Kio estas nia religio?
Lastatempe, ni havas ŝancon paroli kun homoj el diversaj landoj kune, danke al tio, ke ni akiris rimedon kunveni interrete. En tia okazo, religio kaj politika kredo estas sendube tiklaj temoj. Precipe temas pri religio, se unu sola Dio kreis la universon, aliaj kreantoj de ĉi tiu mondo teorie ne ekzistas. Rezulte, tia religio ne povas permesi alian kredon. Ĉu vi povas lasi aliulon, kiu evidente havas malĝustan kredon? Sed ni Japanoj ne zorgas pri religion de aliulo krom la okazo, kiam ni regalas ilin per manĝaĵo.
NITOBE Inazo verkis la libron "Buŝido (Vojo de samurajo)." En antaŭparolo de tiu libro, li skribas, kial li verkis ĝin. Kiam li parolis kun belga konato, la Belgo demandis lin pri japana edukado pri religio. La respondo "nenio" mirigis la demandinto. Li plu demandis, "Do, kiel oni transdonas moralon al infanoj?" Similajn demandojn kelkfoje faris sia edzino, kiu estas Usonanino. Li daŭre konsideris la temon kaj respondis per la libro.
Sed, laŭ Wikipedia, en malfrua Edo-epoko, la loĝantaro de Japanio estis 85% da kultivistoj, 7% da samurajoj, 5% da urbanoj kaj 3% da aliaj. "Buŝi(samurajo)" estis malgranda parto en tuta Japano. Ĉu ekzistis komuna elemento inter Japanoj de diversaj klasoj? Se edukado kiel samrajo forte influis tra ĉiuj klasoj, la libro prave reprezentas japanan moralan edukadon.
Ĉu Ŝinto plenumis tiun rolon? Sed Ŝinto montras nenian praktikan instrukcion. Ŝinto ne povas fari tion, ĉar okcent milionoj da dioj ne povas instrui unuecan moralon. Tiel multaj dioj nur postulas al mi respekti kaj trakti ĝentile ĉion ĉirkaŭajn, ĉar ĉie povas loĝi almenaŭ unu dio. Ho, tio estas jam unu el moralo. En Ŝinto, ne ekzistas konkreta indiko, ke faru ĉi tion, ne faru tion.
Eble, rilate al tiuj konkreta indiko, Budhismo kaj Konfuceismo havis grandan influon. Ni ne havas unu absolutan potenculon. Tio estis oportuna por preni konvenajn kaj naturajn aferojn por ni el ĉiuj modeloj.
En la komenco de la 19a jarcento, INOU Tadataka jam komencis la entreprenon mezuri tutan Japanujon. Lia klaso estis kultivisto sed li ricevis riĉan edukadon de infanaj ĝis knabaj aĝoj, ĉar li frekventis al temploj, registaraj oficejoj kaj diversaj intelektuloj. Plue, avo de lia unua edzino restigis multajn kajerojn, en kiu loka historio estis detale registrita kun abunda datumo. Tadataka fervore lernis la metodon.
Siatempe, onidire ekzistis pli ol 165 000 privataj lernejoj krom ĉiu feŭda lernejo. Aparte en Edo, privataj lernejoj amasiĝis 400 - 500 grandaj, kaj 1 000 - 1 300 inkluzive de malgrandaj. Legoscio estis supozata inter 50% kaj 60% tutlande, kaj en Edo, pli ol 70% estis certa kaj supozata, ke ĝi atingis 80%(el Wikipedia). Edukado ne estis deviga. Tamen legoscio estis pli ol 50%. Tiu fakto montras, ke graveco de edukado estis jam konvencia saĝo de la socio.
En privataj lernejoj, oni instruas unue decan konduton kaj aldone legi, skribi kaj kalkuli. Lernomaterialoj ekzistis pli ol 7 000. Plej uzataj lernolibroj kiel bazo estis "Teikin-ourai-terakodakara," "Onono-takamura-utaĵi-zukuŝi" kaj "Ĵinkouki-kukuno-mizu." (el dokumento de biblioteko de Tokio.)
"Teikin" signifas "ĝardenan instruon." Iam antikva ĉina eminentulo Konfuceo alvokis sian filon, kiu ludis kurante en la ĝardeno, kaj admonis, li lernu poemojn kaj decajn kondutojn. Honore al la antikva rakonto, la lernolibro celis instrui tion, kion patro endas heredigi al siaj gefiloj. La enhavo estis diversaj komunaj konoj en samuraja socio en formo de interŝanĝo de leteroj. Surbaze de tio, por geknaboj de aliaj klasoj, aldonis necesaj materialo por ĉiu klaso. Cetere, tiutempe, multaj knabinoj ankaŭ iris al lernejo.
Tiu lernolibro estis kompilita en la malfrua 14-a jarcento, kiu estis Nanpokuĉo-epoko de Muromaĉi, kaj estis daŭre uzita ĝis komenco de Meiĵi epoko ĝis deviga edukado komenciĝis, nome, ĝis la malfruaj jaroj de 19-a jarcento. Se tiel estis, la lernolibro estis uzata dum iom malpli ol 500 jaroj.
Kion geknaboj akiras el "Teikin-ourai"? Ili estis legi, skribi kaj komunan sencon, kiu heredis de Muromaĉi-epoko. En tiu epoko, oni suferis pro milito kaj malsato. Aliflanke, japanaj artoj grandioze floris kaj kondutmaniero estis rafinita. La rigardo de historio jam ŝanĝis sian direkton de la aristokrata socio al la popolo, nome, de enportita kontinenta soci-sistemo al propra japana sistemo. Entute, tiutempe, multaj aferoj, kiujn ni sentas "japaneca," maturiĝis.
Ĉi tiu libro instruas al geknaboj diversajn praktikajn aferojn, kiel skribi leteron, preparadon de diversaj eventoj, komercan traktadon, proceduron de proceso ktp. Kia ajn estu teorio, almenaŭ per ĉi tiuj konoj, popoloj ne estos embarasita en socia vivo.
La dua lernolibro "Ononotakamura-utaĵi-zukuŝi" estas por lerni ĉefe kanĵi-literojn(ĉinaj ideogramoj). Geknaboj povis lerni kun utao, kiu montras konsiston de la litero. Ĉi tie, ni devas rememori, ke la ĉiuj literoj estas mane skribitaj stiloj. Geknaboj, siatempe, legis kaj skribis literojn, kiujn nun plejparto de plenkreskuloj ne povas legi.
La tria lernolibro "Ĵinkoki-kuku-no-mizu" estas matematiko. Ĝi instruas nombron, multiplikon kun tabelo de 9 x 9, abakon kaj diversajn kalkulojn kvazaŭ ŝtofŝtelisto, musomultiĝo, arboplantado k.a. kaj mezurmaniero de alteco de arbo ktp. "Ĵinkoki" estas ankoraŭ nun populara inter kalkulado-amantoj.
Mi supozas, ke por eduki moralon, nek religio nek ideologio necesas. Kontraŭe, tiaj superfluaj ideoj naskas konflikton. Sed mi aŭdis, ke multaj eksterlandaj homoj rigardas senreligian homon diabla, mi respondos, ke mi estas Budhisto. Ŝintoisto estas ankaŭ bona, sed Ŝintoismo estas multe pli malfacile klarigi ol Budhismo. Ambaŭ respondo estas ne mensogo, ĉar ili miksiĝas nedivideble en nia tradicio.