Monta lernejo --- pri la dua signifo
“Monta lernejo," en nia lernejaj tagoj, ni uzis ĉi tiun vortojn por montri, ke iu ŝajnigis veni lernejon al la familianoj sed fakte, pasigi tempon en montetoj kaj arbusto, poste je la konvena horo reiri hejmen. Ĉiam troviĝas malŝatantoj de lernejo, post kiam oni estis devigita iri tien. Sed ĉi tie mi volas paroli pri laŭvorta "monta lernejo."
Ankaŭ en la klaso, pri kiu mi iam respondecis, estis tiaj gelernantoj. Laŭpersone, ili ĉiu havis kialon malŝati lernejon. Altlernejo jam ne estas deviga, sed siatempe pli ol 95% da geknaboj lernis tie, do, socia premo devigis geknabojn eniri. Tamen lernejaj tagoj estas tiel enuigaj por ne ŝatantoj, ke ili emas fari ne decajn kondutojn. Ekzemple unu knabo subite hojlus dum leciono ne povinte elteni, tio ege ĝenas aliaj lernantoj kaj instruisto, ĉar en lernejo, oni donas lecionojn al plurajn, ofte multajn, geknabojn samtempe.
Tiaj devojiĝemaj gelernantoj havas komunan karakteron, ke ili nepre havas kialon fari nedecan konduton. Se instruisto havus abundan tempon, diskuti kun tia lernato pri tiu temo estus ankaŭ interesa. Tamen, en tia lernejo, instruistoj kuradas pro krom lecionaj taskoj. Klason de unu, du nedecaj gelernantoj, instruisto iel povas stiri. Tamen 5 tiaj lernatoj estas tro pezŝarĝa. Iam en mia klaso, estis grupo de tri knaboj kaj du knabinoj, kiuj emas devojiĝi de lernejaj reguloj. Ili ĉiuj kutimiĝis pri vortoskermado. Tiam mi projektis someran kampadon por ili en monto de mia hejmloko. Naturo ne klinas siajn orelojn al homa rezonado. En tia medio, ili pasigu du, tri tagojn kaj lernu iom da modestecon.
Iliaj gepatroj volonte aprobis pri mia plano, ĉar dum tri tagoj, sen la cinikulo, la hejmo estos paca. Mi ne memoras kiel mi sukcesis konvinki ilin aliĝi la kampadon. Eble, tio estis danke al veterana instruistino, kiu akompanis min. Por gelernantoj, ŝi estis plej facile konsilebla homo.
Mi ripete avertis pri havaĵo kaj vestaĵo al aliĝantoj. Sed kiam mi rigardis ilin ĉe starta stacio, mi jam devis ŝanĝi planon al la dua. Ĉar knaboj portis sandalojn kaj duon manikajn ĉemizojn kun ŝorto. Knabinoj portis malpezan bluzon kaj mezkalkanaj ŝuoj. Nur pantalonoj estis bonaj.
La unua plano estis, ni veturos per buso al pinto de apuda monto de celo. Kaj de tie, ni malsupren iros ĝuante arbarojn, akvofalon, valojn kaj klifojn. Tiel laste mi grimpos al la monto, kie nia kampadejo situas. Sed ilia vestaĵo kaj piedgardiloj ne permesis la planon. Do, mi prenis duan planon. Tio estis, ke ni iru al la stacio, kie la rekta buso al la celloko troviĝas kaj prenu ĝin. Ni nur paŝis 30 minutojn de la busfinstacio al la kampadejo.
Mi ne asignis al ili manĝmaterialon nek kampadan ekipaĵon. Tio estis troa ŝarĝo por la unua provo. Do, mi petis helpon de bofrato en hejmloko kaj li portis necesaĵojn per sia aŭto.
Pro ŝanĝo de plano, ni havis multan tempon. Unue ni starigis tendojn. Ĉi tiu estas tre bone kiel baza kunlaboro. Ili ĉiam ariĝis sed ne spertis kunlaboron. "A-njo, apogu la stangon, jes tiel bone." "C-ĉjo, D-ĉjo tiru la ŝnurojn ĉi tien kaj tien. Jes, en ordo! Bonege!" ks. Bezonis doni instrukcion al ĉiu vokante nomon, unu post la alia kaj nepre necesis aprobo aŭ laŭdo. Sed okaze de la dua tendo, mi nur rigardis ilian laboron kaj ili mem povis starigis ĝin.
Mia rememoro de kampado estas ĉiam kuirado, manĝado kaj posta ordigo. Do, ni faris tion. La unua vespermanĝo estas kutima kareaĵo. En altlernejo, kiam mi demandas al la klaso, ĉu ili povas kuiri mem kareaĵon, se plej parto de klasanoj levas manon, tiu klaso estas "bona." Sed kiam mi plenumis la montan lernejon, nur du, tri lernantojn, kiuj zorgante okulojn de samklasanoj, levis la manon. Tio estas "malbona" klaso.
Patrino instruas kuiri kareaĵon al sia filino aŭ filo, relative frue, eble kiam ŝi aŭ li estis en infanĝardeno aŭ malalta klaso de elementa lernejo. Ĝi estas unu el plej bona kuirado por unue lerni, ĉar oni neofte massukcesas. Kaj nombro de kareaĵ-kuiristoj en la klaso montras bonan indikon de bona aŭ malbona rilato inter patrino kaj infano. Kiam geknaboj atingis inter infaneco kaj adoleskeco, estas malfacile defii novan arton antaŭ aliaj okuloj. Do, la instruistino kaj mi, instigas ilin helpi preparon de manĝo, zorgante, ke ni ne vundu ilian fierecon.
