Odoro de marto
Mi havis memoron de odoro, kiun mi ĉiam sentis en marto. Mi nomis ĝin "odoro de marto." Miaj altlernejaj tagoj, mi revenis hejmen bicikle sur la vojo, kiu iom post iom leviĝinta. Post pluvo, estis humide kaj plene de odoro, kiu estis miksaĵo de tiuj el tero, rivero, herbo, arbo kaj aliaj. Mi ne scias, kiel esprimi la odoron sed mi rekonis ĝin ĉiam en marto. Marto estas la monato, kiam diversaj aferoj baldaŭ renoviĝas. Do, mi ne scias, ĉu pro mia atendoj aŭ pro maltrankviloj por la nova lerneja jaro, se kun la odoro de marto, tia sento de marto estis gravrita en mia memoro. Mi rememoris la odoron dum longaj jaroj, sed nun mi ne sentas la odoron. Kiam ĝi malaperis? Mi ne scias.
La domo ankaŭ havis odoron. Estis subtile sed evidente alia ol tiuj de amikoj. Kiam mi revenis hejmen, mi trankviliĝis pro la odoro. Mi ne povas rememori la odoron sed se mi renkontus la odoron, mi rekonus ĝin, tiel mi kredas.
La odoro de mia patrino estis tiu de tero, aŭ pli precize odoro de legomĝardeno. Post forpaso de ŝi, mi ĉirkaŭvizitis la homojn, kiujn mia patrino notis en ŝia kajero. Ĉar mi pensis, ke ŝi restigis la noton, por ke mi esprimu dankemon al tiuj homoj. Unu el ili estis kultivisto, de kiu mia patrino luis legomĝardenon. Ŝi estis denaska kultivistino. Do, ŝi ĉiam luis kultivejon. La odoro de la legomoĝardeno de la kultivisto vekis mian malnovan memoron, kiun mi neniam rememoris ĝis tiam.
Kiam mi estis infano, mi vekiĝis el dormeto kaj sciis, ke mia patrino ne estis hejme. Tial mi iris al la legomoĝardeno. Tie mi trovis nekonatan virinon, kuŝantan surdorse, kaj rigardantan ĉielon. Miaj piedoj ne moviĝis kaj mi staris tie. Baldaŭ ŝi atentis min, kaj ŝi levis sin dirante, "Ja, vi vekiĝis," kaj ridis. Tiam ŝi estis mia patrino. Mi tute forgesi la scenon.
La odoro de mia patro estis la cigaredo nomata "paco en ladskatoleto." "Paco" estas komerca nomo de tiu cigaredo. Tiu cigaredo estis en cilindrforma ladskatoleto aŭ papera skatoleto. La unua havis pli fortan odoron ol la dua. Eĉ kiam li ne fumas, la odoro enradikiĝis en lia korpo kaj mi povis senti lin, eĉ se mi fermas okulojn. Antaŭe, mi ofte rememoris mian patron, kiam iu preterpasis kun odoro de la cigaredo.
Okaze iu preterpasas min, mi fojfoje spertis, ke ial mi turniĝis por vidi la preterpasinton. Ŝajne, la odoro instigis min.
Temas pri rilato inter odoro kaj rememoro, mi aŭdis, ke Aristotelo jam skribis paperon. La fenomenon, ke odoro vekas rememoron, oni nomas "Proust-efiko." Sur la bretaro en la profundo de lerneja biblioteko, viciĝis aron da volumoj de la romano "Reserĉe al la perdita tempo." Mi estis tro pigra kontraste, ke eĉ la homo ekzistas, kiu tradukis la longan romanon. Estas nekredeble, ke iniciate de aromo de kuko nomata 'madelejne' kaj teo, unu homo skribis romanon, kiu faris novan rekordon de Guinness kiel la plej longa romano. Sed mi sincere admiras la aŭtoron Marcel Proust, kvankam mi ne intencas legi ĝin uzante mian malmultan restantan tempon.
Ankaŭ cerba medicio esploras pri la rilato inter odoro kaj rememoro. Inter homaj sentoj, nur nervo de flarsento ligiĝas rekte al profunda regiono en la cerbo, kiu regas nin kiel instinkto. Tial la rememoroj, kiuj rilatas al odoro, reviviĝas nesuferante cenzuron de homa racio.
Tia klarigo ne malmultiĝas miron de fenomeno, kiu estas vekita de sento. La flarsento ankaŭ malakriĝis same kiel aŭda kaj vida kapabloj. Nun, mi ne sentas iaman "odoro de marto," kelkaj memoroj povas esti perditaj ne havante ŝancon reviviĝi.