La tago, kiam civilizo malaperas
Novaĵa filmo pri la fiŝkapta ŝipo "Fukurjumaru la 5a," kiu estis eksponita al radiado de atombomba eksperimento ĉe Bikini-atolo, restigis traŭmaton en mia koro, ne nur ke mia hararo nuliĝos. Post la spektado de la filmo, mi ofte sonĝis atombombon eksplodi tie kaj tie. Unu el ili falis tuj antaŭ la homoj, kiuj pavimis vojon antaŭ mia loĝdomo. Kreskantan fungon de malice venensentiga koloro mi vidis plenkolore en sonĝo.
Tiel mi zorgis pri alia afero en mia knabaj tagoj. Kion fari, se civilizo malaperos pro nuklea milito? Ial mi neniam imagis, ke mi mem malaperos. Tial mi maltrankviliĝis pri tio, kiel vivi sur malcivilizita tero. Se civilizo malaperos, oni devas kolekti fruktojn kaj berojn aŭ ĉasi bestojn. Sed mi estas tre malbona atleto. Tial mi ne taŭgas por ĉasado. Do, ĉu mi vendu farante kaptilon kaj armilon? Jes, forĝisto estos nepre necesa! Malsame al ŝtona epoko, fero troviĝos tie kaj tie.
Mi de tempo al tempo petis preni eluzitajn fajlilon por akrigi dentojn de segilo de najbara lignaĵfabriko. Mi pruntis turniĝantan fajlilo de fabriko kaj glatigis la fajlilojn. Reveninte hejmen, mi plu glatigis la klingon per akrigŝtono. Mi donis al ĝi tenilon kaj vendis al samklasanoj. Fajlilo estis farita el tre bonkvalita ŝtalo. Tial tranĉilo, kiun mi faris, estis sufiĉe akra. Sed tio estis tre tre rompiĝema. Dum oni akrigas krajonon, tio estas bonega sed tuj kiam oni uzas ĝin kontraŭ branĉoj, ĝia klingo rompiĝas. Mi sciis, ke oni ne povas fari tranĉilon nur glatigante fajlilon. Mi deziris fari veran tranĉilon!
Apud la pordego de nia mezlernejo, loĝis maljuna forĝisto. Li faris falĉilojn, ŝpatojn kaj aliaj kultivistaj iloj. Sed onidire li trejnis sin kiel glavforĝiston kaj lia falĉilo estis danĝere akra. Mi intencis lerni tranĉilfaradon de tiu forĝisto. Sed estis unu tubero por realigi tion. Li estis nomata "Perversa forĝisto" de geknaboj. En somero, ĉirkaŭ je la horo, kiam geknaboj venas al lernejo, li staris apud la pordego nuda kun nur fundoŝio(japanstila kalsoneto) kaj zorio. Kaj alvokas venintajn geknabojn dirante, "Bonan matenon! Ĉu vi ekhavis harojn? Montru ilin al mi." Kaj postkuris geknabojn. Knabinoj kriante fuĝas enen de la pordego. Sed neniu telefonis al policejo pri li nek policisto venis aresti lin rajdante biciklon. Tiel estis siatempe, sialoke.
Iun tagon mi vizitis lin petante, ke li instruu al mi kiel fari tranĉilon. Sed li rifuzis min dirinte, "Mi ne instruas tiun, kiu ne havas hararon suban." Iun tagon mi rememoris tiun okazaĵon en altlerneja tago. "Nun mi povus lerni kiel fari tranĉilon de li," mi pensis. Sed li jam forpasis. Plue, tiam havis esperon, "Mi povus eniri en universitaton, se mi lerte aranĝos kelkajn kondiĉojn." Tia bona socia cirkonstanco kreskis. Nun mi komprenas, ke tiam rapida kreskado de ekonomio de nia lando ĝuste komencis onde efiki ankaŭ nia situacio. Laŭ mia kalkulo, ni povos iri al universitato, se mi povos akiri stipendion kaj elekti lokan ŝtatan universitaton.
Siatempe, ŝtataj universitatoj estis dividita en du kategorioj tial mi povis ricevi ekzamenon dufoje. Plue, eĉ post kiam oni sciis rezulton de la dua kategorio, ankoraŭ troviĝis ŝancon akiri laboron. Do, mi havis trifojojn da ŝancoj por provi. Do, mi faru. Mi ne havis apartan celon sed mi vidis du ekzemplojn, kies vivsituacio draste pliboniĝis post kiam diplomiĝo de universitato.
Unu estis malpli aĝaj gefratoj de belulino, kiu ŝajnis kvazaŭ feino, alia estis instruisto de mia altlernejo. Iu demandis al li, kial li iris al universitato. “Pro akademia interesiĝo" dirinte tion, li tuj ekridis kaj aldonis, "Mi volas diri tiel. Sed verdire, mi celis universitaton, ĉar mi estis malsata." Ho, jes. Sendube li diris la veron. Li loĝis proksime al mia hejmo. Mi ofte vidis lin paŝantan kun lia eta frato surdorse, pala sensanga vizaĝo kaj tre maldika korpo. Li ĉiam havis libreton enmane kaj murmuris ion kaj paŝadis. Do, universitato efikas por malsato. Mi ne malsatis kvankam manĝo estis ĉiam simpla kaj ne variis sed se universitato liberigas homon de malsato, ĝi alimaniere portos bonon al mi. Kvankam mi ne havis altan celon nek deziron, feliĉe, mi koincide elektis unu, kie iam respektinda esploristo studis kaj fariĝis monde konata.
Tiel mi ŝanceliĝis obeante direkton de vento. La maljuna forĝisto pensus, se li vidus min de transa mondo, "Estis bone, ke mi ne donis mian travivan arton al tia malrezoluta knabaĉo." Post kiam mi finis universitatan procezon, mia ŝanceliĝo ankoraŭ ne ĉesis.
Plimalbone, mi eĉ forgesis streĉan senton, "Kion fari, se civilizo malaperos pro nuklea milito?" Tiam Usono ne povis venki en Vjetnamio, kaj iu diris Usono planas faligi alian nuklean bombon en golfo de Tonkin. Tiu onidiro estis verŝajna konsiderante sensencan kialon, kiun prezidanto Truman prezentis, kiam li decidis faligi atombombojn en Japanio post aviadilaj atakoj al multaj urboj. Alia bombo realigus mian knabtagajn koŝmaron. En tia krizo, mi cerbo estis plena de herbo, kiu estis nur ĉiutaga bagatelaĵo.