Ju-klinika Rapsodio
Iun tagon, miaj muskoloj subite ekdoloris. Mi eltenis la doloron dum kelkaj tagoj. Sed ĉiutage la doloro fortiĝis. Do, mi telefonis al najbara kliniko. Tiam ĝuste ekspansiis KOVIM-19, mi ricevis diagnozon unue tra telefono, poste mi vizitis la klinikon. Mi staris tuj apud la enirejo kaj la doktoro staris malantaŭ vinilkurteno ĉe diagonala angulo de la ĉambro kaj li donis al mi instrukcion nur sian kapon aperigante. Mi pensis, se la kapo estas en sama spaco kun paciento, kaŝi korpon malantaŭ kurteno ne havas sencon. Ĉiuokaze, la doktoro proklamis:
"Vi estas infektita de rubandsimila herpeto. Vi venis tro malfrue. Ĝi neniam forlasos vin."
Tial mi devis daŭre preni kapsulon kontraŭ la malsano. Tio estis la impresa renkontiĝo kun d-ro Ju. Mi kelkfoje ricevis bonan konsilon de la doktoro, do mi decidis regule viziti ĉi tie por ricevi konsilon de li.
Nu la tago de monata diagnozo, mi vizitis la klinikon je la 8a kaj duono. Ĉe la akceptejo, kartolegilo ekzistis. Pro scivolemo, mi metis mian atestkarton tien kaj donis mian informon al la maŝino. Poste, unu el flegistinoj ridis timige al mi dirante, "Hu, hu, hu, vi uzis ĉi tiun maŝinon, ĉu ne? Ekde nun, vi devas uzi ĝin ĉiufoje vi venis." Kroma procezo aliĝis.
La unua atendejo estas kutime kvieta sed en tiu tago, du virinoj laŭtege flustris. Aldone, tiun tagon, homoj, kiuj havis purpuran randan koverton, komencis amasiĝi. Sed flegistino forpelis ilin kriinte, "Rezervado por vakcinado komenciĝas je 10a horo." De la 9a horo, kiam flegistino vokas nomon de atendanto, tiu homo translokiĝas al la dua atendejo.
Sidante en la dua atendejo, mi povis observi movojn de homoj, kiuj ricevas regulan kontrolon pri sano. Fronte de mi, antaŭ kontraŭa muro, staras simpla ŝirmilo. Malantaŭ ĝi flegistino prenis sangon de paciento. Unu el flegistino dancis skuante tubon de sango. Ŝajne, ŝi ĝuis sian laboron. Sur la dekstra muro, estas pordo al rentgena aparato. Post kiam eniris paciento, unu nigra formo eliris el malantaŭdekstra pordo, kaj eniris en la rentgenan ĉambron kaj tuj revenas. Estis d-ro Ju. Ŝajnas, ke li estas la sola homo, kiu rajtas ŝalti butonon de rentgena aparato. Nur li vestis sin kvazaŭ Ninĵa. Ĉiuj aliaj staboj surmetis blankan veston.
Estis mia vico. Doktoro mezuris mian sangopremon kaj demandis unu du aferojn. Mi respondis jes aŭ ne. En tiu tago, mi intencis rezervi daton de sankontrolo. Kaj mi petis aldoni ekzamenon de prostato al kontrolo. Tial ni interŝanĝis pluajn vortojn. Rezulte, mi parolis plej longe ĉijare kun la doktoro. Kaj mi revenis al la unua atendejo por atendi mian vicon de pago. Feliĉe vakaj seĝoj restis, do mi prenis plej bonan seĝon por observi homojn.
Jam estis la 9a horo kaj 40 minutoj. La virino, kiu staris antaŭ la unua akceptgiĉeto, kie rezervado por vakcinado estis okazonta, svingante sian purpuran randan koverton antaŭ sia vizaĝo kaj de tempo al tempo, ŝi ĵetis sian akran rigardon dekstren kaj maldekstren por gardi sian vicon de la unua rezervanto. Apude alia virino ripetadis ekzercadon de kaŭri kaj stari aŭ streĉi kaj malstreĉi siajn aĥilajn tendenojn. Ĉi tiuj du moviĝas en la angulo de mia vidkampo kaj rompas mian trankvilecon de la koro.
Ĉar la sekvanta homo viciĝis laŭ muro, la vico fariĝis laŭmure kaj poste pasis inter kanapoj, sur kiuj aliaj atendantoj sidas, kaj formis tri lateroj el ortoangulo kaj etendiĝis tra en- elirejo kaj longiĝis eksteren.
Unu viro, kiu staris en la vico, ŝajne , ĉar tie estis vico, ne komprenis , kial li devis esti en la vico nek la parolon de antaŭa kaj malantaŭa homoj, kiuj tre detale klarigis, ke la vico estu por rezervi daton por ricevi vakcinadon. Sed feliĉe, li restis en la vico kun klinita kapo kaj povis rezervi la daton. Alia viro kun rigora vizaĝo venis kaj subite alproksimiĝis al la giĉeto kaj ricevis admonon de iu virino kaj foriris ien senŝanĝinte sian mienon. Eble, li ploris ĉe la loko, kie neniu vidis lin.
La virino en bluzo el kruda kanaba tolo kaj leda veŝto, kies fino estis intence malordigita, havis tute blankan hararon kaj mi ne povis diveni ŝian aĝon. Ŝiaj muskoloj de la suroj ŝvelis ŝajne malmole, kvankam ŝi estas ne altstatura, mi okule mezuris, ke ŝi pezas almenaŭ 65 kilogramojn. Oni, precipe maljunulo, devas eviti kolizion kontraŭ tiu speca homo, ĉar oni estus reĵetita kaj vundiĝus.
Je la 10a, la vico ekmoviĝis. Dume mi enskribis demandojn por demanda folio de stomaka ekzameno. Mi pensis, ke ju pli multaj estas antaŭdemandoj, des pli estas danĝera la ekzameno. Mi metis ĝin en la alian giĉeton. Poste je la 10a kaj duono, mi pagis koston por la konsilo de tiu tago. Tiam la vico de rezervado jam mallongiĝis kaj mi tuj povis rezervi la daton por vakcinado. Mi restis du kaj duonhorojn en la kliniko. Ĝi estis unu horon pli longan ol kutime.