Ĉu Makuhari aŭ Inage?
Lastatempe, mi ofte iras al Kajhin-Makuhari kaj Inage-Kaigan por butikmado kaj samtempe por multigi paŝnombron. Lastaj kelkaj tagoj, pro alta temperaturo, mi nur iris apudaj magazenoj kiel Aeon kaj ene de la stacio Kemigawahama, sed hieraŭ, mi aŭdacis iri al Makuhari. Sub temperaturo pli ol 30 gradoj, mi estis preta por okazo, kiam mia korpo havos ian malbonon, per meti kroman monon en la monujo kaj ne forgesis porti karton de “Otona-no-kjuĵicu*1”(ferio de plenkreskulo), tamen, mi ne emis preni trajnon kaj kiel kutime mi paŝe iris kaj revenis. Mi ĝojis, ke mi povis reveni hejmen kiel kutime ne haltinte survoje, kvankam mi ŝvitegis kaj la dorsosako estis plenplena de aĉetaĵo. Mi malofte havas akompananton, do, mi silente paŝadas sola.
Placo fronte de la stacio Kaihin-Makuhari estas vasta kaj donas al mi liberan senton. Bushaltejo al flughaveno viciĝas vojaĝontoj kun granda valizo. Ili nostargile memorigas al mi miajn iamajn vojaĝojn. Aliflanke, ĉirkaŭe de la stacio Inage-Kaigan, elirintoj el la trajno de Keijo-linio, amase venas kaj disiĝante al la magazeno Aeon kaj direkto de loĝantaro. Ĉu mi bonŝance povos trovi neston de hirundo ankaŭ ĉe ĉi tiu stacio? Mi atendis tion, ĉar mi por la unua fojo vidis tion ĉe la stacio Kemigawahama. (Antaŭ nelonge, oni gvidis min por vidi ĝin kune. Mi volis mencii kortuŝon de tiu okazo.)
Kiel mi antaŭe diris, mi ricevas telefonvokon de kunklasana amikino, du-tri-foje ĉiumnate. Ĉar ni babilas pli ol horon, miaj poŝtelefo kaj orelo kune malsekiĝas pro ŝvito. Ŝia maksimo estas, ke kontakti pli ol tri homojn ĉiutage. Mi miras, ke ŝi praktikas tion pensante des pli grava laŭ sia aĝiĝo. Mi pjeje agas sola, tio des pli malriĉigas mian povon konversacii. Mi rememoras tion ankoraŭ nun, ke en mia raportokarto de elementa lernejo, mia ĉambra instruisto skribis, “Babilema.” Ho, mi menciis tion por la dua fojo. Iomete hontinde ...
世界史の高校番組 夏に入る 翠子
世界史 の 高校 番組 夏 に 入る 翠子
Sekaiŝi -no koukou -bangmi nacu -ni iru Midoriko
Mondhistrio<de altlerneja programero somero<en iris Aŭtoro
En programserio de mondhistorio por altlernejano, komenciĝis aparta programoj por somera periodo.