Floro de Februaro kaj la ponto Asahi
Clover
Februaro: kiam oni estas la plej ligita*1 de malvarmego en norda lando. Ĉar ĝi estas jam pasonta, mi telefonis al mia granda bofratino en mia hejmurbo Asahikava.
"Ĉu vi estas ligita?"
"Ne. Certe estas malvarme, sed nur minus kelkaj gradoj."
Tiel ŝajnas, ke estas pli alta temperaturo ol kiam mi loĝis en tiu regiono. La domo de frato ekipas peĉika-fornon*2, kiu estas hejtita de petrolo. La domo situas en iama nov-loĝkvartalo*3. En pli severe malvarma vintro, mi foje vidis hejti per kroma petrola forno, sur kiu oni rostis bataton. Sed ankoraŭ nun, neĝas kiel kutime kaj mia fratino forigas neĝon de enirejo ĝis rando de ŝoseo.
Mi memoras, ke ni spertis fortan neĝfalon du fojojn en ĉi tie, Ĉiba, kaj tiam mi malfruiĝis alveni al mia laborejo. La unua fojo, la aŭto, en kiu mi estis kunrajdanta, malsukcesis rampi al la supro de la ponto, kiu iras trans la nacian ŝoseon la 14a. Kiam mi finfine atingis la laborejon, kamaradoj fikse rigardis min riproĉe. Okaze de la dua forta neĝo, mi paŝis priremante neĝon*4 per longaj botoj, kiujn mi malofte portas, ĝis profunde de kvartalo Takasu laŭ la fervojo Keijo. Tiufoje, neniu vidis min riproĉe pro sufiĉe multa neĝo.
La plej freŝa impreso pri neĝa tago ekloĝante en la gubernio Ĉiba estis, ke homoj, kiuj paŝas vojon etendante ombrelon. Mi ne uzis ombrelon en vintro en Hokkaido antaŭ duonjarcento. Neĝo tute falas sarasarae*5, se mi frapetas patapatae*6 mian kapon kaj ŝultrojn. La plandoj de la longaj botoj sonoras kjucc-kjucce*7 kiam mi paŝas. La antaŭo de la hararo frostiĝis pro elspiro kaj eĉ infanoj fariĝas blankharuloj. Kiam ŝvitante post longa paŝado, oni levigas vaporon el sia korpo. Mi nostalgie rememoras tian scenon.
En la urbo Asahikava, estas la historia ponto nomata Asahi, kiu havas 225 metrojn da longo, kiu situas ĉe la kuniĝa punkto de du riveroj Iŝikari kaj Uŝabecu kaj kiu dividas ene kaj ekstere de la urbo. La garnizono de la tera defendkorpuso estis en la kvartalo Hokusei, kie mi loĝis, kaj mi aŭdis de mia avino, ke vico da korpusanoj bravaspekte marŝadis. Mi transiris sur la ponto al mia domo kovrinte mian buŝon per la gantoj en ĉi tiu vintro. La rusta verda arkforma fera ponto en neĝblovado, kiu kaŭzas neĝfumon ĉirkaŭ la ponto, estas ankoraŭ nun la simbolo de la urbo Asahikava. Mi ofte rememoras ĝin en vintro.
アーチ橋雪吹き上げつ戦車行き 翠子
aĉi-baŝi juki-huki-age-cu senŝa juki Midoriko
アーチ橋 | aĉi-baŝ | Sur la) arkforma-ponto |
雪吹き上げつ | juki-huki-age-cu | eĝon-blov-lev-inte |
戦車行き | senŝa juki | milit-veturilo-iris*8 |
Sur arkforma ponto, neĝon blov-levinte tanko iris*8.
remarkoj de tradukinto
La deveno de loka esprimo de Hokkaido "ŝibareru" havas kelkajn klarigojn. Unu el ili diras, ke oni estas ligita je korpo pro tro da malvarmego. Mi prenis ĉi tiun klarigon por traduki la vortumon.
*2 peĉika-forno
Ĝi estas rus-devena hejtilo. En Japanujo, ĝi estas uzata en Hokkajdo. Ĝi havas fornon por kuiri kaj longan fumtubon malantaŭ brika muro por varmigi muron.
Nov-urbo estas nova loĝkvartalo, kiu estis projektata de Ministerio de Tero, Infrastrukturo, Transporto kaj Turismo. En la urbo Asahikava, 10 novurbo estis konstruita de 1963 ĝis 1987.
Kutime oni remas sur akvo de rivero, lago aŭ maro. Sed en Hokkaido oni paŝas kvazaŭ remante per longaj botoj en la neĝo, kiu akumuliĝas profunde.
Ĝi estas onomatopeo por la seka kaj malpeza tuŝsento. Oni ankaŭ diras la senton "saracc," "sarari." Per duobligi la sonon "sara," oni montras fluantan impreson de seka malpeza objekto.
Ĝi estas ankaŭ la onomatopeo, kiu montras aspekton aŭ sono de frapetado. Oni malofte uzas "pata," sed kutime diras duoble "patapata."
Ĝi estas onomatopeo por montri akran mallongan sonon de frotado "kjucc." Kiam tiu sono ripetiĝas, oni diras "kjucckjucc."
Ĉi tiu hajko finiĝas per verbo de daŭra formo al verbo, adjektivo ktp. Oni sentas, ke post la fino, iu vorto estis kaŝita. Eble ĉi tie daŭros helpverbo por montri perfektiĝo de la ago.