Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Amaŝoku-o kaj 50 senoj

 

  Estis kuko nomata amaŝoku-o*1. La prezo estis po 3 enoj por duopo. Povis esti 5 enoj sed por konveno al mia rakonto, mi decidu, ke ĝi estis 3 enoj. Mi neniam gustumis ĝin. La koloro similis al "madeleine*2." Sed preskaŭ ĉiu bakita kuko havas similan koloron al "madeleine." La formo estis tiu de kunpremita konuso, pri kiu mi estas certa.

Dum kelka tempo post kiam mi edziĝis. Ni, mia edzino kaj mi, kunvivis pace sen notinda kverelo. Iun tagon, mi diris, "Estis amaŝoku-o, ĉu ne?" La edzino respondas, "Jes, jes, ĝi estis!" Mi plu diris, "Mi ne povis aĉeti ĝin unuope. Mi devis aĉeti ilin nepre duope." Sed ŝi respondis, "Ĉu? Mi aĉetis ĝin unuope."

La respondo iniciatis disputon. Komence, mi diris milde, "Ĉu vi ne mismemoras pri ĝi?" Sed ni iom post iom ekscitiĝis, ĉar ne ŝi nek mi aprobis niajn erarojn. Niaj vortoj akriĝis kaj finfine ni ĵetis krudajn vortojn unu la alian.

  Bagateraĵo! Oni dirus. Sed estis tre grave por mi, ke la fakto, kiu oni vendis la kukon nur duope. Sen la fakto, ĉiuj miaj memoroj, kiu akumulis sur baze de tiu fakto, fariĝas falsaĵo.

  Mi pasigis la infanaĝon en la simpla kampara urbeto ĉe piedo de montaro. Ĉirkaŭaj homoj ne fermas la domon, kiam ili iras ien. Ŝtelisto celas nur ŝlositan domon. Nokte, ni ŝlosis la domon, ĉar ni havis protektendaĵon, nome, la vivo.

Mi ne spertis malsaton. Mi ne enbuŝiĝis kukon kutime, sed kiam iu vizitis la gepatrojn, la patrino kaŝe sendis min al vendejo por aĉeti kukon. Kaj mi preĝis, ke la vizitanto restigu la kukon kaj plejokaze mia deziro realiĝis. Kutime, mi enĵetis buleton de sukero en la buŝo kaj eliri por ludi. Mi eĉ ĝuis kamiŝibajon*3 sed ni, nepagintaj spektantoj ĝuis ĝin iom for de la scenejo, kiu estis sur la biciklo-rako. ĉirkaŭ kiu okupis geknaboj, kiuj aĉetis amelsiropon*4. Sed ni ĉiuj ludis kune post la spektado.

Sed iun tagon, mi eksciis, ke efektive mi estas malriĉa. Tio estis la afero de Amaŝoku-o. Mia patro komencis doni al mi iom da monerojn. Mi tuj iris kun moneroj por 2 enoj enmane al la vendejo, kie mi ĉiam aĉetas la kukon por vizitanto. Mi intencis aĉeti la amaŝoku-on adoratan de mi. Ĝi kostis 1 enon kaj 50 senojn. Mi povis aĉeti unu. Tamen, la onklino de la vendejo rifuzis vendi unu. Ŝi diris, ke ŝi vendas ilin nur duope.

Vi ne pravas! Vi devas vendi unu al mi! Mi protestis vane. La onklino fajfis kun sian vizaĵon turninte aliflanken. Tial mi cedis murmurante al mi mem, "La amaŝoku-o estas amara!" Mi renkontis la senracian maljustan okazaĵon por la unua fojo kaj mordis mian malsupran lipon pro ĉagreno.

La afero instigis min kaj mi fariĝis riĉulo...tio ne okazis. Bedaŭrinde la fakto ne estas rakonto. Poste mi prenis natursciencon, kiu komrenas la mondon surbaze de racio kaj ne permesas senracian okazaĵon.

Ĉiuokaze, mi havis la kialon por protekti mian rememoron. La disputo inter ni finiĝis, ĉar ni jam ne plu havis vortojn por ataki la alian. Ni petis pardonon reciproke, ke ni elbuŝis aĉajn vortojn kaj frazojn, kiun ni tute ne vere pensas, kaj akceptis la pardonpeton. Sed la vortoj kaj frazoj, kiun oni parolis ekscitite estas la vera koro. Ni sentis tre embarasite dum kelka tempo.

Poste, mi sciis la veron pri la afero. Unu leĝo nomata "Malgranda Valuta Firmiĝo-Leĝo*5," validiĝis en 1953. Post tiam, oni rajtis uzi la valuton malpli ol unu eno. La afero, pri kiu mi parolis supre, okazis en la antaŭa jaro de validiĝo de la leĝo. Tiam mia edzino apenaŭ ekpaĝis. La vendejo, kie mi iris, ne, ŝajne la vendejoj en tiu regiono unuanime decidis, ke ili ne ricevu la moneron, kiu baldaŭ eksvalidiĝos. Se mi scius ĝin, mi povus protesti dirante, "Vi formas kartelon! Kontraŭleĝa!" Aha, ĉiuokaze, ĝi ne estas diraĵo de knabo, kiu estis nazmuka knabo.

Mi volis fari ĉi tiun rakonton pli interesa. La rakonto disvolviĝas al nia eksedziĝo pro malkongruo de opinio pri amaŝoku-o. Kaj poste mi fariĝas verkisto. La unua rakonto, kiun mi verkas, havas titolon "Amaŝoku-o kaj 50 senoj." Ĝi estas la rakonto de iu viro, kiu forlasas sian familion kaj vivas kiel pentristo en iu suda insulo.

 

komentoj

*1 amaŝoku-o

Unu el japanaj bakitaj kukoj. Ĝi aperis ĉirkaŭ 1894 en Tokio. Ĝi havas konusan formon.

*2 madeleine

Unu el francdevenaj bakitaj kukoj.

*3 kamiŝibajo

Unu el japana rakont-tekniko ĉefe por infanoj. La verkisto de kamiŝibajo desegnas serion da bildoj laŭ la rakonto sur paperaj tabuloj. La rakontanto metas ilin en la skatolo, kiu estas malfermita kontraŭ la spektantoj. La rakontanto rakontas dramece konvene ŝanĝante bildojn. 
En 1950-aj jaroj, ĉirkaŭ 50 000 kamiŝibajistoj aktivis. Sed post 1965, televida aparatoj rapide disvastigis kaj profesia kamiŝibajistoj rapide malmultiĝis. 
Kelkaj homoj studas kaj rezervas tiun arton kaj la lerta ludo de tiu arto tre forte altiras infanojn.

*4 amelsiropo

Amelsiropo estas japana duon likva dolĉaĵo. Kamiŝibajistoj venis per biciklo kun kamiŝibaja skatolo kaj kelkaj vendaĵoj. Infanoj, kiu havas moneron, aĉetis ĝin kaj spektas kamifŝibajon manĝante ĝin. La infanoj, kiu ne havas moneron, spektas scenejon iom de fore.

*5 Malgranda Valuta Firmiĝo-Leĝo, 1953

Japana unuo de valuto estas "eno," "seno" kaj "rino." Rino estas dekono de seno kaj seno estas centono de eno. Post ĉi tiu leĝo validiĝis nur "eno" restis. Mi vidis moneron de "rino" sed kiam mi unue havis moneron nur "eno" kaj 50 "seno" povis uzebla.  

 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":