Je sezono de artfajraĵo
Ankaŭ ĉi-jare, mi povis ĝui artfajraĵojn, kiujn oni lanĉas ĉe la marbordo de Makuari, sidante sur la verando de mia loĝejo. La granda fajraĵo vidiĝas super la antaŭa konstruaĵo krom triono de malsupra parto. La granda eksploda sono je la lanĉado ial aŭdiĝas de iom dekstra direkto, post kiam granda fajrfloro malfermis kaj petaloj estingiĝas. Tion kaŭzas, supozeble, multfoja reflektado de sono kontraŭ multaj loĝantaraj konstruaĵoj. Mi povas observi tuton de alte lanĉitajn fajraĵojn, mi ĝuas de la komenco ĝis la fino, krom la lastaj rigitaj artfajraĵoj, kiuj estas ludataj nur malalta loko.
La plej fortan impreson mi ricevis de artfajraĵa festo de Oomagari en la gubernio Akita. Mi spektis artfajraĵon de la rezervita sidloko por la unuafojo. Tio estis jam 20 jarojn antaŭe. Artfajraĵoj ekfloras preskaŭ rekte supere. Tial mi devis spekti ilin kuŝante surdorse kaj eviti falantajn brulrestaĵojn malfermante ombrelojn. Mi rememoras pli bone pri amason da homoj kaj malfacilecon revenvojon pro tro da densaj homoj ol tiuj artfajraĵojn mem.
Kiam mi intencis reveni kaj rampis sur la digon de la rivero Omono, tie longa vico da homoj etendiĝis al la stacio Oomagari de la fervoja linio Oou. Mi staris en la vico, de kie mi ne povis eĉ vidi la stacidomon, kaj mi atendadis unu horon aŭ du horojn, mi ne scias, nur atendadis longe ĝis povis entrajniĝi. Mi prenis speciale preparitan trajnon. Sed mi ne memoras kiom longe mi atendis ĝin, kia trajno ĝi estis, ĉu mi povis sidi, nek ĉu la vagono estis ŝtopita aŭ ne. Sed memoras, ke jam estis meznokto, kiam mi atingis mian tranoktejon, kiu estis 5, 6 minutojn da paŝado al la stacio Jokote, kiu distancas 30 minutojn da veturado de la stacio Oomagari.
Mi nun bedaŭras, ke mia rememoro restas forte pri alia afero ol la artfajraĵo, kiu estis unu el tri grandaj artfajraĵa festo en Japanio. La artfajraĵa festo allogas tiom multe da homojn, kiom akcidento povus okazi. Tiel forte tio pelas homojn per sia pompeco, beleco. Artfajraĵo estas la plej fascina pitoreskaĵo el ĉiuj someraj eventoj.
Mi efektive spektis nur artfajraĵojn de tri lokoj, kiuj estas ĉe digo de la rivero Iŝikari en Hokaido, ĉe la rivero Omono en Oomagari kaj ĉe marbordo de Isobe.
Mi petas al artfajraĵistoj vidigi al ni la granda floro en vespera ĉielo kaj aŭdigi la basan sonon, kiu vibrigas niajn ventroj por ĉiam. Mi volas iam vidi la proceduron ĝis la artfajraĵo lanĉiĝas.
大輪の花火が咲きてドーンが継ぎ 翠子
大 輪 の 花火 が 咲き て ドーン が 継ぎ 翠子
Dai -rin -no hanabi-ga saki-te "doon"-ga cugi Midoriko
grande-rond-a artfajraĵo floris la sono sekvas (aŭtoro)
Granda floro de artfajraĵo etendiĝas kaj poste alvenas eksploda sono.