Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Rememoro: Rendevuo kun malgranda simio

     Mi ne povas rememori la nomon de la malalta monto, kie mi renkontis malgrandan simion. Tiu sceno, tamen,  reviviĝas ripete en mia cerbo. Mi pensas, ke iam antaŭlonge mi skribis pri sama afero. Antaŭe, mi ofte vizitis sola malaltajn montojn. Dum tia vizitado, mi renkontis malgrandajn bestojn de tempo al tempo. Aparte el ili, mi havas neforgeseblan rememoro. Ĝi esttas, ke mi piediras paralele akompanate de malgranda simio kelkdek minutojn. Tiutempe, mi renkontis familion de cervo, ĉirkaŭirante 5-a stacio de Monto-Fuĵi al horloĝa direkto sed ili montris nenikun afablecon kaj malaperis for en arbaron. Post tia okazaĵo, mi vizitis iun malaltan monton kaj revenvoje la afero okazis. Mi ne notis ĝin, kaj mi ne povas rememori la nomon de la monto. Sed mi delonge ne povas forgesi la renkontiĝon kun unu malgranda simio.

    Revenvoje de sola montirado, mi rimarkis malgrandan simion, kiu paralele akompanas min de branĉo al branĉo inter maldekstraj arboj. Kvankam tiu renkontiĝo okazis jam delonge sed mi tiel fote impresite, ke mi eĉ sonĝis ĝin. Bedaŭrinde, mi ne rememoras la nomon de la monto nek la daton. Ĝi nur gravuriĝis en mia memoro sola. Tiu tago estis tiel hela, kiel mi ne sentis solecon pro sola montirado. Malgranda simio firme rigardis min de inter branĉoj kaj foliaroj de arboj kaj ĝi sekvis min de branĉo al branĉo laŭ mia irado.

     Se ĝi estus granda besto, mi singarde vidis ĝin sed ĝi estis tiel ĉarma malgranda simio. Mi imagis, ĉu ĝi perdiĝis de siaj gepatroj. Agordante kun mia paŝo, ankaŭ ĝi sekvis min lerte transirante sur branĉoj. Mi ne scias kiel alvoki al ĝi, kaj mi nur paŝis malrapide. Kial ĉi tiu malgranda simio akompanis homon sola? Mi ne estas bestamanto sed tiu afero ŝajnis al mi kiel tre natura renkontiĝo. Ĉu ni iru ĝis montpiedo kune? Kiam mi tiel pensis, parolado de kelkaj virinoj aŭdiĝis de malsupre.

     Mi haltis kaj atentis al la voĉoj de la aro. Ĵus tiam, la simieto malaperis el mia vidkampo. Pri ĉi tiu afero, mi eble iam skribis. Mi denove voli skribi pri la okazintaĵo. Aĝoj stakiĝas, memoro degelas. En tia stato, la afero estas grava rememoro.

山の無い平地に暮らしまた冬へ            翠子

山 の 無い 平地 に 暮らし また 冬 へ                          翠子
jama-no nai  heiĉi-ni          kuraŝi  mata      huju- he               Midoriko 
monto    sen  ebenaĵo<sur  vivas    denove vintro<al               Aŭturo
Mi vivas en ebenaĵo sen montoj, kie denove vizitas vintro. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":