Ĉien paŝe atingebla
"Post emerito, mi loĝu en kampara regiono."
Kelkaj diras tia afero. Ho, kia frenezaĵo! Ĉu li timas alproksimiĝanta tago de emerito? Ĉu li ĝojsaltetas pro atendo feliĉon, kiu devas esti fore trans la monto? Ĉiuokaze, mi ne povas kredi tian facilanimecon. Post emerito, oni devas loĝi en la loko, kie oni povas atingi paŝe ĉien bezonan. Tio estas tiel klara vero kiel la suno leviĝas en oriento.
Mi unue loĝis en la urbo O, ĉar, kiam mi venis en ĉi tiu gubernio, mi eklaboris en S-altlernejo. En necesejo, kiam mi staris apud la kolego, kiu estis ankaŭ novico, lamentis;
"Ve, finfine, mi venis al ĉi tia kampara loko!"
Ni estis ambaŭ kamparanoj sed lia kampareco estis pli granda ol mi. Tia kamparulo plendis antaŭ ol mi. Sed mi kunsentas kun li. Ĉar, tie loĝis nekonataj estaĵoj, kiujn lernatoj nomis "Ĵongorman," aŭ "Kuĉĉame." Plue, en la lerneja korto, bovinoj promenas, kunikloj kuras kaj eĉ musteloj sagas. Kompreneble, urso ne aperis, ĉar ĉi tiu gubernio estas la sola prefektujo, kie urso neniam observita. Kaj je la vaka tempo, malbonkondutaj instruistoj ĝuas varman fonton, kiu ekzistis trans la lernejkorto. Tie estis tiel kamparece.
Ni, la kamarado kaj mi, loĝis en la apartamentaro, kiu la lernejestro aranĝis por ni. Estis 5 ĉambroj kaj la ŝlosilo de ĉiuj ĉambroj estis komunaj sed eble aliaj loĝantoj krom ni ne sciis la fakton. Iun tagon, mi vizitis la luanton ĉe apuda domo. Ĝi estis tute malfermita. Mi alvokis laŭte kelkaj fojoj sed neniu aperis, kvankam konversacio de du homoj aŭdiĝas. Poste mi sciis, ke montominao faris unu personan teatraĵon per du voĉoj. Tiel kamparece!
Sekvan jaron, mi luis ĉambron en la 2a etaĝo de librovendejo, kiu estis pli proksime al stacio. Sed se oni ne havus aŭton, oni devus uzi tutan tagon por viziti iun ajn. Tiel kamparece!
Post geedziĝo, ni luis dometon en la kampoj. Mia filino de tempo al tempo revenis kun plenplena de legomoj sur siaj brakoj. Iuj onklinoj preterpasantaj donis al ŝi ludanta. Kiam elektado de urba delegitaro, kampanjantoj vizitis min proponate ian koverton. Mi kunmetis miajn manojn malantaŭ mi kaj diris,
"Estante publika servanto...."
Ili kapjesis kaj foriris. Tuj poste, de malantaŭa domo, aŭdiĝis ĝoja voĉo,
"Ja, ja, dankon!" Tiel kamparece!
Kiam tajfuno atakis la regionon, parton de la dometo estis forblovita. Ni parolis, ke ni deziras loĝi en firman domon. Najbare, ekzistis malmultekosta domaĉo, kiun eĉ juna publika servanto povus aĉeti. Sed tie estis pli kamparece ol nia naskiĝloko. Ĝuste tia tempo, loĝantaro por instruistoj estis konstruita en la apuda urbo T. Oni komencis varbi loĝantojn. Mi tuj respondis ĝin kaj akiris unu apartamenton. Mi pensis, ke ĝi estis facila afero. Sed poste mi sciis, ke aplikiĝintoj estis 10 oble de akirintoj. Mi ofte ne rimarkas mian bonfortunon kaj forgesas dankemon. Mi timas, ke la granda reĝo de nia postmorta mondo, Enmao, severe kondamnos min pro mia sendankemo.
Kiam mi petis permeson por aŭtohaltejon al la responda fako de la gubernio, la respondo estis,
"Tie estas marĉo. Vi ne povas uzi ĝin kiel aŭtohaltejon."
