Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

 

Cirko

   En la komenco de decembro, mi iris spekti la grandan cirkon Kinoŝita*1, kiu metis sian tendon en la mara flanko de la nova stacio Makuhari-tojosuna, ĉar mia amikino donis al mi invitan bileton. La ludejo aspektis malgranda kupolo de ekstere pro tio, ke ĝi situis ĉe la fino de vicoj da grandaj konstruaĵoj de Aeon*2. Tamen enirinte mi trovis ĝin sufiĉe vasta kaj spektejo konsistis el kelkaj budoj ĉirkaŭantaj la scenejon.

   Mi ne povis bone vidi la tutan scenejon pro tio, ke granda fera globo por motorciklo estis fiksita ĉe la angulo, malsame al la ludejo, kiujn mi spektis en la cirko Kigure*3 kelkdek jarojn antaŭe en Hokkaido kaj en Kaŝiŭa post mi transloĝiĝis en la gubernio Ĉiba. Sed mi trovis, ke la motorcikloj estis 3 kaj mi ricevis fortan impreson ankaŭ ĉifoje kvankam dum malloga tempo.

   La plej impresita ludo estis trapezo sed mia oblikva rigardpozicio estis ne bona por mi sufiĉe ĝui. Ŝajnis al mi, ludantoj estis ĉefe eksterlandanoj. Mi bedaŭris, ke bestoj ne estis viglaj. Leono cirkulis ĉirkaŭ la ludejo, kompreneble en la kaĝo. Elefanto aperis. Ĉiuj aliaj bestoj ŝajnis mallevantaj sian kapon. Nur homoj vigle saltadis.

   Reveninte hejmen, mi zorgis pri la vivo de tiuj bestoj. La tute malsame al sovaĝaj bestoj, kies vivagadon mi spektas en televida ekrano, la vojaĝantaj bestoj kun cirko por montri spektaklon perdis viglecon kaj laciĝis, tiel mi sentis.

   Nuntempe, homoj manĝas bestojn, uzas motoron kaj kunvivas kun dorlotbestoj, subite mi sentas, ke ankaŭ homoj estis enĵetita en la nutroĉenan mekanismon. Modesta "Ŝoŭa" estis bona. Tian nostalgiaĵon mi de tempo al tempo aŭdas. Ni, kiuj travivis diversajn malfacilaĵojn ne deziras fariĝi tiel, kiel ĉi tiujn neviglaj bestoj de cirko. Estas espereble, ke akrobatoj de cirko estas pli rafinitaj, sed mi deziras doni pli riĉan vivkondiĉon al la akompanataj bestoj.

   Mi surprizis vidante reklamon, ke ĉi tiu Kinoŝita-cirko estas unu el tri grandaj cirkoj*4 de la mondo. Tio ankaŭ diras, ke la cirko jam festis la 120an jubileon post fondiĝo kaj unu sola cirko en Japanujo, kie oni povas spekti ludon de bestoj. Mi deziras vidi naturan viglecon de bestoj pli ol akrobaton de ili. Kio estas cirko? Mi iom hezitas paroli pri bestoj estu pli bonfartu, ĉar ni, homoj, manĝas bestojn.

道化師の鼻の赤さやナナカマド     翠子

道化師      -の  鼻       -の    赤さ      -や   ナナカマド
doukeŝi-no hana-no  akasa -ja   nanakamado
klaŭno<de  nazo<de ruĝeco ho  japansorpujo

Pro klaŭna nazo mi asociis l' ruĝon al sorpujnukso.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 la granda cirko Kinoŝita

En 1877, KINOŜITA Toĵuro fondis distran halon Asahi-za en Okajama. Poste en 1902, la kompanio ekludis akrobataĵojn. Onidire, ĉi tiu jaro estis la komenco de cirko Kinoŝita. Ĝi cirkaŭiras ĉefe tra la Japanujo kaj fojfoje vojaĝas eksterlanden. Lastatempe ili faras ankaŭ protektmovadon por socia medio. 

*2 Aeon

Aeon estas unu el du grandaj podetalaj kompanio. Nun ties ĉefoficejo staras en Makuhari, Ĉiba-gubernio.

*3 la nova cirko Kigure

En 1937, MIZUNO Isao iniciatis ĉirkon. La cirko naskis multajn populecon sed bedaŭrinde ĝifinis sian funkcion en 2010 pro financa problemo.

*4 tri grandaj cirkoj en la mondo.

Ili estas Cirka Korporacio de Rusa Federacio(Bolŝoja cirko), Ringling Bros. and Barnum & Bailey Circus kaj la Granda Cirko Kinoŝita. Sed bedaŭrinde Ringling-cirko likvidiĝis en 2017.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":