Tri tagojn por Diamanto-Fuĵi
La 21an de Februaro, mi intencis iri por spekti la diamanto-Fuĵi-on por la unua fojo. Sed foliuminte mian malnovajn taglibrojn, mi trovis vorton "Diamanto-Fuĵi" tri fojojn antaŭ kelkaj jaroj. Mia amiko, kiu ĉi-foje kuniris, parolis, ke unu el la tri mi efektive iris. Mi tute ne memoras.
Unuan tagon ĉi-foje, mi planis rigardi proksime al la ponto, kiu najbaras al Makuhari. Sed mi tute ne povis vidi la sunon kaj vane revenis kun bedaŭro.
La duan tagon, kiam mi iris al la plaĝo de Inage, amaso jam venis kaj antaŭe venintaj homoj vice sidis sur la deklivo kaj ĉe benkoj sur digo jam multaj homoj sidis kaj estis plena de fotistoj ĉirkaŭe. Mi sciis, ke ĉi tie estas la plej konvena loko por spekti "pintan diamanto-Fuĵi-on."
Je la 17a kaj 15 minutoj en la 22a tago, granda suno aperis sur la pinto de Fuĵi, kaj sensa oranĝkoloro disvastiĝis ĉirkaŭen. Tio ne estis klarforma "Diamanto-Fuĵi" kiel mi vidas en foto, por mi vidiĝis kiel ardanta pinto de Fuĵi, pro malfortiĝo de mia vidpovo. Kaj post sunsubiro, ĉielruĝo daŭris vaste etendiĝante.
Mi ankaŭ iris trian tagon. Domaĝe, mi ne trafis tiun scenon, ke la suno rulfalas laŭ la deklivo de Fuĵi, ĉar mi malfruiĝis pro tio, ke mi paŝe iris laŭ la rivero Hanami. Granda fuŝo! Rigardante dense oranĝan kontraŭan marbordon, mi paŝis sur la digo ĝis mi atingis la reirvojon, mi rimarkis, ke ne malmultaj homoj kun mallonga pantalono kuras sur la suba vojo.
Mi eksciis, ke ĉi tiu artefarita marbordo estas la plej longa en Japanio. La rekta distanco de ĉi tie ĝis la monto Fuĵi estas pli ol 130 kilometroj. Kaj ni havas 10 tagojn da ŝanco, kiam ni povas diamanto-Fuĵi-on trans ĉi tiu golfo.
太陽と月ひとつずつ 春間近 翠子
太陽 と 月 ひとつ ずつ 春 間近 翠子
taijo -to cuki hitotu -zutu haru mazika Midoriko
La suno kaj la luno unu >po printempo proksimiĝas aŭtoro
La suno kaj la luno vidiĝas po unu en la ĉielo. Jam printempo proksimiĝas.
Rimarkoj de tradukinto:
*La bildon faris Google AI Studio. Ĝi ne baziĝas sur foto.