Feria tago de florvendejo
Mi vizitis la tombon por la datoreveno de morto de mia patro. Mi ne persistas la ĝustan daton sed mi ŝanĝas ĝin laŭ aŭguro de vetero kaj iras en labortago. Viziti tombon sub pluvo estas tiel malagrable. Kaj ĉar mi ne havas laboron, mi volas eviti multajn homojn.
Lastatempe, mi ankaŭ uzas la ŝinkansenon*1 de Tohoku. Kiel maljunulo en la 21a jarcento, mi trairas biletcertigan pordon, tenante mian saĝtelefonon super la sentilon de la pordo. Ĝi respondas per mallonga sono "pitt," ke mi povas iri.
La sekcio, kie mi uzas ŝinkansen, estas nur inter la stacioj Tokio kaj Ucunomija kaj mi enveturis per normala trajno ĝis la stacio Niŝinasuno kun 8 stacioj dume. Mi hezitis, ĉu alia maniero estas pli bona. Mi uzas ŝinkansen inter la stacioj Tokio kaj Nasuŝiobara kaj revenos unu stacisekcion. La unua itinero bezonas 2 horojn kaj 58 minutojn kaj kostas 5 920 enojn. La lasta itinero bezonas 3horojn kaj 01minuton kaj kostas 6 979 enojn. Ĉar en kampara stacio, malmultaj trajnoj kuras, mi alvenas multe pli frue al la stacio Nasuŝiobara sed mi devas atendi longe tie por reveni nur unu stacisekcion.
Mia hejmurbo ne malprosperas. Kontraŭe iom post iom prosperas sed mi ricevas impreson iom solecan ĉiufoje mi eliras la stacidomon Niŝinasuno. De kie tia sento venas? Eble pro tio, ke sufiĉa spaco aperis ĉirkaŭ la stacidomo. Antaŭe, en mallarĝa kvartalo, multaj vendejoj kaj oficoj kolektiĝis kaj ankaŭ en la stacidomo vendejoj kaj manĝejo ekzistis. Sed nun tiuj vendejoj kaj homoj ne vidiĝas ĉirkaŭe. Haltejo por buso, taksio kaj aliaj aŭtoj kaj placeto. Ankaŭ trans la vojo vidiĝas etan parkon kun necesejo kaj placeton, neniun homon krom ne ofte venantan aŭton. La homoj de la urbo kaŝis sin malantaŭ ŝirmiro kontraŭ pasantoj.
Mi vizitis ĉiaman florvendejon sed bedaŭrinde metala obturilo falis. Antaŭe alia florvendejo estis ne tre malproksime de tie. Sed ĝi jam ne staris. Mi serĉis en la supervazaro. Ne. Mi iris al la vendejo, kiu estas hejmo de mia samklasano de elementa lernejo kaj ĝi staras tuj fronte de tombejo de miaj bogepatroj. Sed floroj ne vendiĝis. Ŝajnas, ke oni vendas floron nur okaze de "bon*2" kaj "higan*3" tie. Mi surprizis vidante, ke multaj spacoj estis sur vendbreto. Homoj ne aĉetas ĉi tie sed iras pli granda vendejo. Tiel estis, kompreneble oni ne povis meti florojn.
Mi serĉadis florojn vane sed mi rememoris, ke estis granda "faru-ĝin-vi-mem-vendejo*4" Ĝi estas laŭ la 4a ŝtatvojo. Mi paŝis sur malkruta dekliva vojo supren direktante al monta regiono. Survoje mi vidis multajn domojn novajn kaj malnovajn, kiuj estis puraj kaj kelkaj domoj estas ĉirkaŭataj de plenaj floroj. Sed trankvila sen homaj figuroj.
Vojoj estas larĝaj kaj ankaŭ aŭtoj ne kuras. Ĉu mi restis sola en la mondo? Ne. Nur mi ne havas laboron kaj la aliaj laboras aŭ lernas en lernejoj.
La granda "faru-ĝin-vi-mem-vendejo" ĉe la angulo, kie la vojo de la urbo Otaŭara kuniĝas kun la 4a ŝtatvojo, foriris ĉar fluo de aŭtoj ŝanĝis pro tio ke nova vojo aperis proksime. Anstataŭe malfermis vendejo de sportaĵoj sed tiu vendejo nur bezonas trionon de la konstruaĵo. Tial funda areo de la larĝa parkejo jam herboj kreskas libere kaj donis al mi sovaĝan senton.
Mi kredis, ke alia "faru-ĝin-vi-mem-vendejo" estis. Paŝante laŭ la ŝtatvojo, kaj finfine mi trovis ĝin. Tie estis kelkaj homoj kaj mi ankaŭ trovis multajn florojn kaj parto de ili estis pakita por oferi al la tombo. Kiam la floristo fermiĝas, mi senhezite venu ĉi tien la sekvan fojon.
Rimarkoj
Ŝinkanseno estas japana superrapida trajno.
Bon aŭ pli ĝentile Obon estas japana budhisma evento por honori prauloj.
Higan estas japana festtago de aŭtuna kaj printempa Higann.
Ni festas unu semajnan feston de Higann. La meza tago estas printempa kaj aŭtuna ekvinoksoj.
Higann signifas transan bordon de la rivero, kie fluas ĉia ĝenaĵo de homa vivo. Do iri Higann trans la riveron de ĝenaĵo montras, ke oni atingas nirvanon per iluminiĝo. Onidire, trejnado por iluminiĝi estas la plej efika je ĉirkaŭ ekvinoksoj.
En japanujo estis "dimanĉa ĉarpentisto," "hejma legomĝardeno," "manlaborarto" aŭ aliaj distraĵoj. Faru-ĝin-mem-vendejo venis el usono en 1970 jaroj, kie vendiĝas ĉiuj iloj kaj materialoj por ripari aŭ fari ion per siaj manoj. La vendejo ankaŭ prosperas en Japanujo.