Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

La memora artmuzeo Kawamura kaj la ĝardeno

     Mi eksciis, ke ĉi tiu artmuzeo estos fermita je la fino de marto ĉi-jare. Mi neniam eniris ĉi tiun artmuzeon ĝis nun, kvankam mi fojfoje vidis ĝin en dekstra flanko. Mi ĝuis promenadon ĉirkaŭ la lageto, kiu havas duonlunan formon kaj kie naĝas cignoj, direktante min al la loko, kie donas al mi senton kvazaŭ profundo de arbaro, kaj en printempo, mi iras tra arbusto de kolzfloro kaj atingas la placeton, kiu estas ĉirkaŭita de ĉerizarboj. Mi foje etendis maton sur gazono kaj manĝis bentoon(porteblan tagmanĝon) sur ĝi.

   Dekstre de la lageto, estis flanka vojo, kiu estas fermita kutime kontraŭ ordinaraj vizitantoj, sed en majo, ni povis malrapide paŝi tra vicoj da Kurume-azaleoj. Ĉi tiu speciala pado gvidis min al la elirejo de la lageto al rivereto, trans la rivereton tretante ŝtonojn en ĝi, mi levis miajn okulojn laŭ la deklivo, tie troviĝis vicoj da plorĉerizarboj. Mi pensis, ke tie estis la plej profunda loko de la parko, mi plene ĝuis la ĉerizojn sidante sur la benko. Mi havas tian memoron.

     Ĉu nur muzeo estos fermita? Estas skribite, ke ĉi tiu ĝardeno malfermiĝas de la 9a kaj duono ĝis la 17a. Kiel fariĝos ĉi tiu bonega promena pado poste? Havante tian demandon, mi aĉetis muzean bileton por la unua fojo. Mia akompanato estis por la dua fojo kaj diris, ke vizitantoj antaŭan fojon estis malmultaj. Ĉi-foje vizitantoj estis tiel amase viciĝinta kiel kelkfoje haltigita eniri. Grupoj, kiuj venas per buso de la stacio Sakura, familioj, kiuj veturas per aŭtoj, ĉiuj celas la muzeon. Hontinde, mi aĉetis la bileton por la muzeo unuan fojon. Mi fojfoje vizitis ĉi tiun ĝardenon sed unuan fojon mi eniris en la pagendan muzeon. Mi supozas, ke mi paŝis tra preskaŭ ĉiujn promenajn padojn.
     La konstruaĵo estis komplekse farita, al mi ŝajnis. La unua kaj la dua etaĝoj estas ekspoziciejoj kaj troviĝis ŝtuparoj, kiuj ŝajne kondukas nin al la tria kaj la kvara etaĝoj sed fakte ĝi estis du etaĝa konstruaĵo. La fama verko, kiujn ni ofte vidas en artlibroj, troviĝis sur la unua etaĝo. Precipe, "Portreto de viro en larĝranda ĉapelo" de Rembrandt havis propran ĉambron. Mi ĝojis trovinte pentraĵojn de Renoir, Monet, Chagall kaj Ernst, kiujn mi vidis en artlibrojn. En la supra etaĵo estis modernajn verkojn kaj mi preskaŭ ne rememoras la titolojn. Sur kanvaso de pli ol 200a grandeco*1, tiaj bildoj, kiaj ne havas formojn sed nur kolorojn, estas multaj kaj mi ricevis impreson de modernajn bildojn forte, bedaŭrinde.

     Miaj bildoj, kiujn mi mem pentris ĝis nun ankaŭ ne povas diri konkretajn. Tial mi ne rajtas malestimi ilin. En mia ĉambro, mi delonge metas unu mian bildon de 30a grandeco, kiu estas duone konkreta kaj mi mem ŝatas ĝin.


白鳥の水面の輪追う 散策路     翠子

白鳥 の 水面 の 輪 追う 散策 路 翠子
ŝiratori-no      mizumo      -no  wa   wo  ou           sansaku-ro        Midoriko
cigno   -estas  akvsrufaco>sur ringojn   postkuras promen -pado    Aŭtoro
Mi promenas sur la pado laŭ la lageto, kie cigno faras akvan ringon, kiun mi akompanas per mia rigardo.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 200a grandeco

Ĉi tiu estas japana maniero montri grandecon de bildo. Normale oni diras per alfabeto kaj numero. Numero montras grandeco de pli granda latero de rektangulo. Alfabeto havas 4 specoj de F, P, M kaj S. Ili montras malpli longo de granda latero. 
Ĉi tie 200a grandeco montras 2590 mm larĝa.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":