Altira restracio
Post emerito, mi plu laboris , ĝis 64 jara, sed du monatojn antaŭe de la lasta tago, unu konato proponis alian laboron por mi. Ĉar mi ne havis apartan planon, mi danke akceptis ĝin. Survoje al la laborejo, mi trairis loĝkvartalon, kiu estis inter du ŝoseoj kaj pasejoj. Tiu itinero estis agrabla, ĉar aŭtoj malofte kuras. Ĉe unu krucvojo de tia pasejo, staris iom granda domo kiel japana loĝdomo. Mi observis ĝin de diagonala pozicio de la krucvojo. Do, kiam mi diras dekstran vojon, ĝi kuris orte kontraŭ ŝoseo apudo parko, kaj maldekstra vojo, ĝi kuris paralele kun ŝoseoj.
La domo estas blanka du etaĝa ligna konstruaĵo de okcidenta stilo. Sed jam iom aĝis kaj kadukiĝis. Ĝi havis formon de kuniĝigitaj du gablostilaj domoj, kies bazoj estas ĉiu kvadrataj. Ĉefa gablo frontis al dekstra vojo kaj vica gablo frontis al maldekstra vojo, nome, ili kuniĝis ĉe malantaŭo de ĉefa kaj flanko de vica. La unua etaĝo de la ĉefa gablo estis farita kiel restracio. La ĉefa parto fronte al ambaŭ vojoj estis iomete ŝirmita de barilo kontraŭ enrigardado sed eble oni povas scii, ĉu homoj estas en la restracio aŭ ne, ĉar la barilo estis farita de longaj lignaj tabuloj, kiuj sufiĉe havis spacon inter ili. Cetere, la barilo ne havas akran angulon pro tio, ke la angulo de krucvojo estis vaste deprenita, eble por fari bonan formon, oni intence malgrandigis la terenon.
Ĉe la maldekstra flanko, ekzistas malgranda ŝtuparo por supreniri sur balkonon, kie malgranda nigra tabulo, tablo kaj kelkaj seĝoj estis metitaj. Super la teraso, etendiĝis aldona tegmento el bruna ligna kadro kaj travidebla tabulo, kiuj estas eble el akrilaj platoj. Kaj trans la teraso estis pordo al la restracia ĉambro. Ĉe la piedoj de la bruna ligna barilo, estis multaj florpotoj, en kiuj , kiaj floroj estis, mi tute forgesis.
Ĉe malantaŭ la vicdomo, estis aŭtoj de Volkswagen kaj BMW. La lasta de tempo al tempo ne estis tie , dum Volkswage ĉiam estis. Do, ĉi tiu domo iam estis restracio de germana etoso.
Iun tagon, kiam mi preterpasis tie survoje hejmen, menuo ĉe enirejo al teraso estis skribita per kreto. Mi ne scias nomojn de la kuiraĵoj sed pro la malmultaj linioj, tiuj estis sendube menuoj dum nur tiu tago. En la ĉambro, lampoj estis ŝaltitaj kaj kelkaj homoj moviĝis. Ho, ĉu ĉi tiu restracio ankoraŭ funkcias! En la ĉambro, kelkaj mezaĝaj virinoj gaje babiladas. Ne, mi ne povis vidi , kiaj homoj estis tie, ĉar mi ne povis vidi vizaĝojn de la homoj tra la fenestro nek aŭdi voĉojn de la homoj. Mi nur imagis.
Post tiam, mi vidis kelkfoje, sed ne ofte, ke la restracio estis malfermita. La malnova restracio allogis min sed nur pro scivolemo, kiam ĝi malfermiĝas, kiel oni rezervas, kiaj homoj rajtas eniri, aŭ ĉu unuopa kliento rajtas eniri.....ktp.
Mi ne havis kuraĝon eniri en la etoson de kvazaŭ sekreta asocio kaj tiel hezitante, mi perdis eblecon eniri tien. Ĉar mi rezignis labori ĉe la laborejo, kiam mi fariĝis 70 jara. Ho, mi preterpasis la restracion dum 6 jaroj!