Mia patro admonis min, ke mi estas kolerema pro manko de malfacilaj spertoj. Tial mi premis mian koleron kaj ĝentile klarigis,
"Via najbara fako faris terenon el la maĉo kaj konstruis loĝantaron. Tial nun oni povas haltiĝi aŭtojn tien."
Mi bremsis mian langon gliti,
"Se vi demandintus laŭte pri tio, tuj respondo revenintus."
Ĉiuokaze, por loĝi tie, ni devis havi 2 aŭtojn. Por mia edzino kaj mi. Tiel kamparece!
Post kiam mia filino eniris elementa lernejo, kelkaj ŝiaj geamikoj vizitis mian apartamenton kaj gaje esploris ĉiujn angulojn de la domo ĝojkriante,
"Malgranda! Malgranda!"
Certe, ilia domo estas ĉiu granda kun pordego nomata "Nagaja-mon," kiu signifas pordegon, kiu estis parton de longa loĝantaro, kiu estis konstruita ĉirkaŭante la ĉefan domegon de estro kaj loĝigis la subuloj. Ĝi estis tiel pompa, ke la stilo de la pordego restis kaj anstataŭ loĝantaro, oni aplikis barilon. Sed ĉiuokaze ene staris domego. Por tia geknaboj, nia loĝejo estis kvazaŭ domo de pupoj. La ĵurnalvendejo ne venis kolekti abonkotizon dum tri monatoj. Tial mi telefonis dirante, ke mi ne povas pagi en unu fojo por multmonatoj. Tiel kamparece!
Finfine mi transloĝiĝis en Ĉhiba kaj ekloĝis en iu loĝejo por instruistoj. Ĉi tiu loĝantaro estis anoncita, ke ne postlonge, ĝi estos fermita. Tial vakaj apartamentoj estis multaj. Sed la ĉambroj ne protektis min de varmego nek de malvarmego. Mi malgaje mordis la lipon pensante, "Mia vivo daŭros ne tiel longe!" Estis ankoraŭ kamparece. Ni tuj registris en dom-makleristan oficejon kiel serĉanton de vaka apartamento de loĝantaro. Ĉiu-foje ni preterpasis ĉi tiun loĝantaron, ni parolis, "Kiaj riĉuloj loĝas en ĉi tie?"
La anonco venis, ke nuna apartamento vendiĝos. Ni vizitis por certigi, kia estas ĉi tie. La tago pluvis malvarmega pluvo. Sed, tuj mi malfermis la pordon, mi tuj estis brakumita de varma aero. La aranĝo de ĉambroj estis logike oportuna. La ĉambroj estis iom vunditaj sed tio ne ĝenis nin. De orienta verando, ni povis vidi la transan parkon tra sufiĉa spaco inter du aliaj konstruaĵoj. De norda fenestro, ni povis vidi japanstilan ĝardenon. La nombro de mia ŝparinta mono kuris en mia cerbo. Vetmaŝino en la kapo sonigis "ĉarin, ĉarin, ĉarin" kaj tri nombroj da 7 viciĝis. Tiel ni ekloĝis ĉi tie. Post kelkaj monatoj, mi sentis grandanime, "Mia vivo nur atingis turnopunkton por pasigi restantan duonon!" Finfine, mi povis eskapi el kamparo!
"Ĉien paŝe atingebla!" Tial mi vendis la aŭton. Mi redonis mian stirpermesilon. Sed mi iam aŭdis dommakleriston diri mem, "Honesta makleristo ne ekzistas." Certe, la allogfrazo "Ĉien paŝe atingebla!" estis mensogo, ĉar ni ne povas iri al tombejo paŝe. La makleristo devis diri, "Preskaŭ ĉien paŝe atingebla!" Tial mi restigas tombon en nia hejmloko. Gepatroj, de ambaŭ mia edzino kaj mi, dormas en tombejoj, kiujn ni povas atingebla de iu stacio de Tohoku-linio. Ni povas viziti ilin ne uzante aŭton.
Sed jam multaj homoj ne povas heredi tombon de generacio post generacio. Mi deziras la tombo translokiĝu de sub la tero al sur la ĉielo. Mi prove proponos la ideon al mia familia templo. Niaj piedoj ne povas atingi al la alia mondo sed la koro povas. Ĉu tio sufiĉas, ĉu ne? Tiam "Mi povas atingi ĉien paŝe."