Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Via tuta konduto estas gvatata.

   Lastjare, mi paŝis nur 217 km. Miaj kruroj degeneros, se mi ne paŝos pli multe. Kiam mi fervore ludis PokemonGo-on, mi eble paŝis 1 500 - 2 000 km ĉiujare. Mi permesis al la ludaplikaĵo trakti mian pozicion. Ankaŭ aplikaĵoj por veteraŭguro, tempotabelo de trajnoj kaj aparte por mapo povis scii mian pozicion. La map-aplikaĵo, meze de ĉiu monato, sendas al mi retmesaĝon dirante, "Mi gvatas vian tutan konduton!" La ŝajniga titolo estas "Google Maps Timeline(Google-mapa temp-linio)".

   Mia tempsekvo estas ja mizera. Ekzemple, temas pri aŭgusto:

vizitintaj landoj 1, urboj 8 (novaj 5), loko 23 (novaj 15),
paŝoj 48km, 9 horojn, veturado 378km, 9 horojn.

La vizitoj ankaŭ estas registrataj, se mi vizitis vendejojn kaj aliajn, kiuj estas sur la mapo. Ekzemple, mi vizitis la poŝtooficejon Masago en la 16a de aŭgusto, kaj al la superbazaro Aeon.... ĉi tiel longa raporto daŭras.
Krome, kiam mi fotas per mia saĝtelefono, tiuj fotoj estas akumulataj kaj klasitaj laŭ diversaj normoj. Fojfoje, kiam mi senkonscie murmuras, mia saĝtelefono respondas por tio, kaj mi surpriziĝas. Se ĉiu monologo estus registritaj, tio estus tre danĝera. "Vi planis ribeli, tiam.... tie.... Vi estas arestita!", tia tago venus laŭ la loĝŝtato.

   Cetere, se tiaj registraĵoj kaj fotoj multiĝis, ŝajna memorkapablo altiĝas. Registritaj aferoj limigas memoraĵon. Tio estas la signifo de registrado. Notoj pere de saĝtelefono donas tre diferencan impreson kun mia sento de rememoro.

   Mi ne havis kutimon foti nek noti taglibron nek ĉi tian eseon. Tial antaŭ ol mi ekhavis saĝtelefonon, mi rememoris ion ajn apogante sur nur mia memoro. Foje foliuminte la libron, kion mi fervore legis en mia junaĝo, mi trovas tie kaj tie en la spaco, miajn noticojn. Tiuj surprizas min. Mi ne komprenas la skribaĵojn nun. Tial mi skribis aferojn, kiujn mi ne komprenas. Juneco farigis al mi strangan aferon.

   Ĉiuokaze, mia memoro estas malklara. Sed dubindaj memoroj ne malhelpos mian vivon .... jen, atendu!

   Verdire, mi apartenas al Japana Esperanto Instituto(mallonge JEI). Mi sciis kompreneble, ke mi longe pagadas la kotizon. Sed mi ne memoras, kiam, kial mi aliĝis al la organizo. Iam en miaj 40aj jaroj, la konatoj rilataj al Esperanto en miaj studentaj tagoj, kolektiĝis en Jokohamo. Sed kial? Se mi aliĝis al JEI, tiu okazaĵo sendube havas rilaton. Sed kiam?

   Mi miris, ke ĉi-jare, JEI sendis al mi anoncon, ke mi estos honorigota pro la 30 jaroj post membriĝo. Tiu anonco diras, ke mi aliĝis en 1993. Do, en tiu jaro, ni kolektiĝis en Jokohamo? Sed ne certa. Mi demandis pri la jaro al unu el ĉeestantoj, ĉar mi rememoris, ke ŝi havis gravan familian aferon tiujare. La respondo estis, ke ni kunsidis en 1991. Ho, do, de kia motivo mi membriĝis al JEI en 1993? Mi ne povas rememori ajnan motivon por la aliĝo, ĉar mi longe forgesis Esperantoin ĝis la kunsido kaj poste refoje forgesis.

   Mi denove eklernis Esperanton en 2015. La kaŭzo estis klara, ĉar Japana Kongreso de Esperanto okazis en la urbo, kie mi pasigis miajn studentajn tagojn. Sekve, mi volis vidi la urbon post longa foresto. Sed post la jaro, mi ne estis diligenta lernanto. Finfine, la pandemio spronis mian lernadon. Ĉu tia ano povas esti honorigata je 30 jara? 

   Mia memoro estas tiel malklara. Ŝajnis, ke mia memoro ne gravas. Sed ĉi-foje, mi sciis, ke mia memoro estis tiel malvera. Neniu informas al mi tion, kion mi mem forgesis. Nuntempe, saĝtelefono registras multajn aferojn kaj mi povas rememori precizan daton de aferoj. Sed plejparto de mia vivo jam pasis.

   Sed la nova enigmo ekstaris. Kio okazis 30 jarojn antaŭe? Mi estas maltrankvila.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":