Lokomotivo sur prerio
Estis verkisto nomata KOONO Tensei. Oni kutime konas lin kiel verkiston de malmole kuirita romano. Mi ne ŝatis liajn romanojn de tiu kategorio sed liaj fantaziaj noveloj estis mirindaj. Precipe la novelon "Lokomotivo sur prerio" en verkaro 'Epoko de verdo' mi plej ŝatis.
Je la komenco kiam mi fariĝis instruisto, plejparto de gelernantoj estis lokaj gefiloj de kultivistoj kaj fiŝkaptistoj. Ili estis iom kruda sed simpatia kaj bonkonduta laŭ la loka moro. Sed nombro de lernantoj subite multiĝis kaj ĉiuj lernejoj, precipe okaze de malaltnivelaj lernejoj, estis devigata akcepti rapide multiĝantajn lernantojn. Oni facile povus imagi kiaj geknaboj irus preterpasante najbarajn urbajn lernejojn al fora kampara lernejo. En lernejo, multaj ĝenaj aferoj okazis kaj ni devis ofte veturi en nokta urbo, kie ne estas defenda intervalo de nia lernejo originale. Intertempe, mi fojfoje fariĝis pesimisma pensante, ĉu lerneja sistemo travivos ĝis la 21a jarcento? La novelon de KOONO mi renkontis en tia periodo.
En la novelo, komputilo regas socion per la plej racia plano. La ĉefurbo subakviĝis dum kelkaj jaroj kaj post kiam akvo fortiriĝis, ĉiuj konstruaĵoj estis detruitaj kaj fariĝis ruino. La registaro tiel planis reuzi la regionon, ke ili unue plene bruligu tiun regionon per misiloj kaj poste rekonstruu. Oni anoncis sufiĉe ofte per diversaj rimedoj, ke oni eliru el la regiono, kaj estis supozata, ke jam neniu restas en tiu regiono.
Tamen, jam ne antaŭlonge de la tago, kiam oni lanĉos misilojn, oni ricevas komunikon per morsan kodon, kiu diras, ke loĝas geknaboj, do ankoraŭ ne lanĉu misilojn. Tial unu viro iras por serĉi eliginto de komuniko kaj persvadi loĝantojn tuj fuĝi. Helikoptero portas lin kun ĵipo kaj metas lin sur la iama ĉefurbo. Li komencas veturi por serĉi la celintan homon trans ruino de konstruaĵoj kaj sovaĝa kampo de herbaro kaj arbustoj.
Tie li renkontis geknaboj, kiuj vivas ĉasante bestojn. Ili estis tiuj, kiuj ne adaptiĝis al la edukada sistemo, kiun komputilo tiel preparis, ke estu plej efika kaj estis sendita al speciala instalaĵo por trejne ĝustigi ilin. Sed ili ankaŭ tie, ne povis elteni kaj fuĝis. La eliginto de komuniko estis maljunulo, kiu estis amanto de vapora lokomotivo, kaj li riparadis lokomotivojn kiel D51 kaj C62, kiuj estis iamaj popularaj lokomotivoj en Japanio. Fininte riparadon, li kaj geknaboj ekfuĝis rajdante lokomotivojn. Sed jam estis tro malfrue, misiloj komencas surteriĝi unu post alia. La viro mem estis unu el neadaptiĝinto kaj fariĝis oficisto post trejnado en ĝustiga instalaĵo. Li kunsentas maljunulon kaj geknaboj tie kaj decidis agi kune kun ili.
Eĉ tiaj sovaĝaj travivantoj estis pura, tiel mi sentis. Sed en realo, multaj malbelaj aferoj okazis. Mi ne povas priskribi ilin konkrete sed ni ne povis ne neniigi viktimojn ambaŭ flanke el instruistoj kaj lernantoj. Mi ofte pentas pri kelkaj aferoj, repensante, ĉu mi ne povis pli bone trakti la aferon.
En tiel maltrankvilaj tagoj, fantazioj de KOONO de tempo al tempo helpis min, deprenante el muelado de pesimisma pensado.