Mallerta pensado
En la jaro 1948, Claude Shannon publikigis la disertaĵon titolitan "La matematika teorio de komunikado." Tiu papero temis doni matematikan bazon por komuniki "pli valoran informon" "pli rapide" kaj "pli precize."
Li montris, ke por restarigi ondformon, oni bezonas kaj sufiĉas mezuri ĉe du punktojn el unu periodo de la ondo. Tio signifas, ke oni mezuru 40 000 fojojn sekunde por restarigi sonon de 20 000Hz. Tiu frekvenco estas limo, kiun juna, kaj sana homo povas aŭdi. Efektive oni necesas 44 100 Hz da mezurado por eviti falsan signalon, kiu aperas ĉirkaŭ alta limo.
Ĝi estas grava trovo por komunikado; oni povas restarigi preskaŭ originan ondon per malmultan datumon pri la ondo, oni ne necesas tutan datumon pri la ondo.
Tiu fakto plu evoluis pri traktado de datumo. Oni povas reprezenti ondon per kelkaj samploj, kiujn oni povas kvantigi en aro da entjeroj, kiujn oni povas finfine kodi per vico da numeroj 0 kaj 1. Do oni povas registri naturan fenomenon kiel kodojn.
Temas pri registrado de sono, ni unue ŝanĝis vibradon de aero al vibrado de elektra tensio per mikrofono. Poste ni konvertis ĝin en aŭ ondetojn de gratita spuro sur vinila plato aŭ magnetajn markojn sur magneta rubando. Oni klopodis konservi fidele la vibradon, kiu estas esenco de de sono. Por registri alian objekton, ekzemple bildon, oni devas uzi taŭgan aparaton kaj taŭgan medion. Ĉiuokaze, oni devis konservi la fizikan esencon de objekto.
Sed laŭ metodo de Shannon, ĉiuj mezureblaj objektoj povas esti finfine koditaj en vico da 0 kaj 1. Tio signifas registrata datumo estis apartigita de fizika realeco. Ĉi tiu punkto donas al datumo grandan liberecon kaj donas al ĝi novan kapablon. Oni povas fari aferojn, kiujn oni neniam povas fari, se informado devas esti ĉiam kun fizika realeco.
Kio estas diferenco inter homo kaj besto? Estas malfacile diri precize. Sed unu klara afero estas, ke homo uzas lingvon, simbolon kaj aliajn signojn, per kiuj homo povas transdoni al aliaj homoj informon, kiu ne ekzistas antaŭ iliaj okuloj.
Se ne ekzistus tiuj rimedoj, kiel mi povus transdoni, ke mi volas manĝi, ekzemple, apro-potaĵon? Ne, se ni ne havus koncepton de apro, ni ne ekdezirus manĝi ĝin ĝis ni vidas ĝin.
Kaj sola homo ne povas kapti apron. Por kapti ĝin, la homo devas kolekti kamaradojn montrante la celon sen reala apro. Homoj devas plani operacon konsiderante kono pri itinero de apro, vetero, tereno, tempo kaj aliaj. Kaj ili iras kun necesaj iloj. Nome, la ĉefa parto de la operaco estas farita tie, kie aferoj kaj aĵoj ne reale ekzistas. Anstataŭ objektoj, homoj uzas vortojn, simbolojn, desegnaĵojn aŭ iuj modeloj.
Ni lernas tiajn rimedojn jam ekde infanaĝo. Eĉ tiuj, kiu diras, "Mi estas analoga homo, tial...," lerte traktas plej altkvalitan diĝitan informon, nome, lingvon.
Nun maŝino uzas diĝitan informon laŭ la plej primitiva maniero. Sed maŝino povas konkurenci kun homoj per sia rapideco kaj senlaceco. Sendube, la uzado tre rapide evoluis kaj evoluos. Ĝis nun maŝinoj forprenis multajn laborojn de homoj. Ankaŭ AI forprenos iun specan laboron de homoj aŭ ŝanĝos enhavon de la laboro.
Kia diferenco ekzistas en laboro inter homo kaj AI, se oni povas akiri la saman rezulton? Tiam ambaŭ ne diferencas el komerca vidpunkto. La diferenco estas, ĉu la homo rilatas kun la tasko aŭ ne. Tial, por travivi epokon de AI, oni devas havi la laboron, en kiu ekzisto de tiu homo mem estas valora. Kia laboro ĝi povas esti? Nun mi pensas tian aferon ludante konversacion kun AI.
Ve, mi elpensis unu malfeliĉan laboron. Supozu, informcentro de iu kompanio. Oni postulas diversajn informojn. La plej parto de ili sufiĉas per respondo de AI. Sed tiu, kiu plendas, ne kontentos nur plendante kontraŭ AI. Tie nepre necesos homo.
Ĉu ne ekzistas pli feliĉa laboro? Mia mallerta pensado egalas al stato de ripozo. Demandu al AI.