Mia naskiĝloko, Asahikaŭa--- Vintro en norda lando
Mia naskiĝloko estas Asahikaŭa en Hokkaido. Kiam vintro venas, mi rememoras 'longan vintron,' kie mi pasigis tagojn kovrate de neĝo.
Matenon en la 8-a de marto, neatendite, mi spertis neĝon en Ĉhiba. Grandaj flokoj da neĝo, kiun mi delonge ne vidis, falis dancante sur la verandon. Tiuj estis nekutime ortoangula je 3 kaj 5 centimetrojn larĝa kaj longa. Plej parto de ili tuj malaperis ien for blovite de vento, vidiĝis preskaŭ neniu floko, kiu falis rekte teren, kaj same kiel falantaj petaloj, dancis kaj malaperis. Danco de ĉi tiu mateno finiĝis jam je la 8-a horo, kvazaŭ nenio okazintus.
La sezono de neĝo en Asahikaŭa estas longa. Ĝi daŭras de novembro ĝis aprilo. Ĝi estas seka. Neĝo sur la kapo kaj la ŝultro falas facile, nur se mi frapetas mane. Tial, neniu ŝirmis sin per ombrelo en vintro. Kiam la temperaturo rapide malaltiĝas, antaŭaj haroj, brovo kaj okulharoj glaciiĝas per mia elspiro kaj mi fariĝas blankharara homo.
Kiam televidilo ankoraŭ ne estis, mi iris al publika banejo tuj apude de mia hejmo en la silvestra vespero. Survoje, lumo el ampolo kun malgranda ŝirmilo, reliefigis falantajn neĝflokojn oranĝkolore kiel sparkoj de fajraĵo kvazaŭ ili gratulas venontan novjaron. Tian scenon, kiun mi rememoras, revenas en mia imago. Februaro estis plej severe malvarma tempo. Mi aŭdas, ke lastatempe, la malvarmeco iom iĝis milda, sed en la mezo de vintro, ambaŭflanke de la vojo, neĝo estas alte akumulita kaj tio tre mallarĝigas vojon. Ni ŝtopas breĉojn de domo por ne enigi malvarman aeron kaj metis varmakvujon en lito.
En mallonga somero, mi frekventis ludi ĉe riverbordo de Iŝikari, kiu fluas tra mezo de la urbo Asahikaŭa. Trans la riveron la historia ferponto Asahi ligas nordan kaj sudan bordojn de la rivero. Oni konstruis ĉi tiun ponton per fermaterialo, kiu estis enportita de Germanio, kaj kompletis en la 7a jaro de Ŝova(1932) 4 jarojn post la ekkonstruo. Ĝi estas 250 metrojn longa kaj 18 metrojn larga. Meze de la vojo kuris tramo, kiu estis la plej norda tramo en Japanio, kaj mi memoras veturis en ĝi kun kotizo de 15 enoj. Sed ĝi ĉesis kuri en la 31a de Ŝova(1956) pro malmultiĝo de uzantoj.
Oni atingas al stacion Asahi tra ĉi tiu ponto Asahi en 2 kilometroj laŭvoje. Ĉar Asahikaŭa estas centro de fervoja sistemo en Hokkaido, fervojoj etendiĝas ĉiu direkten de tie. Somere, tiu loko tre prosperis pro "krab-tribo," junaj vojaĝantoj. Tio respondas al nuntempa tornistra vojaĝanto. Tiutempe, ĉar gejnuloj portis grandan okrkoloran tolsakon kun grandaj poŝojn ambaŭflanke, ili devis trapasi la biletpordegon, turnante sian korpon flanken. Tiel ili estis nomata "krab-tribo." Multaj vojaĝantoj pasis dum printempo ĝis aŭtuno, kaj strato antaŭ la stacio prosperis. Poste, de ĉi tiu stacio ĝis rondira vojo apude de la ponto Asahi, ĉar multaj vendejoj viciĝis, ĝi estis nomata parko de butikumado. Tie la nomo estis uzata por la unua nomo en tuta Japanio.
Kiel alinomo de Asahikaŭa estas la urbo de riveroj, multaj riveroj, grandaj kaj malgrandaj, fluas en la urbo. La nomo de la urbo devenas de nomo de unu el la riveroj estis ainu-lingve "la rivero de la suno." Ĉe la piedo de la monto Daisecu fluas la rivero Iŝikari, kiu trafluas la urboj Kamikaŭa en la baseno Kamikaŭa, Asahikaŭa, Fukagaŭa, Takigaŭa, Sunagaŭa kaj atingas la golfo de Iŝikari. Ĉi tie -kaŭa aŭ -gaŭa signifas 'rivero.' Mi forlasis mian naskiĝlokon jam 50 jarojn antaŭe. Oni adiaŭis min dirantes, "Ho, Ĉiba! Enviinde!" Sed ŝajnas, ke mi ankoraŭ uzas idiomon de Hokkaido daŭre post duonjarcento.
捨つることを投げると言うや雪の郷 翠子
捨つる -こと -を 投げる -と 言う =や 雪 -の 郷 翠子
sucuru -koto-ŭo nageru-to iu -ja juki -no sato midoriko
forlas -i -(n) ĵeti -tiel nomas ja neĝo<de vilaĝo (aŭtoro)
Mi esprimas tion 'ĵeti' en mia hejma idiomo, kion oni diras 'forlasi' ĉi tie.