Mia instruisto
Mi havas varman rememoron pri la unua instruistino, kiun mi renkontis en elementa lernejo. Malgraŭ tio, mi memoras nur ŝian nomon. Mi estas nedankema. Mi dankas bibliotekistinon de mia mezlernejo, kiu savis min el literaturinferno. Mi bone memoras preskaŭ ĉiujn instruistojn en mia altlernejo. Ankaŭ en biblioteko estis ĉiam plena de lernantoj, ĉar mia altlernejo estis por knaboj, kaj tie, tri junaj bibliotekistinoj ĉiam deĵoris. Ankaŭ novveninta juna instruisto vizitadis la bibliotekon. La pruntkartoj en serio da libroj de "Monda historio" eldonita de Ĉhuo-koron-ŝa estis plenigita de nomoj de tiu instruisto. Kaj li montris la rezulton en lia leciono. Ni ĉiuj konis, ke fonto de abunda kono de lia leciono estas la libroj. Sed ni miris lian kapablon paroli historiajn epizodojn kvazaŭ li mem vidis ilin. Tamen, mi volas rakonti pri instruisto de fiziko.
Kiam mi eniris en altlernejo, la instruplano de edukado ŝanĝiĝis. Tiu ŝanĝiĝo forte influiĝis de sputnika ŝoko, kiu okazis en Usono, mi aŭdis tion postlonge. Kiam mi estis 10 jaraj, mi serĉis la sateliton ĉiuvespere supren rigardante en la ĉielon. Tiu sama satelito, kiu nutris mian revon al kosmo, ŝokis kaj minacis Usonon. Mi neniam imagis tian aferon. En Usono, okazis diversaj evoluoj por konkuri kontraŭ Sovetio. Precipe, edukado pri naturscienco estis urĝa problemo. Se oni senhezite kaptas la ŝancon por utiligi por sia komercado, tiu estas kapabla homo. Sed edukado ne devas esti same kiel komercado. Ne imitu la nacion, kiu ankoraŭ ne uzas internacian mezurunuon. Zorgu pri geknaboj de sia ŝtato.
Nia instruisto de fiziko ne havis intereson pri "evoluo" de moda instrumaniero kaj li instruis fizikon per sia eterne firma kredo. La pruvo estis lia flaviĝinta kajero. Oni diris, ke la kajero estis farita antaŭ ol la Dua Mondmilito. Li ofte diris ŝercon kaj kompreneble ni ridis pro tio. Sed en la malantaŭa parto de la lernoĉambro, la ridado estis aparte laŭta: ĉiam ridego. Baldaŭ la sekreto estis malkovrita. Unu el klasanoj prognozis ŝercon, kiun la instruisto diros en tiu leciono. Laŭ peto de ĉiuj klasanoj, li konsentis, ke li publike prezentos la prognozon antaŭ la instruisto komencos la lecionon. Post tiam, ni moviĝis al lernoĉambro de fiziko frue por aŭdi la prognozon. Li diris; hodiaŭ la instruisto parolos pri fiŝkaptado utiliganta teritoria konscio de plekogloso; hodiaŭ li parolos pri la okazo, kiam lia militaviadilo ne povis elpuŝi la radojn; ktp.
Ni atendis la ĝustan momenton, kiam la prognozo realiĝos, kaj atente aŭskultis la parolon de la instruisto. Kaj preskaŭ ĉiufoje, la parolo estis same kiel prognozo ĝis unu eta silabo. Tiam eksplodis ridego, kiu eĉ vibrigis la ĉambron. La instruisto kontente atendis sur la fino de instrupodio kun plena rideto sur la vizaĝo ĝis la ĉambro fariĝis kvieta.
La pliaĝa frato de la samklasano, eternigis ĉiujn parolon de la instruisto inkluzive de la gestoj, sur sia kajero. Kaj la instruisto tute ne ŝanĝis sian parolon eĉ unu vorton dum dekoj da jaroj. Ambaŭflanke, oni ne facile povas plenumi tiajn aferojn. La ridegoj, kiuj eksplodis multfoje, estas la miraklo, kiun realigis malofta renkontiĝo de eksterordinare persista instruisto kaj senlime diligenta studento.
Metante la aferon flanken, la lecionoj de la instruisto estis sufiĉe kontentiga por mi. Mi havis multajn demandojn leginte rakontojn de Jules Verne aŭ H.G.Wells. Ekzemple, en la novelo "De la Tero al la Luno," la tri pasaĝeroj en la kuglego diskutas pri la orbito, kiun la kuglego laŭiros. Ĉu tio estos hiperbolo, parabolo aŭ elipso? Kial oni povas diskuti tian demandon? Aŭ ĉu nevidebla homo mem povas vidi objektojn? k.t.p. Mi povis kompreni la tiajn aferojn, kvankam novaj demandoj aperis sinsekve.
Unu sola malkontento estis, ke mi ne povis akiri respondon pri la demando, "Kial oni uzas simbolon 'I' por "den-rju(elektra kurento)?" Mi tre persiste demandis la demandon al li kaj li finfine respondis, "Ne zorgu tian bagatelaĵon. Vi havas multon, kiun vi devas kompreni." Li estis prava. Sed unu fojon havante dubon, oni ne povas liberigi sin de la dubo. Mi ne povis trovi referencon tuŝantan pri tio. Do, la dubo longe restis en mia koro ĝis 30-aj jaroj. Evidente, eraro okazis je japanigo de la termino. "Den-rju(elektra kurento)" esprimas fenomenon. Ĝi devis montri grandecon de la fenomeno, nome "cujosa-denrju-no(intenso-elektrokurento<de)."
La instruisto ankaŭ zorgis pri gvidado de lernantaj kondutoj. Tuj antaŭ longaj ferioj, li ĉiam avertis al ni, "Ne faru hontindajn agojn, kiel ŝteladon aŭ aliajn." Komence, ni ne komprenis la vorton "aliajn." Kio estas hontinda ago krom ŝtelado?
Nun rememorante, kelkaj epizodoj sendube estis liajn verkaĵojn, tamen mi povas klare bildigi multajn el la scenoj de lecionoj.