel "berabou-me" estas vorto, kiu insultas homon. 

*2 Edo-anoj

Edo-anoj estas tiuj, kiuj loĝis en Edo(nuna Tokio).

*3 taiga-dramo

"Taiga-dramo" estas serion da filmoj, kiujn NHK  faras kaj elsendas dum unu jaro.
"Taiga" signifas "granda rivero." NHK komparas sian dramon kun granda rivero. Tio ja ne ĉiam sukcesa.

*4 NHK

NHK estas mallongigo de "Nihon Hoso Kijokai" (Japana Elsenda Asocio). Sola elsenda organo en Japanio, kiu leĝe havas rajton devige kolekti pagon de homoj, kiuj havas ricevilon de elsendo ne demandante, ĉu tiuj efektive ricevas la elsendon aŭ ne.

*5 bareno

"Baren" estas presilo por ksilografio. Oni metas sur gravuritan tabulon, metas farbon kaj paperon. Poste one frotas la paperon por transigi farbon sur tabulo al papero. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":