"Ŝogio" kaj "Goo"
En la infanaĝo, ni ofte ludis Hjakunin-iŝŝu*1 de ligna karto, ŝogipecoj*2, ludo per papera pjonpjon-saltigilo*3 kaj ludkarto kun kelkaj amikoj. Ni plej ofte amuzis nin per ludkartoj kiel 7-vicoj*4, maljuna servistino*5 ktp. Mi rememoras, ke mi ankaŭ ludis Hanahuda-on*6 kun la kvar familianoj.
Ŝogipecoj ne estis Ŝogi*7 sed la ludo, kie oni forprenas pecon de ŝogi alterne el la monteto de pecoj ne detruante la monteton. Ĝi donis timsenton al ni infanoj. Krome, ni ludis ŝogi-daoŝi*8 sed kian regulon ĝi havis, mi ne memoras.
Ĝoo*9 estas simpla konkurado inter nigra kaj blanka kaj mi sentis forman belecon en ĝi. Tiel pensante, ankaŭ mi deziris ludi kaj komencis en ĉi tiu aĝo kun 4 enkondukaj libroj enmane.
Bonŝance, mi povas ricevi lecionojn de instruisto de go-klubo ĉe publika kunvenejo. Mi ankoraŭ ne povas konkure ludi ĝin, ĉar malgraŭ tio, ke mi antaŭmeti eĉ 9 nigrajn ŝtonojn sed mi ne povas daŭre meti miajn ŝtonojn ĝis la fino. Kaj estas mirinde, ke ĉiuj formoj de ŝtonoj havas sian propran nomon.
Enkonduka libro diras, ke reguloj de goo estas simpla. Sed mi sentas ĝin komplika, ĉar kvankam spaco ekzistas estas okazoj, kiam mi ne estas permesata meti mian ŝtonon. Kaj estas mirinde, ke ĉiuj formoj de ŝtonoj havas sian propran nomon. Ekzemple, nikentobi, cuke, nozoki, kosumi, keima, kakeme, yose, atari, hanecugi, uttegaeŝi, oiotoŝi, cutegaeŝi, oiotoŝi, geta, ŝiĉou kaj "morti" aŭ "vivi" ktp.*10
Mi komencis lerni la ludon pensinte, ke ĝi estas nur konkurenco akiri spacon inter "blanko" kaj "nigro." Sed tro da forma nomo malhelpas ilin enkapigi al mi. Kvankam mi metas miajn ŝtonojn laŭ la enkonduka libro, mi ankoraŭ ne povas ludi memstare.
Historio de la goo estas pli longa ol ŝogio. Estas neatendite, ke, laŭ proksimuma esploro, virinaj ludantoj de goo estas pli multaj ol tiu de viroj. Mi surprizas spektante televidon pro tio, ke klasoj de goo kaj ŝogi por geknaboj prosperas kaj eĉ ekzistas profesia goisto kaj ŝogiisto ekzistas en baza- aŭ mezlerneja lernantoj.
Ŝoĝi finiĝas kiam Gjoku*11 estis finĉasita sed goo estas ne tiel simpla, ĉar foje oni nur scias kiu venkis post kalkulo de diferenco de unu ŝtono.
Ŝogi plejokaze unua movo estas dekstra Hu*12 sed goo kemence metas sian ŝtonon proksime al kvar angulo.
Lastatempe, mi pensas, ŝogi kaj goo estas la plej bonaj el multaj ludoj. Cetere, mi havas intereson pri lukto inter 8a grada ŝogiisto kaj samgrada goisto. Unua lukto faru per ŝogi kaj la dua per goo. Tio ne havas sencon?
初夏の陽や白の碁石の音響く*13 翠子
Ŝoka-no hi ja ŝiro-no go-iŝi-no oto hibi-ku Midoriko
Iun tagon de frua somero, sonoras la frapsono de blanka ŝtono sur la go-tablon.
Rimarkoj de tradukinto
Ĝi estas japana intelekta kartludo. Oni devas parkerigi 100 utaojn por plene ĝui la ludon. La ludo grupo konsistas le unu leganto kaj kelkajn luktantoj.
Sur la planko oni vicigas kartojn de utao. Leganto havas miksitajn bildkartojn.
Leganto laŭte legas la utaon vice responde al la bildkarto. Luktantoj prenas la ĝustan karton, kiun la leganto ĵus legis.
Veteranoj povas preni, kiam leganto elvoĉis komencan du, tri silabojn.
Ĝi estas la pecoj, por uzi ŝogio. Ĉiu peco havas sian langon kaj havas malsaman funkcion laŭ la nomo.
Mi ne vidis ĉi tiun ludon.
Ni ludis tonton-ludo. Mi kaj iu alia metas paperan sumoisto en la cirkolon skribitan sur la papera skatolo. Kaj ni frapetas la skatolon sonorigante "tonton." Kaj mi venkas la alian, kiam mia sumoisto faligas la kontraŭulon aŭ elpuŝas ĝin eksteren de la cirklo.
7-vicoj estas unu el popularaj kartludoj. Unue oni metas kartoj de 7. Kaj vice metas sian karton sekvante jam metita karto. Se oni ne havas ĝustan karto, oni devas ripozi. Tiel la plej frue forlasis sian karton estas la venkanto.
Ankaŭ ĉi tiu lodo esta populara ludo. Oni distribuas kartojn inkluzive de unu jokero. Komence, oni metas parojn sur la tablon el la distribuitaj kartoj. Poste, oni tiras unu karton el apuda ludanto kaj se ĝi faras paro kun sia karto, oni povas meti ilin sur la tablon. Kaj li tirigas unu al la alia apudulo. Tiel tiu, kiu metis tutan sian karton plej frue estas venkanto. Se oni havas ĵokeron, ĝi ne havas paron.
Hanahudao estas japana kartludo. La floroj de janualo ĝis decempro estas desegnita ĉiu sur kvar kartoj. Ni ludas per tiuj 48 kartoj. Tre variaj ludoj ekzistas.
Ŝogio estas unu el populara ludo. Ĝi estas ŝaktipa ludo. Multaj profesia ŝogisto ekzistas. Nun la genia ŝogisto Huĵii Souta estas plej ofte priparolata.
Ŝogi-aoŝi estas sama ludo kun domena sinsekva falado nur oni uzas ŝogipecojn.
Ankaŭ goo estas du homa ludo. Oni uzas ne rolhavajn pecojn sed nur nigrajn kaj blakajn ŝtonojn. Oni konkuras okupi pli vastan regionon sur la tablo.
*10 nikentobi, cuke, .... "vivi" ktp.
Ili estas ĵargonoj de Goo. Ni ne povas kompreni ilin, eĉ se ni aŭskultas klarigon pri ili.
Gjoku signifas valora ŝtono, nome juvelo, sed en la ŝogio, unu el du reĝoj estas gjoku. La reĝo kaj gjoku havas saman funkcion nur malpli altranga homo prenas gjoku-on.
Hu estas malplej altranga peco de ŝogio.
Ŝoka-no hi ja ŝiro-no go-iŝi-no oto hibi-ku Midoriko
初夏の陽や | Ŝoka-no hi ja | Frusomer-a tago ja |
白の碁石の | ŝiro-no go-iŝi-no | blanka<de go-ŝtono<de |
音響く | oto hibi-ku | sono sonor-as |
Iun tagon de frua somero, sonoras la frapsono de blanka ŝtono sur la go-tablon.
Ĉiufoje, unu el la ludantoj metas sian ŝtonon sub la tablon, akra sono sonoras. La sonoj aŭdiĝas al homo diversnuance laŭ vetero, humoro aŭ aliaj etosoj.