Ankaŭ ekfajri estas ne tiel facila por la unua provanto. Nuntempe, oni malofte bruligas lignon, tial ili ne konas procezon fari fajron. Rizaĵo kuirita de gamelo estas sufiĉe bona, nur se kerno de la rizo ne restas nekuirita. Ingrediencoj de kareo ankaŭ sufiĉas nur se varmo plene trairis. Kareo, nuntempe, ni nur bezonas ĵeti pecojn de bone fabrikitan kareo-farunaĵon enen kaj miksi bone. Ĉiuokaze, oni povas fari manĝeblan kareaĵon.
Nun tempo de gaja vespermanĝo! Tamen ili eniris en la tendon portante sian paperan pladon. "Nun, aero estas pura kaj bongusta. Ni manĝu ekstere!" Mi alvokis sed ili ne eliris. Bone, faru laŭvole. Manĝante mian pladon ekstere de ilia tendo, mi aŭskultis ilian konversacion. Ili temis pri afero de sia infanaĝo, kaj nostalgie parolas, kiel tiam estis bona. Ili estis nur 15 aŭ 16 jaraj. Jam ilia temo estas aferoj de rememoro. Kion mi parolu al ili de nun?
Post lavado kaj ordigo de vespermanĝo, ili enfermis en la tendo kaj estis tute silenta. Mi petis konsilon de la instruistino, tiam ŝi diris:
"En ordo. Lasu tion al mi!"
Ŝi prenis sian lavilojn el la virina tendo, kaj laŭte alvokis al ĉiuj:
"Mi iras al banujo. Se vi volas bani vin, tuj venu kun mi!"
Kaj ŝi ekpaŝis. Gelernantoj haste preparis viŝtukon kaj aliajn, poste ili rapide postkuris ŝin. Reveninte ĉirkaŭ 5 minutoj la vojon, kiun ni venis, estis senhoma varmfonta banujo. Oni uzas ĝin metante 100 enojn(malpli ol eŭro) en la kesto ĉe vestoŝanĝejo. Knaboj kaj mi baniĝis tie. Knabinoj iris iom pli kaj la instruistino petis ĉe hotelo, ke oni lasu ilin bani sin. Baninte sin, ili tute reprenis ilian viglecon. La instruistino jam vidis kaj memoris survoje, kiam ni venis ĉi tien, kie troviĝas banujo. Ŝi prezentis valoregan lecionon al mi.
Sekvintan matenon, ni faris rizpilkon per restanta rizaĵo en gameloj. Geknaboj malŝatis piklitajn prunojn sed mi devigis enmeti ĝin en rizpilkojn. Kvankam ne varmega en monto de 1 000 metrojn alta de marnivelo, la sezono estis somero. Piklita pruno havas fortan desinfektan efikon. Pikniko al la profunda akvo nomata Kotaroo. Ni subeniras de la loko, kie estas iom preterpasante la busfinhaltejon, kie ni elbusiĝis. Tio estis parto de mia unua plano, sed mi decidis paŝigi ilin eĉ ili portas sandalojn kaj mezkalkanajn ŝuojn, ĉar la distanco estis mallonga. Ili grumblis dirante:
“Kien ni iras?"
"Kion ni faros tie?"
Ili ĉiu montris, ke ili tute ne volas marŝi. Tamen, resti sola estus malpli bone por ili. Ili venis kaj sub la impona pejzaĝo, mi vidis ilin kortuŝitaj.
Vespere, 4 gejunuloj kun fortika korpo alvenis. Unu junulino miksiĝis. Ili salutis nin dirante, ke ili estas klubanoj de luktado de atleta universitato. Ili mirinde rapide starigis tendojn kaj preparis vespermanĝon. Ili ĉiuj estis gajaj kaj afablaj. Ilia movo estas vigla kaj rapida. Sekvintan matenon, antaŭ matenmanĝo, ili luktis sin sur herbejo. Ilia glata kaj rapida movo flue bela. Ankaŭ la junulino estis fortika kaj brilis pro sana beleco kontraŭe al miaj maldikaj kaj palaj lernantinoj. Mi rimarkis, ke niaj lernantoj vidis ilin kun adora rigardo. Tia rigardo al aliulo estis ne ofta kiel ili. Tia maniere nia kampado finiĝis senakcidente.
Siatempe, ne malmultaj geknaboj malŝatis lernejon. Ni renkontis nur malgrandan parton de ili. Kaj pli malgranda parto de ili elvenis el ilia abismo. Mi taksis la ĉefon de la grupo, kiu aliĝis al la kampado, havas atendeblan kapablon. Sed bedaŭrinde, li ne daŭrigis lernadon. Post leciono de tago antaŭ lia forlaso el la lernejo, li sola riparis pordon de purigilejo de nia lernoĉambro. Tio estis kie mi portempe ŝtopis truon. Li konfesis, ke estis li, kiu piedbatis ĝin kaj faris truon. Li diris, "Finfine, mi mem decidis mian direkton." Por li, jam ne troviĝis lernindaĵon en la lernejo.