Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Rozoj kaj Kvar

     Amara rememoro pri "Rozoj kaj Kvar" ankoraŭ nun de tempo al tempo fulme pasas tuŝetante mian cerbon. Tio okazis, kiam ni, du lernantinoj, eniris en la ĉambron de instruistoj post ĉiuj lecionoj por redoni klasan taglibron kiel deĵorantoj. Tiam ankoraŭ ne malpermesate eniri la ĉambron, ĉar ekzamena semajno ne komenciĝos ĝis kelkajn tagojn poste. Kiam ni metis la klasan taglibron sur la tablon de nia klasa instruisto, mi ekvidis bukedon da vere ruĝaj rozoj, kiuj ornamiĝis en malgranda bazo sur dekstre apuda tablo de juna instruistino. Ni malofte vidas rozojn proksime en norda lando, do, ni kriis senkonscie, "Ho, rozoj!"

     Estas neklare, ĉu ni jam lernis la vorton "rozo", ni du elvoĉis laŭte en instruista ĉambro. Ĝuste tiam, vir-instruisto tuj maldekstre stariĝis kaj kolere kriis al ni, "Kion vi faras!" Ni haste elkuris en koridoron, sentinte rigardojn de kelkaj instruistoj surdorse. Ĉiufoje mi vidas vere ruĝan rozon, mi rememoras tion kaj imagas niajn figurojn starantajn.

     Ankaŭ la nombro "four(kvar)," post unu, du kaj tri, fariĝis mian amaran rememoron. En leciono de angla lingvo, eble antaŭ ol mi fariĝis dua klaso de mezlernejo. Tio certe estis post la afero de incidento de rozo por mi. Mia pozicio estis tuj fronte de instruisto ĉe la plej proksima loko al la nigra tabulo. Mi ne memoras, kial mi fariĝis por tiu ordo, ke mi devis prononci "four(kvar)". Mi provis kelkfoje prononci "four", kiun la instruisto postuladis al mi, sed mia voĉo des pli fariĝis tiel strange, kiel eĉ mi mem rimarkis.

     Ĉar tiam mi estis klasa reprezentanto, mi estis tute humiligita, nun mi rememoras. Sed tiam mi penis iel akiri la vorton "En ordo!" de la instruisto. Se nun tion instruisto farus, mi plorante akuzus lin al la gepatroj pro turmentado kontraŭ mi. Mi devis esti impertinenta knabino kaj klasanoj rigardis ĉion de malantaŭ mi. La sekvan tagon, ankaŭ la post sekvan tagon, mi ŝajnigis fiere, kiam mi eniris en lernejon, do miaj familianoj nenion sciis pri la afero. La antaŭan tagon, klasanoj surpriziĝis pro la laŭta riproĉa vorto de la instruisto, "Vi havos nulon!"

     Fariĝis tia tempo en aŭtuno de la dua klaso de mezlernejanino, kia ŝanĝas figuron de knabino. Poste mi transigis lernejon, kaj tiaj okazaĵoj ankaŭ ŝanĝis min al milda lernantino, almenaŭ laŭaspekte.

     Tamen, mi ankoraŭ havas rankoron rilate al rozoj kaj kvar.


齢の数陽落ちぬ間に 米をとぐ 翠子

齢    の  数       陽    落ち     ぬ  間に   米     を  とぐ          翠子
Tiŝi -no kazu      hi     oĉi      -nu-mani  kome-ŭo togu            Midoriko
aĝo<de  nombro suno subiris-ne-dum   rizo   -n  lavas            Aŭtoro
Ĉar mi lavas rizon tiom da fojoj, kiom tio atingas nombron de mia aĝo, nun mi devas hasti kaj fini la lavadon antaŭ sunsubiro.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":