Ĝojo de nano
En la unua grado de mezlernejo, mi preskaŭ ploris pro NACUME Soseki*1. Ĉe fino de ĉiu lecionunuo, estas prezentite pri la verkinto de lernomaterialo. Tie ankaŭ viciĝis aliajn verkojn de tiu aŭtoro. Mi miskomprenis, ke tiu listo estas indiko de deve legendaj libroj. Tial mi frekventis lernejan bibliotekon kaj legis ilin. La malfacilaĵo okazis en la leciono de "Boĉĉan*2". La listo estis multaj kaj plue leginte unu, du el iri, mi tute ne povis kompreni la enhavon. Mi ege ĝenis. Ĉar la listo devas esti por mezlernejanoj sed mi ne povas kompreni. Ĉu mi estas stultulo, kiu ne havas komprenkapablon de tiu aĝo? Mi prunte prenis verkojn de Soseki laŭvice. Tiam la bibliotekistino rimarkis kion mi faras. Ŝi diris al mi, ke mi ne bezonas legi ĉiujn verkojn eĉ se ili estis prezentataj en lernolibro. Ŝi konsilis al mi, ke memoru kelkajn titolojn kaj legu ilin post mia maturiĝo. Ŝi savis min el infero de Soseki. Sed mia mola kaj pura koro tuŝis iomete malsanan mondon de Soseki. Mi vundiĝis profunde.
Sed poste, aperis eseo de TERADA Torahiko*3. La titolo estis "Milvo kaj fritita tofuo*4". Mi legis ĝin kun ĝojo. Mi ankaŭ legis aliajn verkojn prezentitaj tie. Ĉiuj estis facile kompreneblaj kaj interesaj. Do mi konkludis, ke Soseki estis mallerta verkisto.
Poste mi aĉetis kvinopo da manlibrojn "Selektita esearo de TERADA Torahiko" kompilita de KOMIJA Tojotaka*5. Mi memoris, ke tio estis en mia altlerneja jaroj sed mi ne estis prava. Laŭ la eldonitaj tagoj, mi aĉetis ilin post kiam mi eniris en universitato. Eble mi legis en lerneja biblioteko.
Mi legis ilin plej interesate. Mi renkontis en ĉi tiu esearo historiajn homojn, ekzemple; Licretius, kiu gvidis min al scienca historio kaj Faraday, kiu decidigis mian lastan okupon. Rimarkoj de KOMIJA multe helpis min.
Cetere en la kvara volumo de ĉi tiu esearo, estis eseo titolita "Ginza-Alps". Mi trovis sekvan paragrafon.
... temas pri la skatolo de importita viskvito....sur ties supra kaj kvar flankoj estis vere belaj olepentraĵoj. ... la malofta mondo, kiun mi rigardis tra kovrilo de ĉi tiu malgranda skatoleto de kuko, estis tiel bela kaj nostalgia...postlonge, kiam mi maljuniĝis, mi vizitis realan okcidenton, sed nenie ekzistis ĉi tiu "rava okcidento". La kovrilo de ĉi tiu kukskatoleto estis mia infanaĝa "verda pordo"...
Kaj "verda pordo" estis markita de "*", kaj mi legis la responda rimarko:
"Verda pordo"--- la signifo de la esprimo, ke 'verda pordo' aŭ 'green door' estas ne klara. Ĉar oni uzas la koloron "verda", kiel simbolon de infanaĝo, mi supozas, ke ĉi tiu esprimo estis kreita de la aŭtoro.
"Hu, hu, hu...", ĉi tiu klarigo ĝojigis min. Mi venkis s-ron KOMIJA. "S-ro KOMIJA, vi ne legis la verkon "La pordo en la muro (The door in the Wall)" de H.G. Wells. Kia stulta ĝojo! Estis granda ĝojo, ke scioriĉa s-ro KOMIJA ne sciis tion, kion TERADA kaj mi sciis.
Nuntempe, interreto tuj informas tion, kion oni volas scii. Tial oni ne povas ĝui tian superecan komplekson, kiun mi sentis. Mi estas vera nano pro tia sensenca ĝojo. Sed tio sendube instigis mian scivolemon.
Rimarkoj:
*1 NACUME Soseki *2 Boĉĉan
NACUME Soseki (1867- 1916) estas Japana verkisto. Li verkis kelkajn facilajn kaj humurajn romanojn, kiujn mezlernejanoj povas ĝuji, sed plej parto de liaj verkoj estis ne por mezlernejanoj.
Boĉĉan estas unu el tiuj facilaj romanoj. NACUME estas grava homo en Japana literatura historio, tiu verko estis oportuna por imformi pri la verkisto al mezlernejanoj sed li ege suferis min.
TERADA Torahiko(1878-1935) estis fizikisto, eseisto kaj hajkisto. Li estis disĉiplo de fizikisto TAMAEU Takuro kaj verkisto NACUME Soseki ekde la junaĝo ĝis la morto. Post li eniris universitaton, li daŭre agis kiel fizikisto kaj eseisto. Li aperas unu el rolantoj de romanoj de Soseki.
Ĉi tiu frazo montras la aspekton gapanta de homo, kiu estis subite kaj neatendite ŝtelita tion, kion tiu tre zorgeme provizis. La deveno de ĉi tiu parolturno ne estas klara. Temas pri milvo, ĝi estas ĉampiono, kiu tre rapide faligas sin kaj lerte kaptas kaj forflugas kiam ĝi trovis predon. Sed kial la predo estas fritita tofuo? Ne estas certe, ĉu milvo ŝatas frititan tofuon. Ĉi tiu estas japana frazo sed kiel Japano mi ne komprenas ĝin.
KOMIJA Tojotaka(1884-1966) estis germana literaturisto, literatura kaj teatra recenzisto. Unu el disĉiploj de NATUME Soseki. Li aperas en romano de Soseki kiel unu el rolantoj.