Infanaĝaj ludoj kaj nun
Mi ludis saltantan ludon*1 kun mia familianoj kaj amikoj. Sur stelforma tabulo, ludantoj celas movi siajn pecojn al kontraŭa loko saltante super aliulaj pecoj. Ni povas ludi maksimume kun 5 homoj sed plej ofte mi ludis ĝin kun 2, 3 homoj. Tiu, kiu prenis kontraŭan lokon englutante pecojn de konkuranto plej frue, estas venkinto. Eksterdoma ludo estis saltoŝnuro, saltado kaŭĉukan ŝnuron, kenkenpa, kaŝludo, maricuki, ktp., mi pensas, ke plej parto de mia generacio spertis.
Kartludoj ankoraŭ nun estas ludataj estas sep vicigo*2, forigi maljunulinon*3, nerva kolapso*4, restas unu*5 ktp. Mi rememoras ilin nostalgie.
Mi ludis maĝangon inter ni 4 familianoj, kaj mi eksciis vortojn pon, ĉi kaj ron*6. Ĉirkaŭ meze de bazlernejo, mi aliĝis al konkuro de hjakunin iŝŝu*7, kaj fieris salte preninte grandan lignan karton kun la voĉo "Hi!"
La karto estis farita el ligno. Estis alloge, ke utao*8 estis presita sur la ligna karto per penike skribiaj kursivaj literoj. Post kiam mi transloĝiĝis en Ĉiba, mi sopiris rehavi la lignajn kartojn. Tial mi petis al mia nevino en Asahikava, ke ŝi sendu unu al mi, kaj ŝi trovis ĝin en granda magazeno tie. Mi sentis la karton multe pli malgranda ol tiu de mia memoro. Mi neniam ludis per ĉi tiuj kartoj en regiono Kanto*9. Mi ne uzas ĝin sed mi montras al miaj amikoj la hjakunin iŝŝu en skatolo.
Mi aliĝis al la "klubo de malnova ludo," kaj ludis supre menciitajn kartoludojn. Nuntempe, multaj kartoludoj estas ludataj.
Iun tagon, mi spektis en TV ekrano, unu knabo manipulas ludmaŝinon ambaŭmane apogante sin sur kanapo. Kaj mi rimarkis, ke unu junulo klinis sian kapon, por ke ĝi ne batu supran kadron de la pordo. Mi sentis korpa dimensio de Japanoj grande ŝanĝiĝis. La medio de nia vivo evoluis ĉiujare, ankaŭ pensmaniero fariĝis rekta kaj vivo direktas al multe malsama "estonteco" ol antaŭe, tiel ŝajnis al mi.
Kiam mi revenis de aĉetado, hieraŭ, apud enirejo de mia loĝantaro, knaboj ĉirkaŭis ŝajne iu specan ludon kaj rigardis ĝin. Kiam mi preterpasis ilin, ili kriis unuanime "Uŭaa!" Ankaŭ mi ekĝojis pro ilia ĝojkrio. Mi eniris en lifton.
じっと見る今は昔へ東風の空 翠子
じっと 見る 今は 昔へ 東風の 空 翠子
Ĵitto miru imaha mukaŝihe koĉino sora Midoriko
fikse rigardi jam al-malnovtempo orienta ĉielo
Mi rigardas en la ĉielo, kie blovas orienta vento, dum mi pensas, ke ĉio estas aferoj jam pasinta malnova tago.
Komentoj de tradukinto:
Saltanta ludo estas eble nuna diamanto ludo. La du ludoj estas tre similaj sed iom diferenca.
*2 sep vicigo *3 forigi maljunulinon *4 nerva kolapso, *5 restas unu
Ĉi tiuj ludoj estas specoj de ludoj per okcidentaj ludkartoj. En Japanio, kelkaj tradiciaj ludkartoj ekzistas kiel hjakuniniŝŝu, florkartoj, hundo-bastono-kartoj, militistkartoj ktp.
Ĉi tiuj vortoj estas terminoj en maĝangoludo.
Hjakunin iŝŝu estas japana tradicia kartludo. FUĴIŬZRA Teika (1162-1242) elektis po unu utaon el 100 eminentajn utaistoj de 7 - 13 jarcentoj. La leganto ĉantas la utaon vidante bildkarton kaj konkurantoj prenas etenditajn frazkartojn. Se konkuranto bone memoras la utaon, ili pova identigi la legitan karton per komencaj du, tri silaboj. Kelkaj kartoj identiĝas per komenca unu silabo.
Ĉar tiu ludo estas amuza kaj samtempe homoj povas tuŝi japanan klasikan literaturon, en multaj lernejoj, la ludo estas rekomendata.
Oni ofte dividas Japanion en 7 regionojn. Ili estas de nordo al suden, Hokkaido, Tohoku, Kanto, Ĉubu, Kinki, Ĉugoku/Ŝikoku kaj Kjuŝu.