Hamamasu
Du, tri tagojn antaŭe, kelkaj specoj de kukoj sub nomo "Hamamasu" alvenis al mi. La sendinto estas 60 jara sinjorino, kiu nun loĝas en la urbo Ebecu en Hokkaido. Ŝi naskiĝis en Hamamasu*1 kaj fininte devigan edukiĝon, ŝi laboris en fabriko de vestaĵo. Poste ŝi sendependiĝis kaj malfermis butikon ene de magazeno en la urbo Sapporo kiel man-produktanto de vestaĵoj, kies marko estas "Ĉakkman (zipo-homo)*1." Ŝi faras vestaĵon akceptinte mendojn. Ŝi posedas sennombrajn bobenojn da fadenoj. Mi aŭdis, ke ŝi ankaŭ tajloras kompleton de la kinoreĝisoro, kiu devenas de Hokkaido*2. Ĉar mi sendis al ŝi arakidon de Ĉiba*3 antaŭe, ĉi tiuj kukoj estas reciproko al ĝi, mi supozas.
Hamamasu, kie mi eklaboris por la unua fojo, estis la vilaĝo, kiu estis nomata 'izolita insulo en lando'. Tie estis la 2a klasa malfacil-atingebla loko, kiu situas du horojn da busveturado trans montetojn de mia naskiĝurbo Takikaŭa. Oni nomis homojn, kiuj estis asignitaj tie, forpelitoj al la malproksima insulo. Kiam mi deprimiĝis pro longa veturado sur montara vojo, subite malfermiĝis antaŭ mi la pejzaĝo, kiu vidigis brilantan markoloron trans la vasta kampo. Tio estis la golfo de Iŝikari en Maro de Japanio. La sento, kiu momente vekis min, gravuriĝis en la profundo de mia cerbo kvankam ĝi estis la afero duonjarcenton antaŭe. Mia laborejo estis malgranda baza lernejo, kiu konsistas el unu klaso ĉiugrade.
Kvankam mi estis novulo, mi devas fari hortabelon. Taskoj, kiuj mi ne lernis en studentaj tagoj nek spertis, aperis unu post la alia. Mi devis gvidi muzikon kaj fizikan ekzercon, pri kiuj mi estis mallerta. Por la unua fojo, mi vivis for de la gepatroj kaj devis kuirsi mem. Tio estis kvazaŭ alia mondo por mi. Mi nur spertis kromlaboro en studentaj tagoj. Ĉar tiel mi malŝparis tempon pri la aferoj, mi ne sufiĉe preparis por la instruado. Tion mi bedaŭras por la 20 geknaboj pri mia unua jaro kiel instruistino. La geknaboj jam estas matura civitano kaj kelkaj havas jam nepojn.
El la malproksima urbo Hamamasu, kie iam nur kampo kaj maro vastiĝis, nun manĝaĵoj kiel kukoj publikiĝas sinsekve kaj sentante paso de tempo, mi manĝis la tutan dolĉan kukon donacitan.
La filmo "Kanto de Kamui*4," (, kiun SUGAŬARA Hiroŝi*5 skribis filmdramon kaj reĝisoris filmadon) estos prezentata ankaŭ en Honŝu*6 en venonta printempo. Ŝi sendis donacis al mi la specialan bileton. Mi atendas, ke severa historia fakto de la gento en vere malvarmega norda loko.
ふるさとや雪にも耐える木造舎 翠子
ふるさと や 雪 にも 耐える 木 造 舎
Hurusato -ja juki -nimo taeru mok -uzou -ŝa
Naskiĝloko-ho neĝo kontraŭ eltenas ligne -farita -lernejo
Ho, en mia naskiĝloko, ŝajne malforta ligna lernejkonstruaĵo ankoraŭ staras eltenante ĉiujaran pezan neĝon.
Aldono: Ŝi diris, ke la marko "Ĉakkuman" devenas de zipoforma cikatro de operacio sur sia ventro.
Remarkoj de tradukinto:
Tia, kiel aldono de aŭtoro diras.
Hokkaido estas unu el japanaj prefektejoj. Japanujo konsistas el unu -to, unu -do, du -hu-oj kaj kvardek tri -ken-oj, nome, Tokio-to, Hokkaj-do, Kioto-hu kaj Oosaka-hu kaj 43 xxxx-ken, ez. Ĉiba-ken aŭ la gubernio Ĉiba.
Hokkaido estas la plej vasta kaj norda prefektejo en Japanujo.
Arakido produktata en la gubernio Ĉiba. Ni ĉiba-anoj kredas, ke la arakido de Ĉiba estas la plej bongusta en la mondo.
"Kanto de Kamui" estas Japana romana filmo.
Kinereĝisoro de "Kanto de Kamui".
Honŝu estas la plej granda insulo el japanaj kvar grandaj insuloj. Tokio situas ĉirkaŭ centro de honŝu. Pli orienta parto de Tokio staras norden kaj pli okcedenta parto kuŝas okcidenten.